Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Wang Huizhen en 41-jara papertranĉado
2010-12-17

de LIANG SHUFANG

 

    Wang Huizhen loĝas en Lüyuan-setlejo de Urumqi, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. Ŝi lertas en papertranĉado kaj pro tio portas kromnomon “Lerta avino”.

 

    En la hejmo de papertranĉistoj

 

    En la salono de Wang Huizhen kun areo de 30 kvadrataj metroj troviĝas granda skribotablo longa je 2 metroj kaj larĝa je 1.5 metroj, ambaŭflanke de ĝi estas tabloj kun longeco de 1.5 metroj. Sur ili pompas diversformaj papertranĉaĵoj aĵuritaj kun randoj en rondaj aŭ kurbaj linioj aŭ en segildentaj formoj. Ĉiuj papertranĉaĵoj estas vivisimilaj, kiaj bovo kun turniĝanta kapo, bela knabino dancanta, ora muso alportanta feliĉon…

 

    Wang Yongsheng, edzo de Wang Huizhen, diris al mi, ke ili aĉetis tiun ĉi loĝejon en 2003, kaj tiam la salono plaĉas al Wang Huizhen.

 

    Jam en sia juneco, Wang Huizhen enamiĝis al papertranĉado, kaj estas nedisigebla kun tiu ĉi metiarto de post sia emeritiĝo. Ŝiaj papertranĉaĵoj temas ĉefe la kulturon kun Xinjiang-aj karakteroj, kiaj dancoj de nacimalplimultoj.

 

    Krome, fiŝoj, birdoj, bestoj, floroj, herboj kaj aliaj vegetaĵoj estas elementoj de ŝiaj papertranĉaĵoj. “Mi kaptis ĉiun malgrandan kaj delikatan detalon el la vivo, kaj ĉiujn belaĵojn mi povas fari papertranĉaĵoj. Dank’ al helpado de mia edzo, miaj papertranĉaĵoj pli kaj pli beliĝis.” diris Wang Huizhen.

 

    Papertranĉado servis kiel ilia svatanto

 

    Wang Yongsheng, edzo de Wang Huizhen, estas serena kaj parolema. Ili ambaŭ aĝas 69 jarojn. Dank’ al papertranĉado, kiu servis al ili kiel svatanto, Wang Yongshengn kaj Wang Huizhen geedziĝis kaj kune vivis jam 41 jarojn.

 

    Siatempe, Wang Yongsheng rimarkis, ke lia kolego belarta instruistino Wang Huizhen ne nur lertas en desegnado, sed ankaŭ havas hobion lernigi al aliaj papertranĉadon. “Do, ankaŭ mi fariĝis ŝia lernanto.”

 

    Post geedziĝo en 1969, Wang Yongsheng ekfunkciis kiel “servisto” de la edzino. Li diris: “Mia tasko estas tranĉi paperon kaj kokekti materialojn. Ĉiuvendrede, mi iras al biblioteko por serĉi materialojn.” Tion dirinte, Wang Yongsheng prezentis al mi 2 dikajn materialo-kajerojn. Nuntempe, Wang Huizhen estas membro de la Ĉina Papertranĉista Asocio kaj tiu de la Xinjiang-a Popola Papertranĉado-esplora Asocio. Ŝi diris kun rideto: “Papertranĉado estas antikva trandicia popola arto de Ĉinio. Tiu ĉi arto postulas paciencon.”

 

    Vivosimilaj ŝiaj papertranĉaĵoj

 

    Wang Huizhen multe pensadis por ke ŝiaj papertranĉaĵoj estu vivosimilaj. Ĉiutaga vivo multe inspiras al ŝi. Ŝia papertranĉaĵo “Ĉarma Hongshan-monto bonvenigas vin” venis de propaganda bildo-materialo de Hongshan-parko en la urbo, tamen por ke la papertranĉaĵo estu pli vivosimila, Wang Huizhen kaj ŝia edzo plurfoje surgrimpis Hongshan-monton kaj faris fotojn pri ĝi.

 

    “Mi ege ĝuas en papertranĉado, ĉar per tondilo mi donis vivon de bela pejzaĝo de la hejmloko sur ruĝa papero.” Tion dirante, la maljunulino papertranĉis amindan leporon en apenaŭ 2 minutoj.

 

    Ŝia edzo diris al mi, ke por papertranĉi kolombon ŝi observis la birdon la tutan tagon en la loĝejo de najbaro, kiu bredas kolombojn.

 

    Wang Huizhen diris, ke ŝi rekte desegnas simplajn bildojn sur paperon kaj papertranĉas ĝin post alpinglado, sed por la komplikaj, ŝi unue desegnas la bildojn sur eluzitan paperon, poste tranĉas ĝin, se la papertranĉaĵo ne estas bela, ŝi denove faradis ĝis kiam ŝi kontentiĝas pri ĝi. “Iuj papertranĉaĵoj estas komplikaj, kaj mi bezonas kelkajn tagojn por ilin fari. Nur tiele, la papertranĉaĵo estas tia, kia ĝi devas esti.” Ŝi diris, ke ŝi uzis 2 tagojn por papertranĉi la 12 simbolajn bestojn.

 

    La tondilo sekvas la koron

 

    Wang Huizhen estas multe ŝatata kiel “lerta onklino” de infanoj en la setlejo. En ĉiuj semajnfinoj ŝia hejmo estas movoplena, kaj multaj infanoj venas por lerni de ŝi papertranĉadon.

 

    10-jara Lele, unu el la lernantoj plej ŝatataj de la maljunulino, jam sole plenumis 4 papertranĉaĵojn. Wang Huizhen laŭdis, ke ŝiaj papertranĉaĵoj estas pli kaj pli belaj unu post aliaj, ĉar ŝi havas paciencon. Papertranĉado postulas paciencon.”

 

    La ĝojeco de la maljunulino estas malfacile priskribita, kiam ŝi vidis, ke la infanoj plejparte povas fari sufiĉe bonajn papertranĉaĵojn.

 

    Wang Huizhen diris: “Kie estas la koro, tien sekvas la tondilo. Tiele, la de vi farita papertranĉaĵo povas interparoli kun vi.” Kiam oni rigardas sian papertranĉaĵon, kvazaŭ oni renkontiĝis kun malnova amiko.

 

    Menciinte la deziron, Wang Huizhen diris, ke ŝi kaj ŝia edzo entreprenas eldoni broŝuron pri lerteco kaj procedo de papertranĉado. “Ni tion faras nur por helpi papertranĉado-amatorojn.”

 


Wang Huizhen (maldekstre) kaj ŝia edzo kune ornamas la papertranĉaĵon “Jada leporo bonvenigas la printempon”.

 

    * La 12 simbolaj bestoj, asociitaj kun la 12-jara ciklo kaj el kiuj ĉiu estas ofte uzata por signi la jaron de la naskiĝo de persono, estas: rato, bovo, tigro, leporo, drako, serpento, ĉevalo, ŝafo, simio, koko, hundo kaj porko.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio