Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li genue plantis arbojn jam 30 jarojn
2011-04-08

de LIU YANG

 

    En printempo, kiam pompas floroj, Wang Guoyun, kiu vivas en la loĝkvartalo Shuangjiang de Yunyang-gubernio de la municipo Chongqing, ekokupiĝis pri arbo-plantado, tio estas plej grava afero por li. Wang Guoyun persistas en arbo-plantado jam 30 jarojn.

 

    53-jara Wang Guoyun havas malfacilon piediri pro kripleco je la piedoj de la infaneco. "Mi estas handikapulo, sed ne senvalorulo." En la komenco de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, la registaro alvokis al la popolanoj memvole planti arbojn. Opiniante, ke arbo-plantado utilas ne nur al tero-fiksado, sed ankaŭ al hejtaĵo-amasigo, pli-ol-20-jara Wang Guoyun komencis planti arbojn ne nur antaŭ kaj post sia domo, sed ankaŭ sur dezertaj montdeklivoj. Krome, li estas ĉiam aktiva en arbo-plantado okazigita de la registaro. Pro kripleco je la piedoj, li ofte plantas arbojn genue. Kiam li plantas arbojn fore, li portas kun si panojn kaj akvon kaj tagmanĝas surloke.

 

    Neatendite, jam 30 jaroj forpasis. Wang Guoyun plantis arbojn nur kelkdek jare en la komenco, sed nun pli ol mil ĉiujare en la lastaj 10 jaroj. Pro tio li portas la kromnomon "avida arbo-plantulo" donitan de vilaĝanoj, kaj meritas la titolon "ĉampiono pri arbo-plantado".

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

 
Wang Guoyun genue sin movas dum arbo-plantado en dezerta montdeklivo.
 

Wang Guoyun iras planti arbojn kun arbidoj surdorse. 
 
 
Hojo servas al Wang Guoyun kiel apogbastono dum lia arbo-plantado en monto.
 
 
Wang Guoyun ĝojas pro tio, ke la de li plantitaj arboj alten kreskas.
 
 
La kriplaj piedoj de Wang Guoyun kaj arbidoj
 
 
Wang Guoyun prenas panon kaj akvon portatajn kun si dum arbo-platado en monto.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio