Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Sukcesa romano kaj atestaĵo
2011-08-23

de Sten Johansson (Svedio)

 

    Mikaelo Bronŝtejn: Oni ne pafas en Jamburg. 135 p. Impeto, Moskvo 1993.

 

    Mikaelo Bronŝtejn estas plej konata kiel kanzonisto kaj poeto, la ĉefa bardo de junaj esperantistoj Sovetuniaj en la 70-aj kaj 80-aj jaroj, kun socia satiro kiel speciala trajto. Eĉ hodiaŭ li aktivas kiel akrasatira kanzonisto. Li tamen verkis ankaŭ Legendojn pri SEJM en 1992 kaj la romanon Oni ne pafas en Jamburg en 1993.

 

    La romano kombinas du malsamajn rolojn: esti vera romano pri la vivo kaj maturiĝo de juna homo, kaj prezenti atestaĵon pri tempo nomata "stagna periodo". Ĉefe la 70aj jaroj en Breĵneva Sovetunio, precipe el la vidpunkto de junaj esperantistoj. Same kiel Vladimir Varankin en sia Metropoliteno, 60 jarojn pli frue, ankaŭ Bronŝtejn tre taŭge elektis kiel sian protagoniston junan inĝenieron, kiu estas honesta kaj sincera partiano. Sed finfine okazas al tiu Niko same kiel al katido en konata anekdoto citita en la libro: naskiĝante ĝi volas aliĝi al la partio, sed post semajno ĝi jam malfermis la okulojn...

 

    Ĉiu el la 22 ĉapitroj komenciĝas per aŭtentaj dokumentoj el la Sovetunia Esperanto-movado de la 70aj jaroj. Ili estas nekomentitaj (kio estas tre prudenta elekto) kaj konsistigas fonon de la eventoj en la rakontaj, fikciaj partoj. Tiu konstruo de la romano funkcias neatendite bone, laŭ mia opinio. La citaĵoj atestas pri premo de la socio kaj diversaj instancoj, sed eble eĉ pli multe pri diversaj reagoj de la esperantistoj al tiu premo - ekde plena akcepto, tra ruza hipokritado, ĝis certagrada rezisto. Precipe impresas min la diversaj pli-malpli sinceraj aŭ plene hipokritaj provoj adaptiĝi aŭ eĉ iel profiti de la potenco de la regantoj. Kvankam la eksteraj kondiĉoj ege malsamas, mi tie rekonas la sintenon de multaj esperantistoj okcidentaj. Temas pri la naiva kredo, ke eblos iel akiri subtenon de la superuloj por "nia kara afero", se oni nur iel prezentos al ili tiun aferon en la plej alloga maniero.

 

    En la rakontaj partoj ni sekvas Nikon en diversaj strebadoj profesiaj, amaj kaj familiaj, kun amikoj. La plej multaj epizodoj koncernas lian esperantistan agadon, sed en la plej dramaj punktoj ni spertas ankaŭ la subpremon de politikaj disidentoj. Temas pri mozaiko el viveroj, kelkaj pli dramaj aŭ gravaj, aliaj pli leĝeraj. Sume ili formas veran romaneton kun bona drama ritmo, korprema peripetio kaj fino kunmetita el dolĉo kaj amaro. Vere sukcesa rakonto, laŭ mi!

 

    La stilo de la verko estas tre energia, flua, natura. Ĝi enhavas multe da dialogoj, kiuj plejparte ŝajnas naturaj kaj prezentas iomete diversajn stilojn. En ĉio superregas sufiĉe forta rusa etoso, kaj ekzemple iu ensaŭna babilado de maljunuloj (p. 51-55) ŝajnas pli rusa ol Esperanta, kvankam ege vigla kaj elasta. Por okcidenta leganto troviĝas aro da lokaj apartaĵoj, kiujn oni nur pene rekonas aŭ identigas. Kelkaj el ili estas klarigitaj librofine.

 

    Entute Mikaelo Bronŝtejn verkis ĉi romanon en rusa variaĵo de Esperanto. Tio inkluzivas ĉion ekde bonaj, trafaj esprimoj, tra punktoj diskuteblaj, ĝis veraj lingvaj eraroj. La laste nomitaj tamen estas malmultaj.

 

    Tipa trajto de lia lingvaĵo estas ekz. neripeto de subjekto en subpropozicioj: "Sed li ĵuras, ke rimarkis Olga-n tuj, kiam liberiĝis de peza tornistro, jam en elektrotrajno." (p. 18) Alia konata rusismo estas "ni kun vi" (p. 118, 119) en la senco mi kaj vi. Aperas "elpaŝontoj" (p. 24, = parolontoj, kontribuontoj), "esti konata kun" (p. 43, = iom koni), ekkrioj kiel "Nu, jen kia li jam estas granda!" (p. 42), ĵargonaj vortoj kiel "gvidoro" (p. 64, 118) kaj "gekoj" (p. 71). Kaj por diveni ke "ĉevaljako" (p. 83) estas konjako necesas iomete da rusa scio. Inter veraj eraretoj mencieblas "sufokigis" (p. 102) kaj "premiigi la ambaŭ fakojn" (107). Sed kun malmultaj esceptoj, ĉio ĉi nur aldonas plaĉan atmosferon tute akordan kun la enhavo.

 

    Inter beletraj verkoj kiuj parte aŭ tute traktas la vivon en esperantistaj rondoj, oni ne pafas en Jamburg estas unu el la plej sukcesaj, plezure legindaj kaj pensigaj, interalie ankaŭ ĉar ĝi prezentas tiun vivon ne izolita, sed kunligita kun la ekstere sociaj kondiĉoj.

 

(el oficiala retejo de Impeto)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio