Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ĉina Internacia Aviada Korporacio enkondukis la aviadilon Boeing 777-300ER
2011-07-22


Ceremonio por bonvenigi la aviadilon Boeing 777-300ER 

 

    La 21-an de julio je la 15-a horo la novtipa aviadilo Boeing 777-300ER malrapide surteriĝis sur la aviadiloparkejon de la Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno. Ĝi estas la unua novtipa aviadilo Boeing 777 enkondukita de Ĉinio.

 

    Laǔ konigo de Fan Cheng, sekretario de la partia komitato de la Ĉina Internacia Aviada Korporacio, la aviadilo Boeing 777-300ER kun karakterizaĵoj de malpezo kaj oleoŝparo taǔgas por longdistanca flugado. Ĝi povas enteni 300 pasaĝerojn. En ĝia unuaklasa kaj ofica kajutoj oni povas kuŝi, kaj ĉe ĉiu sidloko en la aviadilo estas ŝtopilingo por ŝargado. Ĝi estas la plej komforta kaj plej luksa aviadilo produktita de la kompanio Boeing.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio