Januaro
09-12: 6-a Internacia Esperanto-Renkontiĝo de Meditado en Seulo, Koreio. Meditado, prezento de korea kulturo, Esperanto-kulturo pere de Esperanto. *Esperantista Asocio de Ŭonbulismo. Seula Esperanto-Kulturcentro, 12-3, Dongbuk B/D 2-ga Choongmuro Chungku, Seulo, Koreio. TTT-paĝo: www.esperanto.co.kr, ret-poŝto: esperanto@saluton.net.
14-16: 'Ni festivalu!' kaj 'Drondo'. Semajnfina aranĝo en Barlastono, Britio. Staĝo pri Esperanta teatro kaj diskutrondo (por progresintoj) pri diversaj temoj. *Esperanto-Domo, Station Road, Barlaston, Staffordshire, DT12 9DE, Britio. tel.: +44-(0)1782-372141. ret-poŝto: eab@esperanto-gb.org.
29-31: Nacia kongreso de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio en Wellington, Nov-Zelando. TTT-paĝo: www.esperanto.org.nz, ret-poŝto: nzea@esperanto.org.nz
(el Esperanto)
Redaktoro: Liu Zijia
|