Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mi multe profitis de laboro en vilaĝo
2010-09-25

de ZHANG XIAOJING

 

    Yang Benlun estis la unua vilaĝa magistro-oficisto de Ĉinio.

 

    En 1992, Yang Benlun forlasis la laboron en ŝtata unito kaj iris al kamparo por funkcii kiel sekretario de filio de la kompartio en vilaĝo. Kvankam li decidis forlasi la laborpostenon 6 jarojn poste, tamen li konfesis, ke li multe profitis de tiu ĉi sperto.

 


Yang Benlun inspektas laboron.

 

    Diplomiĝinte kiel magistro el la Ĉina Popola Universitato en 1989, Yang Benlun eklaboris kiel ŝtata oficisto en la tiama Ministerio de Personaro. Sed en oktobro de 1992 li forlasis sian laboron en la ministerio kaj memvole revenis al sia hejmloko Dongbeizhuang de la subdistrikto Shiqiao en Yiyuan-gubernio, Shandong-provinco, por funkcii kiel sekretario de la loka filio de la kompartio. Tiam, Dongbeizhuang havis 2500 loĝantojn, kaj 80% de ili ĵus sin liberigis el malriĉeco. Tiam la lokanoj posedis pokape nur ĉ. unu muon da povraj montkampoj, sen flankaj okupoj. Siatempe multaj homoj ne komprenis Yang Benlun, kiu decidis forlasi la postenon en ŝtata unito kaj labori en malriĉa kamparo, kaj eĉ liaj familianoj ne sukcesis ŝanĝi lian decidon.

 

    En la vilaĝo Yang Benlun komencis sian laboron per grandskala reguligo de agro. Li opiniis, ke arbokulturado povas riĉigi Dongbeizhuang, sed tiam la tieaj kampoj estis disŝutitaj en montoj. Por reguligi la tiean produkto-strukturon, kulturi frukto-arbojn kaj forstumi nepras denove dividi agron kaj koncentre kulturi frukto-arbojn kaj fari forstumadon. Kiam oni denove ekdividis montojn, Yang Benlun ne povis reveni hejmen po unu fojo dum du semajnoj, kaj ofte ne havis tempon por manĝi. Finfine, li subskribis kun vilaĝanoj kontrakton pri kultura respondeco por 50 jaroj.

 

    La tiamaj Dongbeizhuang-anoj ne multe sciis pri komercado. Yang Benlun alportis al ili koncepton pri komercaĵoj. Por konsrui bazaron oni devis rekvizicii tombejon, kaj Yang Benlun la unua translokis la tombojn de siaj prapatroj, sed por rekvizicii alies tombejon Yang Benlun estis vundita kaj batita. Nuntempe, sur la tombejo prosperas bazaro tre fama, kiu ne nur faciligas al la vilaĝanoj la vivon, sed ankaŭ servas al ili kiel ĉefa kanalo por sin bonhavigi. Dum sia funkcio kiel sekretario de filio de la kompartio, Yang Benlun havigis al la vilaĝo investon kaj konstruis tie akvomastruman aparaton kaj vojojn.

 

    Kiel vilaĝa oficisto, Yang Benlun spertis ankaŭ malsukceson. La de li starigita vilaĝa fabriko metis la punkton per malsukceso kaŭze de blinda funkciigo kaj manko de administrado.

 

    Komence de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, vilaĝa studento-oficisto estis rara, kaj Yang Benlun sen akompano -- pioniro de la afero. Li renkontis malfacilojn pro manko de sperto pri laboro en la kamparo kaj de scioj pri kampara ekonomio. En 1998 Yang Benlun forlasis la kamparon.

 

    “Mi multe profitis de la 6-jara sperto en la kamparo. Mi pli profunde komprenis la malfacilojn de baza laboro kaj malfacilojn de popolanoj.” Li diris: “La laboro en kamparo donis al mi persistecon por laboro kaj kapablecon en psika elteno, pliigis mian kuraĝon kaj altigis mian lertecon en solvo de malfacilaj problemoj.”

 


Yang Benlun (la unua de destre) en inspektado 

 

    Forlasinte la kamparon, Yang Benlun iris sur la vojo de komercado. Nun, li funkcias kiel prezidanto kaj ĝenerala direktoro de limigita kompanio en la urbo Zibo, Shandong-provinco. La sperto en kampara laboro donis al li profundan impreson. Li diris, ke la vivo en kamparo forigis de li la frivolecon kaj koloron de troa idealismo, kaj donis al li la stilon seriozan. Nuntempe, en la entrepreno li aplikis la politikon pri feriado por laborantoj kaj pri bonstatiga fonduso alta, dank’ al sia 6-jara sperto en la kamparo.

 

    Kvankam Yang Benlun ne akiris perfektan atingon en sia laboro en la kamparo, tamen li ĝojas ke pli kaj pli da studento-oficistoj servas en vilaĝoj en la lastaj jaroj. Laŭ li, la ŝtato alvokas, ke diplomiĝintoj el superaj lernejoj funkciu kiel oficisto en kamparo, tio estas reciproke gajna agado, ĉu por disvolvo de la kamparo ĉu por progreso de vilaĝaj studento-oficistoj mem.

 

    Yang Benlun diris: “La laborkondiĉoj de nunaj vilaĝaj studento-oficistoj tute malsamas ol la miaj. La sistemo de la registaro por vilaĝaj studento-oficistoj estis multe perfektita. Mi kredas, ke vilaĝaj studento-oficistoj povos trovi lokon por montri siajn kapablojn kaj realigi sian revon.”

 

Redaktoroj: Li Jianhua kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio