Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Riĉigo per akrido-bredado
2010-09-27

de WEN ZHONGHAO kaj CHEN XIAODONG

 

    Akridoj estas konataj insektoj kaj ekzistas en la naturo jam kelk-mil jarojn, kaj nun bela knabino Sheng Caiyun bredas ilin en retŝedoj kaj vendas ilin kiel furoran nutraĵon. Diplomiĝinte el universitato, Sheng Caiyun fariĝis vilaĝa oficistino. En la lastaj tri jaroj sub ŝia gvido la vilaĝanoj riĉiĝis per akrido-bredado, kaj pro tio ŝi akiris grandan famon. Nemalmultaj kamparanoj el diversaj lokoj de la tuta lando vizitis ŝin por lerni ŝiajn spertojn kaj ankaŭ studentoj venis al ŝia vilaĝo por praktika studo.

 

La red.

 


Sheng Caiyun  

 
 


Sheng Caiyun manĝigas akridojn per maizo-folioj.

 
 


Akrido-bredejoj

 

    Riĉigo per bredado de akridoj

 

    Antaŭ 4 jaroj Sheng Caiyun estis studentino de la Televida Universitato de Zhengzhou, sed nun 26-jara ŝi estas konata kiel "reĝino de akridoj".

 

    En la jaro 2006 Sheng estis engaĝita kiel asistanto de direktoro de la vilaĝo Gongzhuang en Zhengzhou. Enoficiĝinte ŝi ofte serĉis el la interreto informojn por rapide riĉigi la vilaĝanojn. En la unua duono de la jaro 2007 Sheng informiĝis el iu retpaĝaro, ke en iuj lokoj akridoj fariĝis ŝatataj nutraĵoj, kaj 1 kilogramo da akridoj kostas dekojn da juanoj. Poste ŝi serĉis ankaŭ informojn pri akrido-bredado kaj sciis, ke la bredado bezonas nur herbojn, neuzatajn terpecojn kaj retŝedojn.

 

    Sheng diris al ni: "Apud nia vilaĝo estas strando de la Flava Rivero, kie kreskas abundo da sovaĝaj herboj. Do al ni ne mankas loko nek nutraĵoj por la bredado. Krome, ĉe la strando sidas kelkdek restoracioj kun vilaĝa gusto, tial al ni ne mankas ankaŭ la merkato."

 

    Kiam Sheng diris tion al vilaĝanoj, ili ridegis: "Ĉu oni bezonas havi akridojn per bredado? Ĉie ili estas kaj oni povas facile kapti multe da ili surkampe. Kiu volas aĉeti ilin?"

 

    Persvadite de Sheng, juna vilaĝano Han Jianjun decidis provi la bredadon kune kun ŝi. Ili faris esploron en alia provinco kaj aĉetis ĉirkaŭ 160 kilogramojn da akrido-ovoj. Ili aĉetis ankaŭ bambuajn stangojn, nilonajn retojn kaj zipojn kaj starigis per ili ses retŝedojn sur la strando de la Flava Rivero.

 

    Kvar monatojn poste la akridoj plenkreskis. Sheng kaj Han ofertis ilin al proksimaj restoracioj je la prezo de 30 juanoj por 1 kilogramo. Pro la malalta prezo la akridoj tre rapide forvendiĝis. "En la unua jaro mi investis kelkmil juanojn kaj gajnis pli ol 10 mil juanojn. Han investis pli multe kaj gajnis pli ol 30 mil juanojn," diris Sheng.

 

    Manĝegemaj akridoj

    MMManĝegemaj akridoj

 

    Sheng kaj ni venis al la strando de la Flava Rivero. Antaŭ ni vice staras 30 blankaj retŝedoj, en kiuj estas sennombraj akridoj longaj je ĉirkaŭ 2 centimetroj.

 

    Sheng deŝiris faskon da maizo-folioj en apuda maizkampo, kaj malferminte zipon de iu retŝedo, ŝi forpelis per la folioj akridojn ĉirkaŭ siaj piedoj por povi eniri en ĝin, alie per unu treto oni mortigos dekojn da akridoj.

 

    Sheng diris, ke en ĉiu retŝedo kun areo de 50-60 kvadrataj metroj brediĝas ĉirkaŭ 60 mil akridoj, do, en 30 ŝedoj 1.8 milionoj da akridoj. Ĉiujare ili ricevas du rikoltojn -- 3.6 milionojn da akridoj.

 

    "La akridoj estas tre manĝegaj kaj ĉiutage ili povas formanĝi mil kaj kvincent kilogramojn da herboj en la 30 retŝedoj, kaj pro tio ni dungis 6 laborantojn por falĉi herbojn," diris Sheng. "Estas facile bredi akridojn, ĉar ili neniam malsaniĝas, kaj krom herboj, ili manĝas ankaŭ fragmitajn foliojn, setariojn, maizo-foliojn, branon kaj aliajn. Kompreneble ili havas naturajn malamikojn, kiaj ranoj, araneoj, birdoj kaj talpogriloj."

 

    Bazo por praktika studo de studentoj

 

    En la retŝedo ni renkontis Chen Meirong, studenton de la tria studjaro de la entomologia fako de la Nankina Agrikultura Universitato. El retpaĝaro Chen informiĝis pri la akrido-bredado de Sheng kaj venis tien por lerni de ŝi. Chen diris: "Mi studas pri insekto-bredado kaj delonge mi havas la ideon bredi insektojn. Mi planas reveni al mia hejmoloko en Jiangsu post mia diplomiĝo por bredi akridojn." Sheng diris: "Ĉe mi praktikan studon faris ankaŭ Han Changhu el la entomologia fako de la Shanxi-a Agrikultura Universitato kaj alia studento el Yuncheng, Shanxi. Han venis al mi junie de la kuranta jaro, kaj ankaŭ li deziras entrepreni bredadon de akridoj en sia hejmoloko."

 

    Sciinte, ke Sheng Caiyun akiris grandan profiton pro la akrido-bredado, proksimaj vilaĝanoj aĉetis de ŝi akrido-ovojn. Sub la gvido de Sheng pli kaj pli da vilaĝanoj riĉiĝis. Ankaŭ aliprovincanoj venis al ŝi por lerni. Sheng diris: "En la lastaj kelkaj jaroj kelkcent homoj el diversaj lokoj venis al mi por aĉeti akrido-ovojn."

 

    Sheng diris, ke la bredado ne malhelpas ŝian laboron. Ŝi iras al la strando nur du fojojn ĉiumonate, kaj kutime ŝi telefone direktas la bredadon. Pro sia alta prestiĝo Sheng nun fariĝis kompartia vicsekretario de la vilaĝo.

 

(Redaktoroj: Li Jianhua kaj Liu Zijia)

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio