Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi konas "TED"?
2011-08-16

    Teknologio, Amuzo, Fasonado (TED, kaj en la angla estas "Technology, Entertainment, Design") estas jarkonferenco, kies frapfrazo estas "ideoj disvastigindaj". La prelegoj kovras ampleksan temaron kiel scienco, arto kaj fasonado, politiko, edukado, kulturo, aferoj, tutmondaj demandoj, teknologio, disvolviĝo kaj amuzo. Inter la prelegantoj oni jam havis la usonan eksprezidenton Bill Clinton, Nobel-premiitojn James D. Watson, Murray Gell-Mann kaj Al Gore, la fondinton de Microsoft, Bill Gates, kaj la fondintojn de Google, Sergey Brin kaj Larry Page.

 

    Pli ol 1000 TED-prelegoj estas disponeblaj por senpaga spektado en la reto (stato de aŭgusto 2011). Ĝis aprilo 2009, la prelegoj estis spektitaj pli ol 100 milionojn da fojoj, fare de 15 milionoj da homoj, laŭ la revuo Business Week.

 

    Historio

 

   TED estis kreita de Richard Saul Wurman kaj Harry Marks en 1984 kaj ĉiujare okazas depost 1990. Wurman forlasis ĝin post la konferenco de 2002 kaj la aranĝon transprenis Chris Anderson kun sia neregistara organizo The Sapling Foundation, dediĉita al la celo "antaŭenigi la povon de ideoj por ŝanĝi la mondon". En 2006 la kotizo por spekti la prelegojn kostis 4400 usonajn dolarojn kaj oni atingis tion nur per invito. Tiu sistemo ŝanĝiĝis en 2007 al jara membrokotizo de 6 mil dolaroj, kio inkluzivas la rajton spekti la konferencon, ricevi korespondaĵojn ktp.

 

    Ekde junio 2006, TED-prelegoj fariĝis spekteblaj en ĝia retejo, Youtube kaj iTunes. La retejo de TED en 2009 ricevis la premion pri plej bona uzo de video dum la 13-a Annual Webby Awards.

 

    Lingvoj

 

La Projekto de Malferma Tradukado de TED celas "atingi 4,5 miliardojn da homoj en la planedo, kiuj ne parolas la anglan" laŭ TED-kuratoro Chris Anderson. Meze de junio 2009, 1060 volontuloj laboris por pli ol 2200 tradukaĵoj en 72 lingvoj, inkluzive de Esperanto; aktuale (komence de aŭgusto 2011) ekzistas 26 prelegoj kun Esperanto-subtekstoj.

 

    TED-Premioj

 

    TED-Premioj estis enkondukitaj en 2005, en la komenco por tri individuoj ĉiujare, sed post 2010 por nur unu individuo jare. Ĉiu ricevas po 100 mil usonajn dolarojn kaj la rajton eldiri en TED-konferenco unu sian "deziron por ŝanĝi la mondon".

 

2005

2006

2007

2008

2009

2010

2011

Bono

Larry Brilliant

Bill Clinton

Neil Turok

Sylvia Earle

Jamie Oliver

JR

Edward Burtynsky

Jehane Noujaim

Edward O. Wilson

Dave Eggers

Jill Tarter

Robert Fischell

Cameron Sinclair

James Nachtwey

Karen Armstrong

José Antonio Abreu

 

    Eksteraj ligiloj

    1.TED (konferencoj) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

    2. TED.com: oficiala hejmpaĝo (plurlingva)

    3. Indekso de prelegoj subtekstigitaj en Esperanton

    4.TEDBlog: oficiala blogo

    5. La filmo "TED: The Future We Will Create (La Estonton Kreos Ni)" en la jen germanlingva, jen anglalingva prifilma datumbazo Internet Movie Database

 

(el Wikipedia)

Redaktoro:Li Jianhua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio