Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Intervjuo kun Prof. Dr. GONG Xiaofeng -- Arko, sekciestro de ILEI -- Ĉinio kaj Prezidanto de Jiangxi-a E-Asocio
2011-03-11

de IVANKA STOYANOVA

 

 
Arko


 

    En 2008 jaro mi aliĝis en Ipernity kaj elektis la ĉinan esperantistinon Arko kiel mian retan amikinon. Ni interŝanĝis mesaĝojn pri diversaj jaraj festoj. En oktobro 2010 kiel laboranto de EPĈ mi partoprenis en la 3-a Lushan-Forumo de Esperanto en Nanchang, ĉefurbo de Jianxi-provinco. Tie mi havis la plezuron persone konatiĝi kun Arko, prezidanto de Jiangxi-a E-asocio kaj ĉeforganizanto de la Forumo. Mi estas admirita de ŝi -- modesta, afabla, kapabla kaj klera persono. Dum la 3-a Forumo ŝia filino, kiu ankaŭ parolas Esperanton multe helpis en la organizado. Arko estas profesoro-doktoro en la Instituto pri Media kaj Kemia Inĝenierado en Nanchang-a Universitato. Ŝi atingis la plej altan nivelon en sia profesio kaj certe estas la plej aktiva esperantistino en ĉina E-movado. Mi ricevis multajn mesaĝojn de esperantistoj intervjui ŝin kaj malgraŭ, ke ŝi estas tro okupita kaj havas zorgojn pri sia patro, kiu nun suferas de grava kaj peza malsano, ŝi volonte respondis al miaj demandoj.

 

    Ivanka: Kiamaniere vi ekkonis Esperanton?

 

    Arko: En la jaro 1980, mi ankoraŭ estis universitata studentino, somere hejme mi legis artikolon pri Esperanto sur ĵurnalo kaj post nelonge hazarde vidis afiŝon de E-koresponda lernejo sur alia ĵurnalo. Ĝi diris, ke Esperanto estas ŝlosilo de okcidentaj lingvoj. Tiam mi alprenis fremdan lingvon al la koro, mi eĉ havis ideon fariĝi poligloto estontece. Petinte konsenton de miaj gepatroj, mi tuj sendis monon poŝte al la lernejo. Baldaŭ trafis al mi la lernolibro kaj mi komencis memlerni ĝin.

 

    Ivanka: Vi parolas Esperanton tiel klare, glate kaj bonstile, kiel vi lernis Esperanton tiel profunde?

 

    Arko: Komence, mi provis lerni la prononcon laŭ la internacia fonetika alfabeto. Kvankam atingis min ankaŭ CD de E-prononco kune kun la lernolibro, tamen mankis al mia familio elektrofono tiam. Duonjaron poste mia frato ĝin prunteprenis de sia amiko por mi. Estis la unua fojo, ke mi aŭdis la prononcon de Esperanto. Ĝojinde, ke mi ĝuste kaj bone prononcis ĉiujn literojn kaj vortojn. Eble iagrade tio estis ŝuldata al mia lernado de la angla lingvo tiam.

 

    En la jaro 1983, miaj gepatroj aĉetis por mi diktafonon, de tiam mi ekaŭskultis Ĉinan Radion Internacian de tempo al tempo, al mi tre plaĉis la tono de iu parolistino, mi eĉ surbendigis ŝian parolon kaj aŭskutadis. Sed tio nur daŭris 1-2 monatojn, poste la elsendo ne plu estis klare ricevebla pro ia kaŭzo.

 

    Mi ŝatis voĉlegi E-artikolojn ĉiumatene. Depost mia diplomitiĝo el la universitato, mi eklaboris ĉe fabriko kaj ne havis multe da laboro ĉiutage. Mi donis min al la lernado kaj praktikado de Esperanto pli ol 2 jarojn. Mi ekkonis aliajn esperantistojn en mia urbo kaj baldaŭ estriĝis en esperanta grupo. Mi komencis organizi E-aktivadojn kune kun miaj grupanoj, mi estis unu el la plej aktivaj esperantistoj en nia regiono. De la jaro 1984, mi ekkorespondis kun alilandaj esperantistoj, preskaŭ ĉiuvespere mi skribis leterojn kaj taglibron. Ili sendis al mi librojn, gazetojn, vortarojn kaj sonbendaĵojn. Sciinte, ke mi ŝatas legi novelojn, speciale detektivajn romanojn, s-ro Rolf Pelletier el Francio sendis al mi multe da tiaj romanoj originalaj kaj trudukitaj.

 

    Zensto, veterana flueparolanto de Esperanto en Ĉinio, kun kiu mi korespondadis de 1984 ĝis lia forpaso en 1994, metis sian esperon sur min, ke mi fariĝu E-verkistino. Li fakte estis mia unua instruisto de Esperanto kaj mi, laŭdire, estis lia lasta disĉiplo. Li ankaŭ estis la unua persono, kiu laŭdis mian prononcon de Esperanto kaj kuraĝigis min multe. Sed finfine mi ŝanĝis mian ideon, kaj returnis min al mia fako -- analiza kemio. De 1986 ĝis l997 mi silentis kaj ne plu organizis kaj partoprenis E-aktivadojn. Sed de tempo al tempo mi korespondis kun kelkaj famaj esperantistoj enlandaj kaj eksterlandaj. Mi foriris de la fabriko kaj sukcesis je la tutlanda enir-ekzameno por magistra studado kaj refariĝis universitata magistra studentino post 10-jara laboro en fabriko en 1991. Diplomiĝinte, mi gajnis postenon ĉe la universitato pro miaj eminentaj atingoj, en 2002 mi estis elektita kiel unu el la 10 elstaraj instruistoj de la tuta universitato.

 

    En la jaro 1997, tiama prezidanto de nia provinca E-asocio vizitis mian hejmon kaj petis min reveni al la E-rondo. Mi fariĝis vicprezidanto de la asocio, kaj revigliĝas en E-movado. Poste, mi ekuzis interreton por lerni kaj praktiki nian lingvon, mi havas pli da ŝancoj paroli Esperanton. Menciinde, mia restado en Britio kaj mia vojaĝo tra Eŭropo en Esperanto dum 2006-2007 donis al mi grandan progreson kaj praktikan ŝancon.

 

    Ivanka: Ĉu via familio parolas Esperanton kaj kion ili pensas pri Esperanto?

 

    Arko: Miaj gepatroj kaj fratoj ne parolas Esperanton, tamen ili subtenas min lerni ĝin. Mia edzo lernis Esperanton en la sama tempo kiel mi. Tiam li estis en alia urbo, 100 km malproksime de mia urbo Nanchang. Ĝuste pro Esperanto ni konatiĝis kaj geedziĝis. Poste li transloĝiĝis kaj trovis postenon en mia urbo. Tamen de post nia geedziĝo (1986) ni ne plu partoprenis E-aktivadon. La ĉefa kialo estis tio, ke mi havas bebon kaj li estas ege okupita en nova lernejo. La alia kialo estis, ke mi revenis al mia faka studo ĉe universitato. Miaj gepatroj opinias, ke Esperanto estas bona lingvo, ĉar ĝi igis ilian unikan filinon vigla, aktiva, kaj plenplena de memfido. Esperanto ŝanĝis la vivon de ilia filino. Antaŭ la lernado de Esperanto, mi estis sola kaj malĝoja, ĉar mi ricevis baton pro tio, ke mi estas kripla je la maldekstra kruro. Mi apenaŭ perdis la ŝancon eniri en universitaton por studi, ĉar antaŭ la jaro 1983 handikapuloj en Ĉinio ne estis permesitaj al altlernejoj. Eble mi estis unu el la plej feliĉaj handikapuloj malmultaj en nia lando, helpate de bonkorulo, mi finfine edukiĝis ĉe universitato. Lerninte Esperanton, mi ekkonatiĝis kun multaj enlandaj kaj eksterlandaj geamikoj, kaj ili donis al mi grandan subtenon kaj helpon. De tiam Esperanto fariĝis grava parto de mia vivo. Mi retrovis memfidon kaj revigliĝis, kaj finfine reeniris en la universitaton 10 jarojn post mia laboro en la fabriko. Mi gajnis postenon en la universitato kaj finfine fariĝas nuntempa doktorino kaj profesorino. En Ĉinio estas ege malfacile por handikapuloj gajni laborpostenon en Universitato.

 

    Sen Esperanto ne brilas mia vivo.

 

    Ivanka: De kiam vi instruas Esperanton kaj ĉu vi eldonis KD, aŭ DVD kun viaj lecionoj, kiuj la lernantoj povus uzi rete? Ĉu laŭ vi la instruado estas facila afero?

 

    Arko: Mi ekinstruis Esperanton de la jaro 2004, tiam mi invitis s-ron Li Shijun (Laŭlum) al mia universitato kaj faris prelegon pri Esperanto. La estro de nia universitato akceptis lin kaj diris al mi, ke Esperanto povus esti instruota en nia universitato. Do, mi gvidis E-kurson, 38 personoj aliĝis. Dum 2005-2007 mi estis en Pekino kaj en Britio, post mia reveno al Ĉinio, mi rekomencis gvidi Esperanto-kurson en nia universitato, entute 290 studentoj elektis miajn kursojn. Bedaŭrinde pro la ostorompiĝo de mia femuro en 2009 mi devige ĉesis E-instruadon.

 

    Mi ne havas ideon eldoni KD aŭ DVD kun miaj lecionoj, ĉar mi ne estas lingva instruistino, mia fako nun estas media protektado. Se por esti bona lingva instruisto, mi pensas, ke mi ankoraŭ bezonas elspezi multe da tempo kaj peno por ke plialtigu mian nivelon de Esperanto. Sed, mi tre interesiĝas pri instruaj metodoj, verŝajne, lingva instruado estas pli interesa ol la faka instruado.

 

    Por mi lingva instruado ne estas facila afero, se ni postulas kaj esperas bonan rezulton. Mi ŝatas perfektigi ĉiun aferon, kiun mi faras. En Ĉinio lingva instruado ankoraŭrestas en la nivelo de surdamutuloj. La plejparto de la lernantoj ankoraŭne povas flue paroli post lernado de kelkaj jaroj.

 

    Ivanka: Kiam okazis viaj unuaj renkontiĝoj kun eksterlandaj esperantistoj? Ĉu vi multe vojaĝis pere de Esperanto eksterlande?

 

    Arko: En majo, 1984, 21 esperantistoj el 7 landoj vizitis al nia urbo. Mi estis elektita kiel unu el 5 akompanantoj, estis unuafoje ke mi kontaktis alilandajn esperantistojn, sed tiam mi ankoraŭ ne havis bonan aŭdkapablon kaj nur povis interŝanĝi miajn pensojn per simplaj frazoj. Tamen mi unuafoje spertis, ke Esperanto vere ludas gravan rolon dum la internacia komunikado. Mi amikiĝis kun 74-jara franca esperantisto Rolf Pelletier, kiu poste korespondis kun mi 10 jarojn kaj donacis multe da E-legaĵoj al mi. Li donis al mi grandan helpon en mia lernado de Esperanto.

 

    Brazila esperantisto Josias Barboza estis la unua alilandano kun kiu mi parolis Esperante dum dutaga-daŭroj. Septembre, 2004, Josias vizitis al mia urbo Nanchang. Mi akompanis lin viziti faman vidindaĵon, kiu troviĝas en alia urbo pli ol 300 km malproksime. Li ne sciis, ke mi ankaŭ iomete parolas angle, do, Esperanto estis la unika lingvo inter ni. Fakte mi ne multe vojaĝis pro mia kripleco. Dum la jaro 2006 -2007, kiam mi estis vizitanta profesorino en Kardifo Universitato, Kimrio, Britio, mi ekvojaĝis pere de Esperanto al Germanio, Francio, Belgio, Svislando kaj Nederlando, kompreneble, ankaŭ tra la tuta Britio.

 

    Fine de 2006, mi vojaĝis al Germanio por ĉeesti la 50-an Internacian Seminarion(IS), kiu fariĝis mia vera internacia renkontiĝo dum mia vivo. Parolante kun tiom da flueparolantoj, mi ektrovis, ke mi parolas nian lingvon pli kaj pli flue. La forgesitaj vortoj tuj revenis al mia kapo. Multaj laŭdis mian klaran kaj fluan paroladon. Kelkaj eĉ ŝercis, ke ili finfine komprenis ĉinan esperantiston. Antaŭe kiam ili renkontis ĉinajn komencantojn en Skajpo, estis tre malfacile kompreni kion ili diris. IS estas la plej grava evento por mi. Post IS, mi ekvojaĝis per Esperanto en Eŭropo.

 

    En la jaro 2007 mi partoprenis Britan E-kongreson kaj skotlandan E-kongreson. Mi vojaĝis pere de Esperanto tra Britio kune kun mia familio.

 

    Ivanka: Ĉu laŭ vi Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado kaj ĉu progresos kiel internacia lingvo? Kia estas via vidpunkto pri E-movado en Ĉinio kaj tutmonde ?

 

    Arko: Kompreneble, Esperanto estas utila lingvo por internacia komunikado. Kiam mi estis en Britio, miaj ĉinaj geamikoj ege miris, ke mi havas tiom da alilandaj geamikoj. Dum mia vojaĝo en Eŭropo, mi uzis Pasportan Servon, lokanoj gastigis min, eĉakompanis min rigardi tra la urbo.

 

    De la jaro 1983-1985 mi estis aktivulo en nia urbo. Mi estris E-grupon kaj organizis multajn aktivadojn kune kun miaj grupanoj. Mi ĉeestis la 1-an Tutlandan Kongreson de Esperanto, tamen de post la jaro 1986 mi eksilentis kaj ne plu partoprenis E-aktivadojn ĝis la jaro 1997. Oni elektis min kiel vicprezidantinon de nia provinca E-asocio. Mi refariĝis unu el la plej aktivaj personoj en nia regiono. Sed poste nia E-asocio paneis pro la foriro de la prezidantino al Usono. En la jaro 2006 mi transprenis la paneitan E-asocion kaj revigligis ĝin post dujara klopodo. Nun ni havas fiksan E-forumon ĉiujare, ĝi jam fariĝis fama evento en Ĉinio.

 

    Mi opinias, ke nia E-movado havas pli belan prosperon ol antaŭe. En Ĉinio malgrandiĝis la nombro de lernantoj, tamen altiĝis la nivelo de esperantistoj kaj multiĝis E-aranĝoj en diversaj lokoj.

 

    Mi ne havas multe da scioj pri la E-movado de la tuta mondo, tamen laŭmia sperto kaj sento, Esperanto estas pli kaj pli multe uzata kaj praktikata en multaj flankoj.

 

    Ivanka: Vi estas Prezidanto de Ĉina sekcio de ILEI- mi legis, ke vi planas organizi seminarion en Tianjin, aŭguste 2011, eble estos interese al la legantoj de EPĈ scii iom pli pri tio

 

    Arko: Konsiliĝinte kun japana kaj korea sekcioj de ILEI, ni tri sekcioj organizos alterne kumunan seminarion pri instruado de Esperanto, por ke fortigu kaj plialtigu E-instruadon en aziaj landoj. Ĉijare okazos la 1-a ILEI-seminario de Orienta Azio en Tianjin, Ĉinio, de la 12-a ĝis la 15-a de aŭgusto. La ĉeftemo estas kiel instrui Esperanton al azianoj. Estos paroloj, prelegoj kaj demonstradoj dum la seminario. Instruistoj, instruemuloj kaj gejunuloj estas bonvenaj. Mi kredas, ka nia kunlaboro favoros E-instruadon en Aziaj landoj.

 

    Ivanka: Bv. rakonti pri la 2-a Vintra E-kursaro de ILEI- Ĉinio, kiu okazis en Kantono komence de 2011 kaj ĉu vi intencas organizi aliajn kursojn en 2011?

 

    Arko: Laŭ mi, la ĵus finita Vintra E-kursaro en Kantono estas la plej sukcesa intensiva E-kurso en la historio de Ĉinio. Okazis la 2-a Vintra Esperanto-kursaro (VEK) en Kantono, Ĉinio, de la 15-a de januaro ĝis la 14-a de februaro, 2011. Ĝi estas organizita de ILEI-Ĉinio kaj gvidita de Dennis KEEFE el Usono (nuntempe laborante en Nankina-Universitato, Ĉinio). Li uzis la BEK-lernolibrojn verkitajn de si mem. Rafaelo Mateos el Hispanio kaj Lakbiro el Maroko, Aŭgusto Casquero el Hipanio instruis aŭ vizitis nian kurson. Ni havis 24 kursanojn el 11 ĉinaj urboj: Nanchang, Nankino, Kantono, k.a. kaj Hanojo de Vjetnamio, kaj 9 instruistojn, organizantojn, helpantojn el Ĉinio, Usono, Hispanio. Tio donis al la kurso internacian etoson. 24 kursanoj finis la lernadon de la baza kurso (13 tagaj) kaj 12 el ili finlernis BEK unu ĝis BEK kvar (23 tagaj). Inter la kursanoj, 12 estas universitataj gestudentoj malpli ol 24-jaraj, kaj 4 universitataj instruistoj, 12 el la 24 kursanoj estas novuloj, kiuj neniam lernis nian lingvon antaŭe. La plej juna kursano estas 19-jara, la plej maljuna estas 65-jara. La kurso estis intensiva kurso, de lundo ĝis sabato, Dennis instruis 6 horojn ĉiutage, kaj kursanoj devis fari hejmtaskojn 2-3 horojn vespere en la klasĉambro. Preskaŭ ĉiutage Dennis donis ekzamenojn al la kursanoj. Lernantoj multe praktikis kaj ekzercis nian lingvon en la kurso, eĉ post la kurso aŭ dum la paŭzo de leciono. Ĉe la fino plejparto de ili jam povas paroli Esperanton flue. Ni ankaŭ havis tre agrablan ekskurson kaj distran vesperon antaŭ la Printempa Festo.

 

    Kiel la sekciestro de ILEI-Ĉinio, mi ĉefe organizas du kursarojn ĉiujare, nome, vintra E-kursaro (VEK) dum januaro kaj februaro, kaj somera E-kursaro (SEK) en aŭgusto. Do, en 2011, ni ankoraŭ havos someran E-kursaron. Sekvante de la pasintjara seminario kaj trejnado en la urbo Taiyuan, ILEI-Ĉinio daŭrigos sian trejnadon nomatan la 2-a Somera E-kursaro en Tianjin, de la 8-a ĝis la 15-a de aŭgusto, iom da paraleraj programoj kun la 1-a ILEI-seminario de Orienta Azio. Ni esperas, ke eksterlandaj kaj enlandaj E-instruistoj aliĝos kaj demonstros al ni.

 

    Ivanka: Ĉu vi legas regule la retan version de EPĈ kaj kia estas via opinio pri ĝi?

 

    Arko: De tempo al tempo mi trarigardas la retpaĝon kaj legas interesajn novaĵojn aŭ artikolojn. Mi pensas, ke oni povus ellerni novajn kaj nuntempajn vortojn pere de ĝi, ĉar la enhavo de la reta versio de EPĈ estas riĉega kaj interesa. Antaŭe mi mendis paperan version de EPĈ, mi tralegis ĉiujn paĝojn de ĝi.

 

    Ivanka: Fine, viaj konsiloj, proponoj kaj bondeziroj al la legantoj de El Popola Ĉinio

 

    Arko: Mi elkore bondeziras al ĉiuj legantoj enlandaj kaj eksterlandaj grandan sukceson, feliĉon kaj sanon al ili. Ĝuon de la legado de EPĈ.

 

    Ivanka: Kara Arko, mi elkore gratulas vin pro via E-agado. Plej sincere mi deziras al vi bonegan sanon, feliĉon kaj daŭrajn sukcesojn en via E- aktivado.

 

    Karaj legantoj, la 8-an de Marto Ĉina Radio Internacia elsendis la intervjuon al 3 virinoj, unu el ili estas Arko. Bv. aŭskulti ĉe: http://esperanto.cri.cn/ , elektu "mardo".

 

    Agrablan legadon kaj aŭskultadon.

 

    Viaj komentoj kaj gratuloj estas bonvenaj.

 


Zensto kaj Arko dum la 1-a Tutlanda Kongreso de Esperanto en Kunming, 1985 
 
 
Arko kun sia edzo (unua dekstre) revenas en E-movado - 1997
 

Arko kun brazila esperantisto Jozias Barboza en 2004 
 

Arko en Universala Kongreso en Pekino en 2004 
 

Arko (unua dekstre) partoprenas aktivadojn de la E-klubo en Kimrio dum 2006-2007 
 

Arko ( unua dekstre) kun lokaj esperantistoj en Kardifo en 2007 
 

Arko ( vestita kun blua bluzo kaj blanka ĵaketo) kun esperantistoj de Londona E-klubo en 2007 
 

Seminario de ĉina sekcio de ILEI ( la 1-a somera E-kursaro) en Taiyuan en 2010; Arko sidas -- unua maldekstre 
 
 
Arko (organizanto) kaj Dennis Keefe (instruisto) de la 2-a Vintra E-kursaro en Kantono, 2011
 
 
Arko, prezidanto de Jiangxi-a E-asocio, faras ferman paroladon dum la 3-a Lushan-Forumo de Esperanto fine de oktobro 2010
 
 


 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio