Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Laŭlum ricevis Dumvivan Honoran Premion pri Tradukado de ĈTA
2010-12-02

Teksto de CHEN JI kaj fotoj de LI YUWEI KAJ WEI YAO

 


Pli ol 200 personoj el ĉina traduka rondo ĉeestis la ceremonion. 

 


Prezidanto de la Ĉina Tradukista Asocio Li Zhaoxing (maldekstre) kaj prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo Zhou Mingwei (dekstre) donas la honoran diplomon al Laŭlum. 

 

Laŭlum 

 

    La 2-an de decembro okazis en Pekino disdona ceremonio de la Dumviva Honora Premio pri Tradukado de la Ĉina Tradukista Asocio (ĈTA). Ĝi estas la plej alta premio de la ĉina traduka rondo. Kvin famaj ĉinaj tradukistoj inkluzive de Esperanto-tradukisto Laŭlum ricevis la premion. Ĉeestis al kaj faris paroladon en la ceremonio Li Zhaoxing, prezidanto de ĈTA kaj eksa eksterafera ministro de Ĉinio, kaj Zhou Mingwei, prezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo.

 

    87-jara Laŭlum estas eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj akademiano de UEA. En lastaj jaroj li esperantigis multajn ĉinajn famajn klasikajn romanojn kaj novelojn kiaj Ĉe akvorando, Pilgrimo al la okcidento, Romanoj pri la tri regnoj, Mirrakontoj de Liaozhai k.s. Liaj kelkaj tradukaĵoj enlistigis en la Serion Oriento-Okcidento de UEA. Dank’al lia kontribuo al la esperanta literaturo UEA donis al li premion Grabowski en 2003.

 

    En la ceremonio ricevis la premion ankaŭ ĉinŝtataneca uson-devena tradukisto Sidney Shapiro, angl- kaj franc-lingva poem-tradukisto Xu Yuanchong, rus-lingva tradukisto Cao Ying kaj angl-lingva tradukisto Tu An.

 

    Sidney Shapiro naskiĝis en 1915 en Usono, li lernis la ĉinan lingvon post sia ekssoldatiĝo kaj post 9-monata lernado de la ĉina lingvo li venis al Ĉinio, kie li edziĝis kun sia ĉina edzino Fengzi kaj pro tio li ekloĝis en Ĉinio kaj akiris la ĉinan ŝtatanecon. En sia 58-jara traduka kariero li el la ĉina lingvo angligis Ĉe akvorandon, Familion, Deng Xiaoping k.s., kaj per tio li faris grandan kontribuon al la kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj aliaj landoj. Pro sia granda aĝeco Shapiro ne povas persone partopreni la ceremonion, kaj anstataŭ li lia kolego prenis la honoran diplomon.

 

    89-jara Xu Yuanchong estas fama en Ĉinio pro sia poem-tradukado al la angla kaj franca lingvoj, li tradukis Libron de Poezio, Poeziaĵojn de Chu k.s

 

    La aliaj du tradukistoj Cao Ying kaj Tu An estas 87-jaraj, ili ricevis la honoron ankaŭ pro sia granda kontribuo kaj diligenta laboro en tradukado. Cao Ying el la rusa lingvo ĉinigis la Kompletan Verkaron de Leo Tolstoy, Maljunulo de Platonov, kaj multajn aliajn famajn rusajn literaturajn verkojn. Tu An ĉinigis Soneton de Shakespeare, kies totala eldon-kvanto ĝis hodiaŭ atingis 600 mil ekzemplerojn, kaj estas bonvena lia traduko de poemaro Tamburbruo (Drum-Taps) verkita de usona poeto Walt Whitman.

 

    Fakte antaŭ la 5 premiitoj en 2006 kaj 2009 Ji Xianlin kaj Yang Xianyi gajnis la premion. En la sama ceremonio aliaj 492 ĉinaj tradukistoj ricevis honoran titolon Veterana Tradukisto.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio