Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Vidindejo "Badaguan (Ok Pasejoj)" de Qingdao
2010-08-12

de LI JIANHU

 


Ŝtonplato kun surskribo "Badaguan de Qingdao"

 

    En la fino de julio, mi veturis al Qingdao, ĉemara urbo de Shandong-provinco en orienta Ĉinio por intervjuo. Lokaj amikoj propronis al mi viziti la vidindejon "Badaguan (Ok Pasejoj)" de Qingdao en libera tempo. Laŭdire, Badaguan estas la unua el la kvin lokoj de Ĉinio, kiujn aŭtoritatuloj en arkitekturo, famaj verkistoj kaj fotografistoj komune elektis kiel la plej belajn distriktojn de Ĉinio en la jaro 2005. Akompanate de mia amiko, mi vizitis ĝin posttagmeze de la 25-a de julio.

 


Unu el la stratoj de Badaguan 

 


Cedroj ĉe Zijingguan-strato

 

    Nun la vidindejo Badaguan estas fama ripozloko. Ĝia nomo "Ok Pasejoj" venas de tio, ke tie estas ok stratoj, kiuj portas nomojn de ok pasejoj de la Granda Muro. La interkruciĝantaj stratoj formis vidindejon kun perimentro de kelkaj kilometroj. La vidindejo Badaguan havas du karakterizaĵojn: Unue, la parkoj kaj kortoj situas kune, kaj ambaŭflanke de la stratoj estas verdaj arboj kaj floroj. Tie ĉiuj stratoj havas sian specialan arbospecon, ekzemple, ĉe Shaoguan-strato estas persikarboj, kiuj floras printempe; ĉe Zhengyangguan-strato estas lagerstremioj florantaj somere; ĉe Juyongguan-strato estas aceroj montrantaj belegan ruĝon aŭtune; ĉe Zijingguan-strato estas cedroj kiuj estas verdaj ĉiam; ĉe Ningwuguan-strato estas spektabiloj...

 

    Due, tieaj konstruaĵoj havas stilojn de multaj landoj, ekzemple, rusan, britan, francan, germanan, usonan, japanan kaj danan k.a., tial, oni nomas Badaguan "ekspozicio de multlandaj konstruaĵoj". Sur la muro ĉe la pordo de ĉiuj konstruaĵoj estas domplato, sur kiu skribiĝas la konstrua tempo, nomo de la projektisto kaj stilo de la konstruaĵo.

 

 
Geedziĝa foto

 

    La vidindejo Badaguan estas brila kombino de konstruaĵoj kun la medio, kaj ankaŭ perfekta kunligo de ĉina kaj okcidenta kulturoj. Ĝi estas ankaŭ rezulto de kunlaboro de la eksterlandaj arkitektoj kaj ĉinaj arkitektoj lernintaj en okcidentaj landoj en la konstruado. Pro la bela medio, multaj filmoj kaj televidaj serialoj filmis eksterajn scenojn tie. Krome, multaj novaj geedzoj ŝatas fotiĝi tie por memori la belan momenton.

 


Huashi-Domo

 

    Huashi-Domo estas la plej fama 5-etaĝa vilao, kaj la plej alta etaĝo estas platformo por vidi maron. Ĝi kun eŭropa stilo estis konstruita en la jaro 1930 kaj estis projektita de ĉinaj arkitektoj Liu Yaochen, Wang Yunfei k.a. Ĉar ĝia korpo estas konstruita el granito kaj la interna ornamaĵo estas farita el talko (ĉine prononcanta kiel huashi), oni nomas ĝin Huashi-Domo. Tiu ĉi konstruaĵo estas stile tipa eŭropa kastelo, sed ĝi ankaŭ enhavas multajn artajn elementojn de roma stilo kaj gotika stilo, kaj sur la interna ornamaĵo oni trovas ankaŭ postsignon de baroka arto kaj rokoka arto.

 


Princina Domo

 

    Dum nia vizito, mia amiko multe diris al mi la pasintaĵon pri Princina Domo. Revenante de Huashi-Domo, mi fine vidis la Princinan Domon, kiu estas 3-etaĝa domo kun blu-verda vesto, kaj ĝia tegmento estas ruĝa kaj havas sur si grand-deklivecan turon similan al preĝejo. Ĉirkaŭ la Princina Domo estas tensaj larikoj kaj larĝa gazono, kiuj reliefigas elegantecon de la ĉefkonstruaĵo. Vidante tiun ĉi domon, oni facile imagas kastelon kie loĝas princino. Pri la nomo de la domo estas rakonto. En la jaro 1929, dana princo vizitis Qingdao kaj estis altirita de la bela pejzaĝo de Qingdao. Tiam li ordonis la respondeculon de la konsulejo de Danio en Qingdao aĉeti teron por konstrui tie vilaon por akcepti danan princinon. Apenaŭ ĝi finkonstruiĝis, okazis la Dua Mondmilito, tial la dana princino ne venis, sed la nomo "Princina Domo" estas konata vaste kaj uzata ĝis nun.

 


Vilao de nordeŭropa stil 

 

    En la vidindejo Badaguan ĉiuj domoj estas loĝataj kaj ne akceptas vizitantojn. Sed, pro la bela vidaĵo, originala stilo kaj kvieta medio, la loko estas multe vizitata de turistoj.

 

    En Badaguan estas multaj konstruaĵoj, sed ĉi-foje mi rigardis nur kelkajn el ili. Mi atendas reviziti Qingdao kaj Badaguan.

 

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio