Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (IV)
2010-08-09

de LI JIANHUA

 

    Socia praktikado de studentoj

 


En Zuoquan

 

    La nunaj studentoj plejparte naskiĝis en la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la 20-a jarcento. Dank’ al praktikado de la politiko pri pordomalfermo kaj reformado dum pli ol 30 jaroj, iom post iom pliboniĝas la vivo de ĉinoj, kaj tiuj studentoj plejparte ĝuis la feliĉan vivon ekde la infanaĝo kaj malprofunde komprenis pri penado de la revolucio kaj malfaciloj de la vivo. Iuj studentoj eĉ malmulte scias pri la kamparo, ĉar ili naskiĝis kaj kreskis en urboj. Por ke ili konu la nacian cirkonstancon kaj la revolucian historion de Ĉinio, diversaj universitatoj organizas ilin fari socian praktikadon en la someraj ferioj. Ili en grupo el dekkelkaj personoj iras al la kamparo kaj fabriko por fari esploradon pri ties funkcia stato en la socio, aŭ al vilaĝoj alportante al la lastaj programojn scienc-teknologiajn, kulturajn kaj higienajn por profundigi la konon pri la socio kaj pri la situacio de la lando.

 

    La 22-an de julio 2009 al Matian venis grupo da studentoj el la Ĉina Komunikada Universitato por socia praktikado, konsistanta el 15 studentoj kaj unu instruisto kiel gvidanto. La grupo havis tri celojn:

 

    1. Sperti revolucian penadon en la malnova revolucia regiono kaj la realan vivon de tieaj popolanoj, sekvi lecionojn pri patriotismo kaj pri la stato de la lando;

 

    2. Fari filmon pri la malnova revolucia regiono por ĝin diskonigi plie;

 


Filmado 

 

    3. Ĝemeliĝi kun iu mezlernejo, donaci librojn al la tieaj geknaboj kaj kontribui por ilia sana kresko.

 

    Ĵus atinginte Matian, la studentoj kaj ilia instruisto senhalte sin okupis pri la socia praktikado streĉa, enhavoriĉa kaj peniga. Nokte, ili enloĝiĝis en kamparanajn domojn sen klimatizilo, tamen kun elektra ventumilo. Iuj el ili eĉ malsaniĝis pro malkutimiĝo al la klimato, kaj baldaŭ resaniĝis dank’al senprokrasta konsultado de kuracisto.

 


Enketado en kamparana familio 

 

    Antaŭtagmeze de la 23-a, ili faris filmon pri malnovaj loĝdomoj de revoluciistoj. Intertempe, ili faris kvin-kilometro-longan marŝadon en la kampo por filmi unu vilaĝon. Post tagmanĝo kaj mallonga ripozo, ili iris al alia vilaĝo por enketado, kaj faris fotojn por la tuta familio de kamparanoj. Vespere, ili preparis artajn programerojn.

 


En la antaŭa sidejo de la provizora senato 

 

    Antaŭtagmeze de la 24-a, ili vizitis la antaŭan sidejon de la provizora revolucia senato en najbara vilaĝo. De la 7-a de julio ĝis la 15-a de aŭgusto 1941 okazis tie la provizora senato de la kruciĝantaj regionoj de la provincoj Shanxi, Hebei, Shandong kaj Henan. Tie kunvenis 133 senatanoj, el kiuj 1/3 estis membroj de la kompartio. La senato aprobis la politikajn programojn aplikotajn en la regionoj, diversajn gravajn leĝojn kaj artikolojn, elektis konstantajn senatanojn, prezidanton kaj vicprezidanton de la senato, estraranojn de la regionoj, prezidanton kaj vicprezidantojn de la regiona registaro. Tio estis embrio de la ĉina demokratio.

 


Memore al la revoluciaj martiroj 

 

    Poste, ili vizitis la lokon, kie generalo Zuo Quan oferis sian vivon. Antaŭe, la loko nomiĝis Liaoxian, pro tio, ke generalo Zuo Quan mortis tie dum la Kontraŭjapana Rezistmilito, ĝi ŝanĝis sian nomon kaj ekportis lian nomon Zuoquan.

 


Kunligiĝo de helpado

 

    Posttagmeze, ili venis al Zecheng-Mezlernejo por donaci librojn al la tieaj geknaboj kaj kunligiĝis kun 15 elstaraj lernantoj mezlernejaj kaj elementlernejaj por ilin helpi en la estonteco. Vespere, ili prezentis artajn programerojn al lokanoj, spite lacecon. La prezentado estis multe ŝatataj kaj altiris al si ankaŭ membrojn el najbaraj vilaĝoj. En la sekvanta tago oni demandis grupanojn je renkontiĝo: “Kion vi prezentos ĉi-vespere?”

 


Prezentado de artaj programeroj 

 

    Antaŭtagmeze de la 25-a, la grupo vizitis la antaŭan ĉefstabejon de la Oka-voja Armeo en Matian, tie ili faris filmon; posttagmeze, ili intervjuis kun Matian-anoj kaj vilaĝaj student-oficistoj, filmis stratojn kaj popolan vivon. Vespere, la grupanoj kaj vilaĝaj student-oficistoj kune preparis ĝjaŭzi-ojn kaj kamparanajn pladojn. Tio estis por multaj studentoj la unua preparado de ĝjaŭzi-oj. Kvankam la ĝjaŭzi-oj, kiujn ili preparis, estis ne belaj, kaj iuj eĉ rompiĝis dum kuirado, tamen ili multe lernis en la praktikado, tio videblis el iliaj gajaj ridoj.

 

    Unu el ili diris al mi: “Ni vivas en granda urbo, kie oportunas akvokonduka sistemo, opiniinte, ke akvo estos neelĉerpebla kaj neniam eluzota, sed en la malnova revolucia regiono ni propraokule vidis, ke la lokanoj devas preni akvon el malproksima loko. Ni komprenis, ke akvo estas valora resurso.”

 

    Tuj post komenco de la nova semestro en la fino de aŭgusto, ili sendis al ni ilian filmon bele faritan. Tion multe laŭdis respondeculoj de la loka registaro.

 

    La socia praktikado en la someraj ferioj estas la dua kurso de studentoj. La grupo de studentoj el la Ĉina Komunikada Universitato atingis la deziratajn rezultojn kaj ilia praktikado estis fruktodona.

 

Redaktoro: Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio