中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Fremdlandanoj komentas la registaran laborraporton akcentantan la popolan vivon
2010-03-17

Wen Jiabao faras raporton pri la registara laboro.

 

 

    En la raporto pri la registara laboro farita de ĉina ĉefministro Wen Jiabao estas akcentita plibonigo de la popola vivo per politikoj favoraj, kiaj multigo de laborpostenoj, socia garantio, edukado, reformado de kuracado, garantia loĝdomo kaj altigo de enspezo de kamparanoj.

 

    "Ĉio, kion ni faris, estas por ke la popolo vivu pli feliĉe kaj pli digne, kaj ke la socio estu pli justa kaj pli harmonia." Tion diris Wen Jiabao en sia raporto.

 

    Fremdlandaj fakuloj kaj amaskomunikiloj faris pozitivajn argumentojn pri tio.

 

    Richard Baum, specialisto pri ĉina problemo en Filio de la Kalifornia Universitato en Los-Anĝeleso, diris, ke "preni la popolon kiel la plej gravan" estas nobla idealo. Estas granda progreso, ke Ĉinio konis ĝian gravecon kaj klopodas por fari ĝin politiko. Por dignigi popolanojn oni devas unue forigi malriĉecon.

 

    Li Wen, ĝenerala inspektoro pri ĉina lingvo en la Brita Kompanio Brodkasta, diris, ke la esenco de la problemo pri la popola vivo estas malgrandigi diferencon inter malriĉuloj kaj riĉuloj. Tio rilatas stabilecon kaj harmonion de la socio. Estas aplaŭdinde, ke la ĉina registaro aŭskultis la voĉojn de popolanoj kaj tre atentis popolan vivon en politikoj. Por solvi la problemon pri popola vivo nepre necesas reformi sistemon, ŝanĝi koncepton kaj konscion de ŝtatoficistoj. Estos tre utila por solvo de la problemo, se oni taksos ŝtatoficistojn ĉefe laŭ iliaj atingoj en plibonigo de la popola vivo. Aliflanke ankaŭ starigo de efika kontrola sistemo estas tre necesa.

 

    Zheng Yongnian, direktoro de la Orientazia Instituto en Singapuro, diris, ke la meza klaso estas bazo por socia stabileco, kaj Ĉinio devas penadi por kreskado de la meza klaso kaj fondi konsuman socion. Vizaĝante al komerca protektismo Ĉinio devas akceli enlandan konsumadon, ekzemple en la pasinta jaro Ĉinio vendis per favoraj prezoj elektrajn hejmajn aparatojn en la kamparo, kaj ĉi-jare oni devas konsideri konstrui loĝdomojn, kies prezo estas akceptebla por popolamasoj. Se Ĉinio prenos socian politikon atentantan la popolan vivon, Ĉinio povos starigi justan socion kaj faros fundamenton por estonta politika reformado.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688