Henri Masson (Francio)
Depost mia esperantistiĝo, en 1970, mi dum eble ĉirkaŭ 12 jaroj abonis al "El Popola Ĉinio" (pli malpli 1974-1986), sed, bedaŭrinde, mi devis rezigni. Foje ĝenis min ĝia ekscese peza politika propaganda enhavo, sed mi aprezis la lingvan kvaliton. Propagando tedas kaj vekas malfidon. Tamen, mi konis amikojn, kiuj estis inter la eksterlandanoj plej frue vizitintaj vian landon de kiam ĝi ekmalfermiĝis al la mondo. Mi pensas ĉefe pri Karl kaj Anna Ullström el Stokholmo, Louis kaj Zorka Énizan, Lucien kaj Jacqueline Uzé, kaj Maurice Sujet, el la pariza regiono. Louis Énizan (1917-1992) estis inter la plej unuaj; li iris eĉ plurfoje kaj restadis longe por instrui Esperanton en Pekino kaj aliaj urboj. Granda estis ilia entuziasmo pro la tre agrabla akcepto, kvankam estis tiam malpli da libereco ol nun. Mi mem estis foje invitita sed, bedaŭrinde, mi devis rezigni. Do, mi plue interesiĝis pri via lando kaj sekvis kun intereso ties evoluadon parte pozitiva, sed ne entute.
Mi estus nehonesta, nesincera kaj hipokrita se mi skribus al vi, ke mi ĉion senrezerve aprobas, admiras, ke mi opinias, ke Ĉinio estas konsiderebla kiel ideala lando. Oni ne helpas per sistema aprobo, same por persono aŭ organizaĵo, kiel por lando. La homaro konsistas el neperfektaj homoj; la nacioj konsistas el same neperfektaj homoj. Eĉ la plej perfekta politika kaj ekonomia sistemo kaj la plej saĝa religio suferas mankojn pro tio.
Nu, pri la sesioj de TPK kaj ĈPPIK, viaj raportoj bone spegulas la deziron pri plua evoluado al pli granda malfermiteco. Pri Ĉinio mem kaj ties popolo, mi havas certan admiron por multaj ĉinoj, escepte por tiuj, kiuj senskrupule kaj skandale pliriĉiĝas sen konsidero al la malriĉiĝo, kiu rezultas pro tio por multaj civitanoj. Via ĉefministro Wen Jiabao honeste agnoskas la ekziston de grandaj malfacilaĵoj kaj maljustaĵoj. Administri tiel vastan kaj loĝatan landon, kiu evoluas tiel rapide, ne estas facila, senriska kaj sendanĝera afero.
Maljusteco, ekscesa malegaleco kaj koruptado konsistigas certe la plej gravan minacon kontraŭ la sekureco de Ĉinio. Tro multaj estas tiuj, kiuj havas mensostaton de iamaj potenculoj de la malnova Ĉinio, de rabistoj. Ilia vivcelo estas tuja profito nur por si mem. Pri la sorto kaj estonteco de la popolo kaj de Ĉinio, ili estas indiferentaj: ilia patrio estas la mono. La franca imperiestro Napoleono la 1-a (1769-1821), kiun mi nek admiras, nek estimas, tamen iam diris ion pravan kaj pripensindan: "Kiam registaro dependas de la bankistoj por la mono, ĉi lastaj, ne la gvidantoj de la registaro, kontrolas la situacion, ĉar la mano, kiu donas estas super tiu, kiu ricevas. [...] La mono ne havas patrion; la financistoj ne havas patriotismon kaj malbone kondutas; ilia nura celo estas gajno."
Mi ne aprobas la manieron laŭ kiu kelkaj potencaj nacioj aludas pri homrajtoj en Ĉinio. Des pli ke, pri homrajtoj, la registaroj de tiuj samaj nacioj aĉe kondutis rilate al la ĉina popolo dum la Opia Milito kaj poste. Tamen estas certe, ke evoluo en tiu direkto estas necesa kaj urĝa. Tro da ĉinaj civitanoj vere suferas pro malhonesta kaj tiraneca konduto de lokaj potenculoj, funkciuloj, kiuj avide akaparas al si vivrimedojn de malfortuloj. Estas ankaŭ la problemo de malliberigo de ĵurnalistoj aŭ de civitanoj, kiuj atentigas pri maljusteco kaj skandaloj. Mi ne kredas, ke ili celas malutili al Ĉinio, male. Sed estas fakto, ke malbonintenculoj misuzas, por malstabiliga celo, iliajn atentigojn. Mi ne dubas, ke ekzistas aliaj eksteraj (ankaŭ internaj) sekretaj minacoj. Tutmonde famiĝis pri tio la metodoj kaj fifaroj de la CIA...
Alia timinda afero estas la ekologiaj minacoj, kiuj rezultas el avideco de minoritato de influegaj homoj, ĉu pro ilia riĉeco, ĉu pro iliaj funkcioj, ĉu pro iliaj rilatoj. La plivastiĝo de dezertoj estas unu el tiuj problemoj. Same la malpuriĝo de la aero de grandaj urboj, kiel Pekino. La ekonomia kaj politika modelo, kiun kreis Okcidento, estas multrilate malbona por la tuta mondo, inkluzive por Ĉinio, sed ĝi estas kelkrilate ankaŭ bona. Strebado al plibonigo estas necesa ambaŭflanke, ekzemple pri dungo kaj laborkondiĉoj. Imitado de Okcidento konsistigas danĝeron por Ĉinio. Se Ĉinio povus renversi tiun funde malhonestan ekonomian sistemon, ĝi farus grandegan servon al si mem kaj al la tuta homaro. Alia kampo sur kiu Ĉinio devus laŭte aŭdigi sin estas la skandalo de armado kaj militarigo en la mondo, kiu forprenas el ĉiu lando, inkluzive el Ĉinio, konsiderindajn fortojn malprofite al socie utilaj celoj.
Ankaŭ senpripensa lingva politiko povas kontribui al ekonomia kaj politika malekvilibro: la ekscesa antaŭenpuŝo de la angla konsistigas danĝeron, des pli ke ĝi estas la vehiklo kaj la motoro de la nuna tutmonda financa kaj ekonomia malordo kun ties detruaj konsekvencoj. Pri tio vi povas legi pli detale en dokumento, kiun mi prilaboris sub la titolo "La ‘donaco’ de Gordon Brown al la mondo" elŝutebla ĉe: http://www.lingvaj-rajtoj.org/dokumento/Henri_Masson_La_donaco_de_Gordon_Brown_al_la_mondo.pdf kaj en franclingva traduko ĉe http://www.droits-linguistiques.org/dokumento/Henri_Masson_Le_cadeau_de_Gordon_Brown_au_monde_31_05_2009.pdf.
Inter la pozitivaj simboloj de malfermiĝo kaj evoluado de Ĉinio mi vidas, ekzemple, la gravan helpon, kiun ĝi alportis post la tertremo okazinta en januaro en Haitio. Estus ja multe pli por skribi...
(Reaktoro: Wang Lihua) |