Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Marto
2011-03-01

 

    2 - 6. marto

    Bibliaj Tagoj en Werl ĉe Dortmund, Germanio. Prelegoj pri la BIBLIO kaj Diservoj kun ADORU, la ekumena preĝ- kaj kantlibro. Inf.: Stefan Lepping, DE-59457 Werl, Mellinstr. 5, Germanio.

 

    5 - 12. marto

    17-a Korusa Staĝo ĉe Pireneojen Camon, Francio. La Korusa Staĝo sub gvidado de Carles Vela (el Kaj Tiel Plu), piede de Pireneoj, en Camon, proksime al Mirepoix-Ariège - Francio. Inf. kaj ĉian sendaĵon al Jorgos, FR-11420 Lafage, Francio, tel: +33/0-468 605 417) tutpeko@aliceadsl.fr

 

    6. marto

    Esperanto-maskerada Kompanio "Paždroć"en Rijeka, Kroatio. Esperanto-maskerada Kompanio "Paždroć" ĉe Internacia Karnavala Parado en Rijeka, Kroatio. Vi povas aliĝi al Esperanto-karnavala grupo kaj ĝui karnavalon kiel partoprenanto aŭ spektanto. Inf.: Esperanto Societo Rijeka, Blaža Polića 2, HR-51000 Rijeka, Kroatio. Rete: esperanto.rijeka@ri.htnet.hr

 

    12 - 13. marto

    Vintraj Tagoj en Tampere, Finnlando. Inf.: rete: eafprezidanto@esperanto.fiaŭ eafsekretario@esperanto.fi

 

    12 - 14. marto

    JER - Junulara Esperanto Renkontiĝo en Velem, Hungario. Semajnfina internacia renkontiĝo en pitoreska arbara loko, tuj apud Aŭstrio. Ni ekskursos, kantos, babilos, ludos. Inf.: Hungara Esperanto-Junularo - MIESZ, Kárpát u. 33. HU-1133 Budapest, Hungario. Rete: hej@ijs.hu

 

    18 - 20. marto

    2011 Veganisma Semajnfino en Antverpeno Belgio. Veganisma semajnfino en pluraj lingvoj, inter kiuj Esperanto, sed ne nur. Kun veganismaj kuirlecionoj. Inf.: Lode Van de Velde lodchjo@yahoo.com

 

    18 - 20. marto

    Studosemajnfino en Schoonloo, Nederlando. Studosemajnfino por ĉiu aĝo en ĉiu nivelo. Inf.: Esperanto Nederland: studosemajnfino@esperanto-nederland.nl

 

    19. marto

    Esperanta Sabato en Vannes, Francio. Venu esperantumi gramatike, lude, teatre kaj gimnastike! Inf.: Esperanto-Vannes, 20 place Fareham FR-56000 Vannes, Francio. Rete:esperanto.vannes@hotmail.fr

 

    25 - 27. marto

    2-a MEVO - Marborda Evento printempaen Mošćenička Draga, Kroatio (norda Adriatiko). La krizo rezistas kaj ni des pli! Bonfartiga amika kunestado, kontraŭkriza! En nobleca Riviero de Opatija printempaj salutoj al maro, insuloj, montoj, pitoreskaj urbetoj... Naĝĝuado enhotele (4-stele, favorpreze!), promenoj, amuzvesperoj, konversaciaj horoj, klerigaj programoj, vojaĝprezentoj... Inf.: ORBIS PICTUS de Višnja Branković, Via Parini 5, IT-34 129 Trieste, Italio. Tel/fax: + 39/040 767 875 - poŝtel: + 39/327 98 300 86 (IT); +385/ 99 50 11 912 (HR). Rete: orbispictus@iol.it

 

( El www.eventoj.hu)

Redaktoro: Ivanka Stoyanova

 


 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio