Konciza biografio de Lazarj Markoviĉ Zamenhof |
2011-08-23 |
de ALEKSANDER KORĴENKOV (Rusio)
1859 3 (15) dec: En Bjalistoko (strato Zeljonaja 6) en la familio de Mordka (Mark Fabianoviĉ) kaj Liba Roĥla (Rozalia) Zamenhof naskiĝis ilia unua filo Lejzer (Lazarj).
1869 Aŭgusto: Eklernas en la unua klaso de la reala gimnazio en Bjalistoko, sed post du monatoj forlasas la lernadon pro malsano.
1870 Aŭgusto: Denove eklernas en la unua klaso.
1873 Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso, sed la lernado daŭras nur kvar monatojn. Decembro: La familio Zamenhof ekloĝas en Varsovio (strato Nowolipie 28).
1874 Aŭgusto: Eklernas en la kvara klaso de la Varsovia 2-a vira gimnazio.
1878 5 (17) dec: Festado de la naskiĝo de Lingwe Uniwersala.
1879 Majo-junio: Ekzamenoj en la lasta (oka) klaso de la gimnazio. 15 (27) jun: Ricevas la abiturientan ateston kaj arĝentan medalon en la gimnazio. Aŭgusto: Aliĝas al la medicina fakultato de la Moskva Universitato. Septembro: Ekstudas en la Moskva Universitato.
1880 Pretigas gramatikon de la jida lingvo.
1881 1 (13) mar: Murdo de la imperiestro Aleksandro II. La situacio en Ruslando malstabiliĝas. Majo: Plenumas ekzamenojn en la Moskva Universitato kaj decidas eksiĝi el ĝi kaj eklerni en Varsovio. Somero: Pretigas du kajerojn de Lingvo Universala. Septembro: Ekstudas en la tria studjaro de la medicina fakultato de la Varsovia Universitato.
1882 Januaro-februaro: Artikolo Kion do finfine fari? en la ruslingva juda semajnĵurnalo Razsvet. Februaro: Fondas la pracionistan societon Ŝeerit-Israel. 26 mar (7 apr): Artikolo Sub la komuna standardo! en Razsvet. Aŭgusto: La tria kajero de Lingvo Universala.
1883 18 aŭg: Kunfondas la Varsovian grupon de Ĥibat-Cion kaj elektiĝas kiel la prezidanto de ĝia plenumkomitato. 18 (30) nov: Letero al la anoj de la juda socialisma grupo Bilu.
1884 Jarfino: Fino de la universitataj studoj.
1885 Februaro-majo: Kuracisto en Veisiejai. Majo-novembro: Kuracisto en Varsovio (Muranowska 34). Staĝado en la oftalmologia fako de la Varsovia juda malsanulejo. Decembro-majo 1886: Okulkuracisto en Płock.
1886 Majo-junio: Studado kaj staĝado en Vieno. Julio: Okulkuracisto en Varsovio (Muranowska 40). Aŭtuno: Konatiĝo kun Kejla (Klara) Zilbernik.
1887 18 (30) mar: Gefianĉiĝo de Lazarj Zamenhof kaj Klara Zilbernik. 21 maj (2 jun): Permeso por la presado de la Unua Libro en la rusa lingvo. 14 (26) jul: Permeso por la enmondigo de la Unua Libro. Ĉi tiu tago estas konsiderata kiel la naskiĝdato de la lingvo. 9 aŭg: Geedziĝo. La geedzoj ekloĝas en la strato Przejazd 9. Aŭtuno: La franca, germana kaj pola eldonoj de la Unua Libro.
1888 Januaro: Dua Libro de l' lingvo internacia. 30 maj (11 jun): Naskiĝo de Adam Zamenhof. 12 (24) sep: Petas la Ĉefan Administracion pri Presaferoj permesi eldonon de ĉiusemajna gazeto La internaciulo. 3 (15) okt: La peto pri La internaciulo estas rifuzita.
1889 Januaro-februaro: Plena vortaro rusa-internacia kaj Meza vortaro internacia-germana. 1 sep: La unua numero de La Esperantisto. Novembro: Establiĝo kiel okulkuracisto en Ĥerson. 1 (13) dec: Naskiĝo de Sofia Zamenhof.
1890 25 mar: Fondo de la Ligo internacia de Esperantistoj. Majo: Reveno al Varsovio (Nowolipki 21). Aŭtuno: En la lernolibro Vsemirnyj jazyk Esperanto estas presita La Espero en Esperanto kaj en la rusa lingvo; ĝi fariĝos himno esperantista. Decembro: La Ligo ĉesas sen ekfunkcii.
1891 Decembro: Decidas interrompi la eldonadon de La Esperantisto, sed Wilhelm Heinrich Trompeter surprenas la eldonkostojn kaj asignas al Zamenhof redaktoran salajron.
1892 19 (31) aŭg: Morto de Liba Roĥla Zamenhof.
1893 Januaro: Fondo de Internacia Ligo Esperantista, kun Zamenhof kiel la sekretario. Aŭgusto: Universala Vortaro. Oktobro: Transloĝiĝo al Grodno.
1894 Januaro: Komencas publikigi en Esperantisto sian projekton pri reformoj en Esperanto. Aŭgusto-septembro: Ekzercaro kaj Hamleto (Ŝekspiro). 15 nov: Voĉdona malakcepto de la reformprojekto.
1895 15 aŭg: La lasta (1895, №5-6) numero de Esperantisto. Zamenhof por kelkaj jaroj ĉesigas preskaŭ ĉiujn Esperanto-okupojn.
1896 Esploras kun Vilhelm Ŝenberg la vidkapablon de ĉiuj lernejanoj en Grodno.
1897 Oktobro: Reveno al Varsovio (Dzika 9).
1898 Januaro: Fondo de Société pour la Propagation de l'Espéranto kaj de la revuo L'Espérantiste.
1900 3 aŭg: Louis de Beaufront prezentas Esencon kaj estontecon en Parizo.
1901 Aprilo: Hilelismo. Projekto de solvo de la hebrea demando. 6 aŭg: Kontrakto kun Hachette.
1902 Zamenhof iom post iom revenas al Esperanto-aktivado.
1903 Novembro: Fundamenta Krestomatio.
1904 16 (29) jan: Naskiĝo de Lidia Zamenhof.
1905 9 (22) jan: Komenco de la Unua Ruslanda Revolucio. Julio: Fundamento de Esperanto. 29 jul: Nomumita kiel kavaliro de la Honora Legio. 5–12 aŭg: La 1-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) en Bulonjo-ĉe-Maro.
1906 Januaro: Dogmoj de hilelismo en Ruslanda Esperantisto. Marto: Homaranismo. 27 aŭg – 5 sep: La 2a UK en Ĝenevo. Septembro: La unua numero de La Revuo. 15–23 okt: Partoprenas konsultiĝon de lingvoreformistoj en Bruselo kaj Parizo.
1907 12–17 aŭg: La 3a UK en Kembriĝo. 15–24 okt: La Delegacia Komitato kunvenas en Parizo kaj akceptas Esperanton kun modifoj. 30 nov: Morto de Mark Fabianoviĉ Zamenhof. La Revizoro (Gogol).
1908 18 jan: Rompo de la kontaktoj kun la Delegacio. 16–22 aŭg: La 4a UK en Dresdeno. Ifigenio en Taŭrido (Goeto), La rabistoj (Ŝillero), Georgo Dandin (Moliero).
1909 5–11 sep: La 5a UK en Barcelono.
1910 20–25 apr: La 1-a Ruslanda Esperantista Kongreso en Sankt-Peterburgo. 14–20 aŭg: La 6a UK en Vaŝingtono. Marta (Orzeszko), Lingvaj Respondoj, Proverbaro Esperanta.
1911 26–29 jul: Kongreso de rasoj en Londono. 20–27 aŭg: La 7a UK en Antverpeno.
1912 11–18 aŭg: La 8a UK en Krakovo.
1913 Majo: Homaranismo (unuafoje kun la vera nomo). 24–31 aŭg: La 9a UK en Berno.
1914 30 jun. Rifuzas aliĝi al la Hebrea Esperanto-Asocio. 1 aŭg: Germanio deklaras militon al Ruslando. Zamenhof kaj lia edzino estas haltigitaj en Kolonjo survoje al la (neokazinta) 10a UK en Parizo. 15 aŭg: Reveno al Varsovio post longa ĉirkaŭvojo. 18 okt: Projekto de Kongreso de neŭtrale-homa religio. Decembro: Alvoko al la diplomatoj Post la Granda Milito.
1915 3 mar: Fintraduko de la Malnova Testamento. Marto: Komencas traduki fabelojn de Andersen. Julio: Transloĝiĝo al Królewska 41. Proponas porĉiaman revizion de Esperanto.
1917 15 feb: La lasta versio de la homaranismo. Marto: Ekverkas la eseon Pri Dio kaj pri senmorteco. 14 apr: Morto. 16 apr: Entombigo.
Redaktoro: Li Jianhua |