Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Recenzo de la libro "Konciza Historio de la Ĉina Esperanto-Movado"
2011-08-01

de ANATOLO SIDOROV (Sankt-Peterburgo, Ruslando)

 

 

    Mi estas amatora ŝatanto de Esperanto-historio ĝenerale kaj aparte de Ruslando. Ricevinte la libron mi kun ĝojo komencis legi ĝin. Sed post la Antaŭparolo mi tute laciĝis legi nekonatajn al mi geografiajn kaj personajn nomojn. Ekzemple Kang Youwei, Qian Xuantong, Wu Zhihui, Chen Duxiu, Zhou Zhuangping estas nek legeblaj nek prononceblaj por esperantistoj kiuj loĝas ekster Ĉinio kaj ne posedas skribmanieron de personaj kaj geografiaj nomoj de la moderna ĉina lingvo. Por konsultiĝi mi prenas Enciklopedieton de Ĉinio, tamen ankaŭ ĝi enhavas la saman ĝangalon el nek prononceblaj kaj legeblaj nomoj: Li Qiang, Niangziguan-pasejo, Jiayuguan k.t.p. Kion fari al esperantistoj, kiuj ne scias kiel oni devas prononci literojn mankantajn en la Esperanta alfabeto? Tamen la problemeto estis jam antaŭlonge solvita. En 1934 estis eldonita duvoluma Enciklopedio de Esperanto, reeldonita en 1986. Ĝuste en la enciklopedio la problemo de prononcata familia nomo estis solvita. Ekzemple: Backheuser (bakojzer), Backman (bakman), Baker (bejkr) k.t.p. Kial la ĉinaj kompilintoj de Esperantaj libroj malobeas la imitindan prezenton? Mi ne scias.

 

    Oni devas apud la nacia skribmaniero de la nomoj en krampoj prezenti prononcatan varianton. Aŭ fine de la libro prezenti listojn de personaj kaj geografiaj nomoj kun prononcataj variantoj. La kompilintoj de la recenzata libro tion ne faris. Ve!

 

    Al mankoj de la libro mi povus aldoni tion, ke en la labora teamo mankis persono, kiu devas tralegi la libron de la kovrilpaĝo ĝis la lasta punkto. Ankaŭ estis preteratentita rekomendo kiun oni aplikis antaŭ pli ol 100 jaroj: doni legi la provlegaĵon al alinaciaj leganto-esperantistoj, ĉar ĝuste alinacianoj renkontintaj naciajn eldirojn, idiotismojn k.t.p. substrekas ilin por retraduki aŭ por prezenti en alia formo.

 

    Dum la legado renkontinte vicon de la neprononceblaj nomoj mi faris tute simple. Mi kalkulis personojn kaj diris al mi mem: Naŭ personoj estas fondintoj de Esperantista Asocio en iu provinco.

 

    Ankaŭ estas dubinda sintezo de dulingvaj partoj. Por neesperantistoj la Esperanta parto estas superflua, por esperantistoj la ĉinlingva parto ne estas bezonata.

 

    La tradukista teamo rapide faris sian laboron por prezenti la verkon antaŭ la okazonta 89-a Universala Kongreso. Pro la hasto en la libro abundas eraretoj. Mi trovis ne malpli ol 40 da preseraroj kaj malĝustaj informoj. Kion fari? Mi konsilus fari tiel, kiel faris ĉefkonstruisto de la kosmaj ŝipoj Sergeo Koroljov. Li diris al teknikisto-laboristoj kiuj muntis aparatojn kaj agregatojn por la ŝipoj: “Se vi faros rapide sed malkvalite, oni forgesos ke vi faris rapide sed oni memoros ke vi faris malkvalite. Se vi faros malrapide sed kvalite, oni forgesos ke vi faris malrapide, sed oni memoros ke vi faris altkvalite.”

 

    En Postskribo la kompilintoj mencias “Tri esperantistoj el Japanio, Germanio kaj Aŭstrio eĉ esploris iujn problemojn de la ĉina E-movado por verki siajn disertaciojn por la doktoriĝo aŭ magistriĝo. Estas bedaŭrinde, ke ĝis nun ne eldoniĝis Esperante eĉ unu libro pri la historio de la ĉina E-movado”. Mi opinias ke eldoni broŝurforme la verkojn estas nia morala ŝuldo.

 

    Tamen krom la prezentitaj mankoj la libro enhavas valorajn informojn el ĉina Esperanto-historio. Havi la libron oni devas pro tri konsideroj: unue en la libro estas prezentita historio de la Ĉinio, due historio de la ĉina Esperanto-movado, trie -- videblas grandega riĉigo de la monda Eesperanto-Movado pro la kontribuoj fare de la ĉinaj esperantistoj. Aparte menciindas la eldona programo, E-disaŭdigoj, ĉiujaraj partoprenoj en Universalaj Kongresoj Esperantistaj k.t.p.

 

    Malgraŭ la mankoj la libro prezentante en nacia skalo la ĉinan E-movadon ŝtopas breĉon en skalo de la monda E-movado.

 

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio