Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Honori la memoron de Ĵelezo*---- 100-a datreveno de la naskiĝtago de Ĵelezo
2011-08-23

de LIU LING

 

    Ĉijare estas la 100-a datreveno de la naskiĝo de Ĵelezo, kvankam li forlasis nin antaŭ multaj jaroj, tamen por ni li ankoraŭ estas memorinda.

 

    Ĵelezo dediĉis sian tutan vivon al reformado de ideogramoj kaj Esperanta movado, kvankam la du aferoj ankoraŭ estas subevoluintaj, tamen liaj klopodoj kaj kontribuo estis neforigeblaj.

 

    Ĵelezo estis unu el la ĉefaj gvidantoj de la Ĉina Komisiono de Reformado de Ideogramoj kaj prezidis ĉiutagan laboron de la komisiono kaj en kelkaj dekoj da jaroj li laboris por tio. Nun kvankam la komisiono ne plu troviĝas, tamen la ideograma reformado ne perdis sian valoron. Ĉinoj ĝis hodiaŭ uzas la latinigitan fonetikan sistemon kaj simpligitajn ideogramojn, tiuj atingoj dependas de la laboroj gvidataj de Ĵelezo. Ĉinaj ideogramoj ne estas litera lingvo, tamen ĉiuj ideogramoj havas sian prononcon, do latinigita fonetika sistemo eatas nemankigebla. Antaŭe troviĝis similaj projektoj, kaj post studado en kelkdek jaroj fine naskiĝis unueca latinigita fonetika sistempo, kiu nun jam fariĝis tre taŭga ilo de lernantoj en lernado de la ĉina lingvo. En tiu informadika tempo oni ne povas ne uzi komputilon, kaj la ĉefaj du metodoj por entajpi la ideogramon en komputilon estas malkomponi la ideogramojn kaj tajpi literojn de la latinigita fonetika sistemo markantajn la prononcon de la ideogramoj. Tiuj, kiuj scipovas la latinigitan fonetikan sistmeon preferas la duan metodon, tio povas eviti la komplikan malkomponadon de ideogramoj. La latinigita fonetika sistemo de la ĉina lingvo estas akceptita de la internacia komunumo, kiam oni mencias nomojn de ĉinaj lokoj aŭ personoj, la internacia komunumo per la latinigita fonetika sistemo ortografiis tiujn vortojn. Kvankam iuj ne kutimiĝas al legado de simpligitaj ideogramoj, tamen estas fakte, ke por multaj personoj lerni kaj apliki tiajn ideogramojn povas ŝpari multe da tempo kaj energio. Fakte la reformado de ideogramoj celas faciligadon de lernado kaj aplikado de ordinaraj ĉinoj kaj helpas al ili rapidigi klerigadon. En tiu laboro Ĵelezo estas meritoplena respektata.

 

    Jam en la 1930-aj jaroj Ĵelezo, kiel ĉefredaktoro, prezidis redaktadon en Ŝanhajo La Mondo kaj Ĉinio Kurlas, tre gravajn revuojn en la ĉina Esperanto-movado. En la Kontraŭjapana Rezistmilito li kompilis kaj eldonis en Chongqing Heroldo de Ĉinio, unuafoje uzante Esperanton por diskonigi Ĉinion al la eksterlando. Post fondiĝo de la nova Ĉinio (en 1949) li, Hujucz**, Chen Yuan*** k.a. fondis organizon de Esperanto en Ĉinio. Pri tio Hujucz ludis ŝlosilan rolon, tamen pro okupiteco Ĵelezo kiel la vicprezidanto sur sin prenis multajn laborojn, li bone helpis Hujucz kaj donis multan atenton kaj direktadon al la ĉiutaga laboro de la komisiono, eldonado de Esperantaj revuoj kaj libroj kaj gravaj aktivadoj rilataj al eksterlando. Kiam mi kompilis la libron Verkoj de Verda Majo, mi ricevis de li detalan helplon, ekzemple kiel kunlabori kun japana samideano Miyamoto Masao, per kiu sistemo ortografi la nomojn de lokoj kaj homoj. En liaj lastaj jaroj lia sanstato ne estis bona, malgraŭ tio li sincere prizorgis la Esperantan movadon kaj aŭskultadis novaĵojn pri Esperanto. Kiam li konsciis, ke lia vivdaŭro ne estos longa, li ordigis kaj donacis al la Ĉina Esperanto-Ligo sian kolekton de Esperantaj libroj kaj proponis al la ligo fondi bibliotekon de Esperanto. El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo Akceptis lian proponon kaj fondis Esperanto-bibliotekon. Mi estis kortuŝita de lia fideleco al Esperanto kaj por realigi lian lastan deziron, mi prenis sur min la konkretan laboron de la fondo de la biblioteko kaj post mia emeritiĝo mi laboris 8 jarojn por la biblioteko.

 

    Ĵelezo estis altranga gvidanto, sed neniam montris arogantecon kaj ĉiam tenadis modestecon kaj facilan alireblecon. Li faris multajn konkretajn laborojn, sed neniam sin laŭdis. Li diris al junuloj: "Kompare kun salajro kaj rango, fari konkretan laboron estas pli grava." Li tiel instruis junulojn, kaj li mem tiel sinofere laboris. Lia vivo estis meritoplena. Li estas tia "vera Esperantisto-klerulo super malsincereco kaj egoismo", kia Lusin laŭdis verajn esperantistojn. Li ĉiam kuraĝigas nin antaŭeniri por nia nobla idealo kai venki ĉian malfacilon.

 

    Glosaro:

    *Ĵelezo: Fama ĉina aktivisto pri ideograma reformado, vicdirektoro de la Popola Eldonejo, kaj tiu de la Lingva Institucio sub la Ĉina Akademio de Sciencoj; laboris kiel vicprezidanto, aganta prezidanto kaj honora prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj dumviva membro de UEA.

    **Hujucz: ĉefredaktoro de la ĵurnalo Guangming Ribao(Tagĵurnalo Lumo), la unua estro de la Ĉina Eldona Administracio, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso, konstanta komitatano de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, prezidanto de ĈEL kaj en 1982 estis elektita kiel honora membro de la patrona komitato de UEA.

    *** Chen Yuan: alinomata Sciĝt, asistanta ĉefredaktoro de la Popola Eldonejo, vicprezidanto de la Eldona Buroo sub la Ĉina Kultura Ministerio, direktoro de la Ĉina Komisiono de Lingva kaj Ideograma Laboro, prezidanto kaj ĉefredaktoro de la Komerca Eldonejo, prezidanto kaj honora prezidanto de ĈEL. En 1987 li elektiĝis kiel membro de la honora patrona komitato de UEA.

 

Redaktoro: Chen Ji

 

 
En 1956 Ĵelezo (la 3-a de maldekstre), Chen Yuan (la 2-a de maldekstre) kaj tiama speciala komisiito Zhang Qichen de la Ĉina Ministro de Eksteraj Aferoj en la kongresejo de la 41-a UK en Kopenhago.
 
 
En 1985, kiam okazis la memorkunsido de la 35-a datreveno de la fondiĝo de El Popola Ĉinio, Ĵelezo intervidiĝis kun Harmon, prezidanto de la E-komisiono de Norda Ameriko.
 
 
En la memorkunsido por festi la 35-an datrevenon de la fondiĝo de El Popola Ĉinio, Ĵelezo (la tria de maldekstre), vicdirektoro Zhang Zhixiang (la unua de maldekstre) de la Ĉina Komisiono de Lingva kaj Ideograma Laboro kaj tiama estro Hu Sheng (la dua de maldekstre) de la Ĉina Sociscienca Akademio.
 

Ĵelezo (la dua de dekstre), Chen Yuan (la unua de maldekstre) kaj Simo Milojhevichi (la dua de maldekstre) en la 71-a UK, 1986 
 

Ĵelezo en inaŭguro de la 71-a UK en Pekino, 1986 


 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio