de CEZAR (Germanio)
Mi celojn ja havas, |
la celoj tre gravas. |
Mi vivas por belo, |
min logas mielo. |
|
Mi vivas por vero |
kaj justo sur Tero. |
Sub veloj , sur reloj, |
mi venas al celoj. |
|
La cel' estas vojo |
kaj eble la ĝojo. |
Volonte mi iras, |
aeron enspiras. |
|
En nuboj mi velas, |
en rev' enĉielas. |
Sed viv ' min pli ravas, |
se celojn mi havas. |
(el la blogo de samideano Sun Mingxiao el Shandong-provinco, Ĉinio)
Redaktoro: Wang Lihua |