Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (V)
2010-08-11

de LI JIANHUA

 

    Qingzhang, patrina rivero de Zuoquan

 


“Malgranda regiono sude de Yangzi-rivero” 

 

    Qingzhang-rivero fluas tra Matian. Antaŭe, multaj loĝantoj vivantaj en la baseno de la rivero kulturis rizon, ĉar la rivero alportis abundon da akvo kaj la tiea klimato favoris al kreskado de rizo. Tio maloftas en norda Ĉinio, ĉar la loko apartenas al mezvarma zono kaj oni plejparte kulturas en tia regiono tritikon, maizon kaj aliajn kserofitojn. Pro produkto de rizo kaj belaj pejzaĝoj ĉe la rivero, oni nomas la lokon “Malgranda regiono sude de Yangzi-rivero”.

 


Qingzhang-rivero sen akvo

 

    Qingzhang-rivero havis grandan kvanton da akvo antaŭ dekoj da jaroj kaj eĉ inundis en 1996. La senprecedenca inundo dum cent jaroj multe damaĝis la lokan produktadon kaj vivon de la lokanoj kun sufiĉaj nutraĵoj kaj vestoj. Nuntempe, Qingzhang fariĝis preskaŭ sezona rivero kun malgranda kvanto da akvo somere kaj preskaŭ sen akvo vintre, kaŭze de ŝanĝiĝo de la klimato kaj tiu de la subtera akvo kaŭzita de resurso-ekspluatado.

 


Kampoj ĉe Qingzhang-rivero

 

    Kvankam Qingzhang estas nur sezona rivero, tamen ĝi ludas grandan rolon en agrikultura produktado de Matian. Dank’ al la rivero, la grundoj de Matian laŭlonge de ĝi havas plej bonajn kondiĉojn por agrikultura produktado, kaj tie servas plej kompleta instalaĵo de akvoutiligo. La rivero faciligas irigacion de la kampoj. Ĝenerale, oni havas bonajn rikoltojn ambaŭflanke de la rivero.

 


Kampoj for Qingzhang-rivero 

 


Akvokavo por trinkado de kamparanoj (simile al tiu por irigacio)

 

    Sed en la lokoj for de la rivero la agrikultura produktado estas tute mala. La lokana vivo dependas komplete de la naturaj kondiĉoj. Pluvego en 1996 detruis la maldikan tertavolon de ŝtonaj montoj. La nunaj kampoj estis faritaj iom post iom de lokanoj per loeso alportita de aliaj lokoj. Kvankam iuj parceloj areas nur kelkajn kvadratajn metrojn, tamen lokanoj ilin domaĝas kaj kultivas tie legomojn aŭ maizon. Ĉar la loko distancas fore de la rivero kaj la montoj estas ŝtonaj, plie tie ne troviĝas grandarea kampo, tial multege kostas konstruo de akvoutiligo, kiu ne havas grandan signifon en la loko. Nun, ĉi tie servas nur akvokavoj kaj aliaj simplaj instalaĵoj faritaj de kamparanoj por akvumi la arbojn.

 


Maizplantoj ŝrumpintaj

 

    2009 estis seka jaro por Matian. De la komenco de la jaro ĝis julio ne pluvegis en Matian. En la loko for de Qingzhang-rivero la maizplantoj estis ŝrumpintaj kaj eĉ velkintaj. Iuj kamparanoj ruinigis maizplantojn kaj pretis kulturi aliajn plantojn post pluvo. Nur meze de julio tie falis granda pluvo, dank’ al tio la sekeco estis mildigita. Kvankam la rikolto ne estis serioze influita, tamen la kamparanoj ankoraŭ suferis perdon. 

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio