Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (VI)
2010-09-07

de LI JIANHUA

 

    Usona amiko en Zuoquan

 


Joe Wampler

 

    La 19-an de aprilo 2010 respondeculo de la urbeta registaro donis al mi apartan taskon: iri al la urbo Taiyuan por bonvenigi Joe Wampler el Usono, kiu venos al Matian por donaci fotojn al la antaŭa ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo kaj lin akompani dum lia vojaĝo en Shanxi-provinco.

 

    En 1935, Joe Wampler naskiĝis en Taigu-gubernio nemalproksime de Zuoquan, poste li kune kun la gepatroj transloĝiĝis al Qinxian-gubernio nemalproksime de Taigu. Lia patro estis pastro kaj patrino -- flegistino. Sed ilia domo en Xinxian estis detruita de avidadilo de japanaj trupoj dum la Kontraŭjapana Rezistmilito, pro tio ili venis al Zuoquan. Tie ili servis en hospitalo funkciigita de usonano kaj kontribuis por la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio per kuracado kaj flegado de vunditoj, al ĉina armeo sendi kuracistojn kaj transporti medikamentojn.

 


Foto-donaco

 

    Ĉi-foje Joe Wampler donacis la foton faritan de pastro Howard, amiko de lia patro. Siatempe, Howard faris per siaj aparatoj multajn filmojn kaj fotojn dum la translokiĝo al la montaro Taihang, kaj skribis tagnotojn pri la tiamaj militaj situacioj. La aktivado de Howard en la montaro Taihang estis aprobita kaj subtenita de Zhu De, Peng Dehuai kaj aliaj revoluciaj gvidantoj. Zhu De donacis al li ĉevalon kaj sendis du soldatojn por lin protekti. La plej granda deziro de Howard en lia vivo estis donaci tiujn valorajn materialojn al la koncerna departemento de Ĉinio. Post lia forpaso, la taskon plenumos Joe Wampler, filo de lia amiko.

 

    Kiam la respondeculo donis al mi la taskon akompani usonan amikon, mi iom maltrankviliĝis, timante, ke mi ne kapablos plenumi la takson, ĉar mi laboras kiel esperantisto-redaktoro por la reta El Popola Ĉinio kaj preskaŭ ne havas okazon praktiki la anglan lingvon. Sed fakte, Joe Wampler bone konas Ĉinion kaj parolas ĉine. Li komprenas ne nur Putonghua, sed ankaŭ dialekton de Zuoquan, ĉar li vivis en Ĉinio 16 jarojn antaŭ ol reveni al Usono en 1949. Li diris, ke li parolas la ĉinan lingvon pli bone ol la anglan. Survoje de Taiyuan al Zuoquan li kaj mi babilis foje ĉine foje angle, kaj de tempo al tempo ni reciprokis unu al la alia ridindajn rakontojn. Nia soforo interesiĝis pri multaj aferoj en Usono, ekz., kiom estas maksimuma rapideco por ekspresa ŝoseo? ĉu oni permesas al pli-ol-60-jara usonano daŭre stiri aŭton? ktp.

 

    Joe Wampler estas homo diskreta. Survoje al Zuoquan li prezentis al mi kelkajn fotojn donacotajn, el kiuj estas originala foto de Wen Yiduo, fama verkisto de Ĉinio. Sur la foto legiĝas lia subskribaĵo kaj la de li skribitaj vortoj laŭdantaj la revolucian amikecon inter la du landoj. La donacitaj fotoj plejparte estis kopiitaj de Joe Wampler el ĵurnaloj de la tiama periodo. Li rezervis ilin kaj faris notojn pri ili laŭ raportoj de la ĵurnaloj. Post vespermanĝo li venigis min al sia ĉambro kaj rakontis al mi rakontojn pri la fotoj.

 


Reciprokado de donacoj 

 

    La 22-an de aprilo okazis en la antaŭa ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo en Matian la foto-donacan ceremonio. Joe Wampler donacis fotojn kaj filmon faritajn de Howard al Li Xuefeng, direktoro de la muzeo de la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo. Li Xuefeng dankis lin per donacoj kaj atribuis al li la titolon "Honora civitano de Matian". Post la ceremonio Joe Wampler klarigis sur komputilo la enhavon de la fotoj al laborantoj en la muzeo. Joe Wampler ne venis al Matian antaŭe, ĉar tiam li estis nur kelkjara. Tiam Deng Xiaoping, duageneracia ŝtatgvidanto de Ĉinio, kiu laboris en Matian, intervidiĝis kun la gepatroj de Joe Wampler kaj donacis al ili ĉevalon por faciligi ilian agadon. Tion rememorante, Joe Wampler ŝerce diris: "Tiam mi ne sciis Deng Xiaoping, sed nur la ĉevalegon, ĉar ĝi estis mia bona amiko!" Lia parolo vekis ridegon!

 

    Kvankam Joe Wampler neniam venis al Matian antaŭe, tamen li scias de Howard, ke en Matian estis tri universitatoj "Kontraŭjapana Rezistmilito", unu el ili funkciis en templo de la vilaĝo en Matian. Post la foto-donaca ceremonio, Joe Wampler esprimis, ke li volas viziti la universitaton "Kontraŭjapana Rezistmilito". Ĝuste en tiu tago funkciis templa foiro de Matian, kaj Joe Wampler ĝojis denove sperti etoson de la templa foiro de Ĉinio post dekoj da jaroj. Li multe interesiĝis pri lokaj metiartaĵoj kaj iom babilis en la ĉina lingvo kun vendistoj. Tagmeze mi regalis lin per lokaj etmanĝaĵoj. Post la ĝuado li ripetis kun ĝojo: "Bongustaj, bongustaj." Joe Wampler diris, ke li scipovas prepari ĝjaŭziojn, kelkfoje li invitis siajn usonajn amikojn al la hejmo por ĝui ĉinajn manĝaĵojn. Li preferas vinagron, precipe tiun de Shanxi-provinco. Vinagro el Ĉinio estas vaste ŝatata en Usono. Milio estas la plej ŝatata de Joe Wampler, oni ne scias, ĉu pro tio, ke li kutimiĝis al ĝi dum la Kontraŭjapana Rezistmilito. Li diris, ke en lia hejmo estas multe da milio el Shanxi-provinco.

 

    Kun historia ŝanĝiĝo, Matian ne plu estis tiu antaŭ dekoj da jaroj, sed Taihang-montaro ne ŝanĝiĝis. Ni povis diveni la tiaman sidejon de la universitato "Kontraŭjapana Rezistmilito" laŭ la fono kaj angula mezuro de subĉiela klaso de la universitato sur fotoj. Sed la rezulto de nia serĉado ne estis bona. Laŭ Howard, tiam japanaj trupoj bruligis Matian. Joe Wampler vizitis Matian en 1997, li diris: "Matian tiel multe ŝanĝiĝis en la lastaj pli ol 10 jaroj ke mi ne povas ĝin rekoni, ne diru trovi malnovan lokon antaŭ dekoj da jaroj."

 


Unu el la fotoj donacitaj 

 

    Antaŭtagmeze de la 23-a de aprilo, Joe Wampler diris, ke li deziris viziti la antaŭan ĉefstabejon de la Oka-voja Armeo en Wangjiayu de Wuxiang-gubernio. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo ne estis fiksita pro ŝanĝema situacio de la batalo. Antaŭ ol enlokiĝo al Matian en 1940, la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo sidis en Wangjiayu kelkajn monatojn. En Wangjiayu nin akceptis Wang Zhaoqian, vicdirektoro de la memorhalo de la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo. Tiam ili estis en redaktado de serio da libroj kaj en kolektado de materialoj, unu el la libroj estos destinita speciale por interkomunikado de la Oka-voja Armeo kun alilandaj amikoj. Alveno de Joe Wampler ege ĝojigis ilin. Wang Zhaoqian bombardis Joe Wampler per demandoj, kaj la lasta ilin respondis kun ĝojo. Poste, Joe Wampler donis elektronikan taglibron de Howard al la memorhalo. Wang Zhaoqian ĝin prenis kiel valoregan historian materialon. Ili ankaŭ reciprokis unu kun la alia siajn elektronikajn adresojn por venontaj kontaktoj.

 

    Ankaŭ Joe Wampler kolektas materialojn kaj historiajn objektojn de Kontraŭjapana Rezistmilito de la Oka-voja Armeo de Ĉinio. Li diris: "Mi revenos al Zuoquan en la venonta jaro, kaj tiam mi certe donacos al vi aliajn historiajn objektojn rilatajn.”

 

Redaktoro: Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio