1911-2011 |
2011-01-14 |
Prezentiĝas okazo por iom turni la okulojn al Aŭstralio, kiu, pro nesentebla bezono de internacia lingvo, ne estis ideala tereno por diskonigi Esperanton en la komenco de la pasinta jarcento:
La unua ministro, kiu unuafoje diris kelkajn kuraĝigajn vortojn en Esperanto en la mondo estis la ministro pri edukado de Aŭstralio, Conybeer, dum la 1-a Aŭstralia Kongreso de Esperanto okazinta en 1911.
Poste, laŭ EdE, "fortan kaj longedaŭran helpon alportis Meredith Atkinson, prof. de ekonomio ĉe Melburna Universitato, kiu poste eksiĝis el la Universitato kaj dum kelkaj jaroj (ĝis sia morto) donis senavare lokon por Esperanto en sia gazeto Stead's Review. Gravan sukceson signifas la Esperantaj kaj por Esperantaj paroladoj de R. R. Rawsor el la Radio Stacio en Melbourne, unufoje dum ĉiu monato dum kelkaj jaroj."
La afero iom vigliĝis ekde la dua duono de la pasinta jarcento. Aperis sufiĉe famaj homoj kiel la ambasadoro Ralph (Lindsay) Harry (1917-2002), kaj la eksa ministro Kep Enderby, kiuj ambaŭ vere subtenis kaj scipovis Esperanton. Ralph Harry kontribuis al la redaktado de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. En 1983, li publikigis libron sub la titolo "The Diplomat who Laughed" ("La Diplomato Kiu Ridis", elŝutebla en pdf). Juĝisto kaj ministro pri justico, Kep Enderby eklernis Esperanton en 1987 kaj okupis diversajn funkciojn en la Esperanto-movado: komitatano de UEA (ekde 1992); prezidanto de la Esperanta Jura Asocio (ekde 1996); prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio (1992-1998); prezidanto de UEA (1998-2001).
Tre interesaj kaj atentindaj esploroj kaj iniciatoj aperis en Aŭstralio sur la tereno de edukado kaj lingvo-lernado:
Esplorado pri eksperimenta instruado de Esperanto, fare de profesoro Alan Bishop de la Fakultato pri Edukado, Universitato Monash, Aŭstralio, ĉirkaŭ la jaro 2000, konfirmis la avantaĝojn de Esperanto-lernado por akiro de pliaj fremdaj lingvoj. Tiu eksperimento inspiris, en Britio, la iniciation "Saltotabulo... al lingvoj" (Springboard... to languages) kaj, en Aŭstralio, iniciate de Penny Vos, Mondeto, por faciligi la lernadon de fremdaj lingvoj pere de Esperanto (Filmeto). Anglalingva intervjuo de Penny Vos pri Esperanto por lingvolernado: Esperanto, an Apprenticeship Language.
Funkcias Radio 3ZZZ en Melburno kun Esperanto-elsendo en kiu partoprenas Franciska Toubale [tubal]. Arkivo de podkastoj de 3ZZZ Radio en Esperanto.
La tre ŝatata porinfana verkistino Ursula Dubosarsky, kiu studis plurajn lingvojn, multe simpatias al Esperanto dank' al interŝanĝoj kun Nicole. Ŝia ilustrita rakonto "The terrible plop" (La terura plaŭdo) estas videbla en la angla originalo kaj aŭskultebla en Esperanto ĉe Youtube kaj sur diversaj retejoj kun permeso de la aŭtorino. Tradukon kaj voĉan legadon prizorgis Nicole, el Aŭstralio.
Konsultindaj retpaĝoj:
Aŭstralia Esperanto Asocio;
Aŭstraliaj instruistoj de Esperanto;
kaj al Hispanio:
La 15-an de aŭgusto 1911, ministra ordono permesis aranĝi kursojn de Esperanto en ĉiuj oficialaj lernejoj; sekve de tio, la 1-an de oktobro 1911 komenciĝis la unua kurso de Esperanto en la Centra Universitato de Madrido (Lingva Fako).
Ni jam pripensu, por 2012, ke strato ricevis unuafoje la nomon "Esperanto" en Sabadell (Hispanio). Jen oportuna datreveno por jam entrepreni klopodojn por proponi la nomon "Zamenhof" aŭ "Esperanto" por pliaj ZEOj (ĝenerala listo. Listoj laŭ landoj). Laŭ Vikipedio "Ŝipo Esperanto en Hispanio, konstruita kaj inaŭgurita en 1896". Nuntempe, la lando kiu havas plej multe da ZEO-j estas Pollando (187). Sekvas Brazilo (170) kaj Francio (163).
(Kontribuo de Henri Masson el Francio) Redaktoro: Wang Lihua |