Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Metano lumigas verdan novan vivon
2010-08-11

de BASANG CIREN

 

    Dank’ al praktikado de la projekto pri metano kamparanoj kaj paŝtistoj sur stepo de norda Tibeto kaj en valoj de ĝia suda parto ne plu uzas bovfekaĵojn, kiujn ili uzis milojn da jaroj por sin varmigi kaj prepari manĝaĵojn.

 


Kuirado per metano

 

    Da Qiong, vilaĝano en la distrikto Chengguan de Lhasa, Tibeto, jam spertis avantaĝojn de metano antaǔ kelkaj jaroj. Sen metanujo lia familio devis pagi 2 000 juanojn ĉiujare por bovfekaĵoj kaj lignoj bezonataj en lia ĉiutaga vivo. En septembro de 2005 li konstruis metanujon kun volumeno de 12 kubmetroj kaj de tiam li ne plu kolektas brullignojn kaj nek blovas bambuan tubon por bruligi fajron. La metanujo povas produkti pli ol 1 kubmetron da metano ĉiutage, ĝi tute plenumis brulaĵo-bezonon de la familianoj por kuirado de tri manĝoj.

 

    Lin Mu, vicdirektoro de la oficejo de la Departemento pri Agrikulturo kaj Brutobredado de la Tibeta Aǔtonoma Regiono, faris kalkulon: 1 metanujo produktas 320-350 kubmetrojn da metano ĉiujare, tio signifas, ke vilaĝanoj povas ŝpari 800 juanojn por brulaĵoj ĉiujare. Krome, forlasaĵoj de metano ankaǔ povas esti uzata kiel sterko. La konstruado de metanujoj estas bona rimedo kaj bona vojo por ŝanĝi manieron de ekonomia disvolviĝo en agrikultura kaj brutobreda regionoj.

 

    Lin Mu diris, ke antaǔ praktikado de la projekto pri metano, lokaj kamparanoj kaj paŝtistoj ne tre interesiĝis pri la "nova afero". Koncernaj departementoj de la aǔtonoma regiono faris profundan diskonigon inter lokaj kadroj kaj popolamasoj kaj aranĝis ilian viziton al urbetoj, kiuj prove uzis metanon. Tio ekscitis entuziasmon de kamparanoj kaj paŝtistoj pri uzo de metano.

 

    Konstruado de metanujoj en agrikultura kaj brutobreda regionoj ne nur efike utiligis riĉfontojn, sed ankaǔ per transformado de kuirejoj, necesejoj kaj kortoj faris pajlojn, fekojn kaj rubojn brulaĵoj, brutonutraĵoj kaj grasumoj. Ĉio ĉi efike plibonigis tiean median higienon kaj kondiĉojn de kamparanoj kaj paŝtistoj en produkto kaj vivo, bonordigis kaj purigis vilaĝojn kaj akcelis kunordigan disvolviĝon de produktado, vivado kaj ekologio.

 

    Solvante energion por vivo oni per konstruado de metanujoj disvolvis ankaǔ kulturadon de legomoj kaj bredadon de akvoproduktoj, antaǔenpuŝis strukturan reguligon de agrikulturo kaj brutobredado, plibonigis nutraĵostrukturon de kamparanoj kaj paŝtistoj kaj altigis ilian enspezon. Nun en la aǔtonoma regiono estas 2280 mil kvadrataj metroj da legomaj forcejoj utiligantaj metanon, kies jara legomo-produktokvanto atingis 9 milionojn da kilogramoj kaj per tio rektaj enspezoj de lokanoj kreskis je 20 milionoj da juanoj.

 

    Laǔ analizo de Lin Mu, 1 metanujo povas ŝpari elspezojn de kamparanoj kaj paŝtistoj por agrikulturaj kemiaĵoj kaj sterkoj je 600-850 juanoj. Pro uzo de forlasaĵoj de metano produktokvanto de agrikulturaj plantoj altiĝis je 10%-15%. Krome la konstruado de metanujoj akcelis ankaǔ bredadon de porkoj kaj kortobirdoj kaj plimultigis enspezojn de lokanoj. Uzado de metano oportunas vivon de kamparanoj kaj paŝtistoj, ŝparis ilian elspezon por brulaĵoj kaj ĉesigis arbohakadon.

 


Kvin ekzemplaj familioj de la ekologia vilaĝo 

 

    Laǔ statistiko, ĝis la fino de 2009 la Tibeta Aǔtonoma Regiono konstruis 114 mil metanujojn kaj ĉ. 570 mil kamparanoj kaj paŝtistoj uzis oportunan kaj puran metanon. Lin Mu diris: "De 2009 ŝtata financo altigis subvencion al ĉiu el metanujoj en Tibeto de 2000 juanoj al 3000 juanoj. Laǔ plano, ĝis la fino de 2010 oni finkonstruos 200 mil metanujojn en agrikultura kaj brutobreda regionoj de Tibeto por ke miliono da kamparanoj kaj paŝtistoj povu uzi metanon."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio