Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Fremdlandanoj vizitis ekspozicion por la 60-a datreveno de la paca liberigo de Tibeto
2011-08-17


Diplomatoj vizitas ekspozicion por la 60-a datreveno de la paca liberigo de Tibeto. 
 

Diplomatoj en vizitado 

 

de ZHANG YICHUAN

 

     Lastatempe ĉirkaǔ 100 diplomatoj kaj raportistoj el pli ol 50 landoj en Ĉinio vizitis ekspozicion por la 60-a datreveno de la paca liberigo de Tibeto en la Kultura Palaco de Naciminoritatoj en Pekino.

 

    Vidinte fotojn pri la pasinteco kaj nuntempo de Tibeto, bengalia diplomato Munshi Faiz Ahmad rememoris buterteon, kiun li trinkis en Tibeto. Antaǔ du jaroj Munshi Faiz Ahmad kaj lia edzino vizitis Tibeton, kie ili estis varme akceptitaj. Por li neforgeseblaj estas bongustaj buterteo kaj farunaĵoj el rostitaj grajnoj de sekalo kaj gastamo de tibetaj popolanoj.

 

    "Mi havas apartan senton kun Tibeto. Ĉar ĉina kaj bengalia popoloj trinkas akvon el la sama rivero, kaj povas esti rigardataj kiel samfamilianoj," diris Munshi Faiz Ahmad.

 

    La foto, en kiu tibetnaciaj infanoj kun hada-o (silka rubando) en manoj ridetas antaǔ la Potala Palaco, emociis Munshi Faiz Ahmad. Li diris al mi: "Antaǔ 60 jaroj Tibeto estis tre malriĉa. Nun Ĉinio progresas tagon post tago kaj Tibeto disvolviĝas ĉiutage. La ŝanĝiĝo de Tibeto diras al ni, ke disvolviĝo certe realiĝos, se oni havas firman decidon."

 

    Same kiel Munshi Faiz Ahmad ne malmultaj fremdlandanoj havas profundan impreson pri la granda ŝanĝiĝo de Tibeto en la 60 jaroj post ĝia paca liberigo. Diplomato de Kabo-Verda en Ĉinio Jorge Humberto Nobre Silva diris al mi, ke li legis libron kaj rigardis filmon pri Tibeto antaǔ dekkelkaj jaroj, kiam li lernis en universitato. En la jaro 2004 li estis en Tibeto 3 tagojn kaj propraokule atestis la disvolviĝon de Tibeto. La ŝanĝiĝo de Tibeto en la lastaj 7 jaroj superis lian supozon.

 

    "Antaǔ 7 jaroj la urbocentro de Lhasa estis negranda, kaj nun en ĝi stariĝas multaj domegoj kaj estas senĉesa fluo da veturiloj," diris Jorge Humberto Nobre Silva.

 

    Juna diplomato de Slovenio Miha Fatur laboris en Ĉinio pli ol unu jaron sed li ne vizitis Tibeton. Li rigardis eksponaĵojn legante gvidlibreton en manoj por kompari, kaj de tempo al tempo interparolis kun aliaj diplomatoj.

 

    Ĉe serio da fotoj pri komparo de la pasinteco kaj nuntempo de Tibeto Miha Fatur longtempe restis kaj diris: "Mi aǔdis, ke la ĉina registaro faris grandskalan riparon al la Potala Palaco. Tio enkorpigis ĉinan atenton al la tibetaj kulturoj."

 

    Malta diplomato Albert Grech iris post la vizitantoj kaj serioze notis tekstojn sur la ekspoziciaj tabuloj. Li iam lernis en la Pekina Universitato kaj ĉiam rigardas viziton de ekspozicioj kiel valorajn ŝancojn por lerni.

 

    "La ekspozicio estas bone organizita. Ni konis grandan ŝanĝiĝon de Tibeto sub gvido de la ĉina registaro," diris Albert Grech.

 

    "Surpriza", "ne atendita", "certe iri al Tibeto por propraokule vidi" estas vortoj multe diritaj de fremdlandaj vizitantoj al mi. Ili de tempo al tempo faris demandojn al tibetologo por profundigi sian konon pri tibetaj moroj kaj kulturoj.

 

    "La ĉina registaro ludas decidan rolon en tibeta disvolviĝo," diris Lucia Manrique, hispana diplomato.

 

    "Mi deziras al Tibeto pli kaj pli rapidan disvolviĝon kaj pli kaj pli bonan vivon." Antaǔ fino de la vizito Masood Ahmed diris tibetan vorton "Zhaxidele" ĵus ellernitan, signifantan "bonŝancon", por esprimi siajn bondezirojn al Tibeto kaj Ĉinio.

 

    La ekspozicio konsistas el ses partoj inkluzive de "Granda historia procezo", "Grandaj atingoj rimarkindaj por la tuta mondo", "Plibonigo de la popola vivo" kaj "Pli bela estonteco de Tibeto". La ekspozicio fidele prezentis la grandan historian procezon de la paca liberigo de Tibeto, vive montris grandan ŝanĝiĝon de Tibeto en la pasintaj 60 jaroj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio