Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉu vi konas la Esperantan organizon "Vinilkosmo"?
2011-07-22

 

 

    Vinilkosmo eldonas, produktas kaj distribuas nur verkojn (ĉefe ko-diskojn*) de Esperantaj artistoj kaj bandoj. Tiu eldonejo dediĉiĝas eksluzive je la pliriĉigo de la Esperanta muzika kulturo, disponigante pli kaj pli ampleksan elekton de artistoj, bandoj, kaj muzikstiloj.

 

    Ĉiuj disponeblaj produktoj konsulteblas kaj haveblas en la VINILKOSMO-TTTejo: www.vinilkosmo.com (en nova fenestro). Vi ankaŭ povas viziti VINILKOSMO-n ĉe myspace sub http://www.myspace.com/vinilkosmo (en nova fenestro).

 

    De la jaro 1990 ĝis la jaro 2007, Vinilkosmo jam produktis 29 kodiskojn.

 

    Aliaj projektoj estas en preparo, interalie dua albumo de Jacques Yvart, albumo de la hiphopa bando La Pafklik, Hiphopa kaj metala kompiloj kaj aliaj projektoj estas pristudataj.

 

    Krom tiuj produktitaj diskoj, Vinilkosmo ankaŭ distribuas multajn aliajn diskojn produktitajn de la artistoj mem aŭ de aliaj eldonejoj aŭ de artistoj mem.

 

    Distribuado okazas per propra asocia distribua reto kaj interreto pere de la TTTejo de Vinilkosmo (en nova fenestro).

 

    Vinilkosmo ankaŭ helpas en la mastrigado kaj fabrikado de Kdoj (de la koncepto ĝis fina realiĝo) laŭ interesaj tarifoj celante helpi la artistojn de la regiono kaj la esperanto-artistojn.

 

    *Ko-disko estas mallonga nomo de "kompakta disko", kiu estas datuma konservilo, farita el polikarbonato, entenanta maksimume 700 M B-ojn. Ĝi estas inventaĵo de la firmaoj Sony kaj Philips kaj venis en la merkaton en 1982.

 

(El http://artista.ikso.net/eurokka/vinilko.php)

Redaktoro: Li Jianhua

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio