Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Liu Xuehua, anĝelo por maljunuloj
2011-05-06

de PENG ZHAOZHI

 

 
Liu Xuehua en preparado de manĝaĵoj por maljunuloj
 
 
Liu Xuehua lavas al maljunulino la buŝon.
 
 
Liu Xuehua lavas al maljunulo la vizaĝon.
 

Liu Xuehua lavas subvestojn ĵus demetitajn por maljunuloj. 

 

    47-jara servistino Liu Xuehua oferis sian plej brilan periodon de la vivo al la maljunulejo, kie ŝi laboras 27 jarojn. Intertempe, ŝi servis sinsekve al ĉ. 200 maljunuloj kaj prizorgis la lastajn tagojn de pli ol 50 maljunuloj.

 

    3 tagojn post sia edziniĝo en 1983, 20-jara Liu Xuehua eklaboris kiel servistino en la maljunulejo de la urbeto Majiawan en Shizuishan-urbo de Ningxia, nordokcidenta Ĉinio. En la nove starigita maljunulejo de la urbeto Majiawan estis nenio alia ol terlitoj kaj terfornoj. Kaj la 11 maljunuloj malsanaj kaj kriplaj el najbaraj vilaĝoj havis la karakteron kolereman pli fortan unuj ol aliaj, kaj Liu Xuehua en obstina karaktero persiste ilin konsolis, babilante kun ili. Ĉiumatene ŝi ellitiĝis je la 5-a horo kaj piediris en mallumo 1.5 kilometrojn al la maljunulejo, kie ŝi ekbruligis fajron, transportis al maljunuloj akvon por lavi la vizaĝon, preparis manĝaĵojn kaj manĝigis malsanajn maljunulojn, purigis la korton, lavis litaĵojn. Por kontentigi malsamajn bezonoojn de la maljunuloj, ŝi biciklis 15 kilometrojn fore por aĉeti pli freŝajn legomojn en malpli kara prezo. La maljunuloj vokis ŝin per la nomo de "Juna Liu" al "Xuehua" kaj poste "Filinjo".

 

    La estro de la maljunulejo diris al mi: "Oni nomas flegistinojn Anĝelo en Blankaj Vestoj, kaj nia Xuehua ne estas flegistino, tamen ŝi estas anĝelo en la vera senco de tiuj vortoj por tiuj maljunuloj!"

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio