中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Raportoj pri mediprotektado ja estas dezirindaj kaj por riĉuloj kaj por malriĉuloj
2010-03-12

    Matti Lahtinen (Finnlando)

 

    La du sesioj de TPK kaj ĈPPIK estas grandaj kaj la oficialaj paroladoj pro ĝeneraleco nur povas tuŝi tre ĝeneralajn gvidliniojn en la grandega lando. Pro la politika lingvaĵo estis iom peze legi. Necesus atenti legi, pri kio oni skribas kaj ne skribas.

 

    Nun Ĉinio ŝajnas bone elturniĝinta el la tutmonda ekonomia krizo kaj dum aliaj grandaj landoj ankoraŭ ne leviĝis, Ĉinio ŝajnas ektiri la mondan ekonomion al nova kresko.

 

    Mencio de kvalito de vivo de ordinaraj homoj kaj la problemeco de kreskintaj diferencoj de enspezo (en kamparo kaj en urboj, en marbordoj kaj en landinterno) ŝajnas koncerni la plej altajn politikajn gvidantojn.

 

    En la lastaj jardekoj materia vivnivelo de multegaj ĉinoj altiĝis. Ekonomia kresko ŝajnas esence grava por kontenteco. Ankaŭ armeo, naturresursoj kaj medio ŝajnas esti gravaj prioritatoj por la ŝtato.

 

    Interesas min, ĉu Ĉinio komencos krei socian sekurecon por civitanoj. Nuntempe Ĉinio rompas rekordojn en la ekonomia kampo kaj estas la "fabrikejo" de la mondo, jam la due plej granda ekonomio, riĉeguloj plej rapide plinombriĝas ktp. Mono por senpaga baza eduko kaj sanservoj supozeble multe altigus la socian sekurecon (kaj kulturus la human resurson por ĉies utilo).

 

    En viaj raportoj estas multe pri mediprotektado. Tio ja estas dezirinda kaj por riĉuloj kaj malriĉuloj.

 

    En Eŭropo oni iom timas, ĉu en Ĉinio povas resti paco en socio. Oni konas, ke estas multe da malkontento kaj tumultoj kontraŭ maljustaj koruptaj decidoj de lokaj aŭtoritatoj. Tumultoj en Ĉinio tre influus la tutan mondon en la nuna situacio.

 

(Redaktoro: Wang Lihua)





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688