Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (VII)
2010-09-21

de LI JIANHUA

 

    La Nacia Festo en Matian

 


Soldatoj de Zuoquan en la Kontraŭjapana Rezistmilito 

 

    La unua de oktobro 2009 estis la 60-a datreveno de la fondiĝo de nova Ĉinio. Celebre al tiu grava tago, la centra registaro faris en Pekino solenan revuadon kaj serion da celebraj aktivadoj. Kiel malnova revolucia regiono de Ĉinio, ankaŭ Matian okazigis serion da celebraj aktivadoj, kiaj scio-konkurso, kantado de revoluciaj kantoj, ekspozicio pri kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj.

 


 Pentraĵo destinita por la konkurso

 

    La popolo de la malnova revolucia regiono estis entuzisma por la celebrado de la 60-a datreveno de la fondiĝo de nova Ĉinio, ĉar ili havas apartan senton por tiu komuna tago celebra de la ĉinoj. En la plej malfacilaj tagoj de la Kontraŭjapana Rezistmilito de 1940 ĝis 1945, la malnova generacio revolucia, inkl. de Deng Xiaoping, la duageneracia gvidanto de Ĉinio, tie faris strategian planon, gvidis militajn trupojn kaj sange batalis kune kun lokanoj, intertempe la lastaj intime amikiĝis kun ili. Tiuperiode, 10 mil el 70 mil Zuoquan-anoj aliĝis al la armeo, 10 mil subtenis la fronton de la batalejo kaj 10 mil oferis sian vivon sur la batelejo. La zuoquan-a popolo faris grandan kontribuon por fondiĝo de la nova Ĉinio.

 


Dum scio-konkurso

 

    La celebrado en Matian distingiĝis per partopreno de popolanoj. Al la urbeto ne mankis kapabluloj en diversaj kampoj, kiaj kaligrafado, pentrado, papertranĉado, kantado kaj dancado. Multaj lokanoj, inkl. de pli-ol-70-jaraj maljunuloj kaj junaj infanoj, vartataj en infanĝardenoj, sin anoncis al la celebrado laŭ siaj kapabloj. Pli ol 30 lokanoj partoprenis en la konkurso pri kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj. Iliaj verkaĵoj estis eksponitaj en la kultura stacio de la urbeto. La ekspozicio altiris al si multajn vilaĝanojn kaj estis aprobita de respondeculoj de la gubernia registaro farantaj kontroladon pri laboro en Matian.

 


Juĝantoj de kanto-konkurso 

 

    Scio-konkurso estis destinita ĉefe por gejunuloj kaj dividita en 4 partojn, al ĉiu de ili oni sendis teamon por diversforma konkursado pri la scienca disvolva koncepto, ĉina revolucia historio, kulturo kaj historio de Shanxi-provinco k. a. En la movoplena konkursejo regis ridoj, kaj en gajeco oni lernis kaj havigis al si sciojn. Amikeco intimiĝis dum konkurenco.

 

 
Onklino Xing kantas.

 

    Kvankam Zuoquan relative povras materie, tamen la lokanoj mense riĉas kaj distingiĝas per lerteco de kantado kaj dancado. Preskaŭ ĉiuj zuoquan-anoj scipovas ludi la lokan popolan opereton “Xiao Hua Xi”, nemateria kultura heredaĵo de Ĉinio. Kaj ankaŭ revoluciaj kantoj estas multe kantataj en la malnova revolucia regiono Zuoquan. Al la kanto-konkurso sin anoncis pli ol cent homoj, el kiuj 25 estis elektitaj por la finalo en la vespero de la 29-a de septembro.

 


Skeĉo-prezentado

 

    Ĉiuj, kiuj konkursos, energie sin preparis por bone sin montri. Pli-ol-50-jara onklino Xing ĉiam la unua venis al la kultura stacio por trejnado. Ŝi atenteme aŭskultis opiniojn de aliaj kaj energie praktikis. Por montri sian plej bonan nivelon, ŝi selektis unu el kelkaj kantoj, kiujn ŝi bone kantas, por la konkurso. La instruisto, kiu partoprenis en la konkurso, gvidis kursojn tage en lernejo kaj vespere sin ekzercis en la kultura stacio post juĝado de taskoj de la lernantoj. Junulo Zhou Jun laboris tage en konstruejo kaj venis sin trejni per kantado vespere malgraŭ laceco post laborado en la tuta tago.

 


 Prezentado de la loka popola opero “Xiao Hua Xi”

 

    Vespere de la 29-a de septembro okazis en la Halo de la Matian-a Mezlernejo la konkurso de revoluciaj kantoj celebre al la Nacia Festo. Kelkcent homoj ĉeestis la konkurson kaj la konkursantoj plenenergie elmontris siajn kapablojn. Krome, la kanto- kaj danco-teamoj de maljunuloj de Matian prezentis kunan kantadon kaj ludis skeĉojn. Ilia brila prezentado estis varme aplaŭdita de spektantoj. Profitante de sia lerteco en arto, vilaĝaj studento-oficistoj prezentis modernan dancadon, kaj puŝis la etoson de la arta vespero al la plej alta kulmino. Ĉiuj estis ege ĝojaj ĉu premiitoj ĉu partoprenantoj ĉu ĉeestantoj, ĉar "grave estas partopreno”.

 

    Antaŭe, la popolanoj de la malnova revolucia regiono venkis agresantojn dank’ al la nevenkebla spirito, kaj nuntempe, tiu ĉi spirito ankoraŭ regas kaj cirkulas en la malnova revoloucia regiono. Mi kredas, ke la tieaj popolanoj certe sin liberigos el malriĉeco kaj vivos plifeliĉan vivon dank’ tiu ĉi revolucia spirito.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio