Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (III)
2010-08-03

de LI JIANHUA

 

    Esperantistoj tiel karaj kiel familianoj

 

    Tre malmulte sciante Esperanton, iuj homoj miskomprenis tiun ĉi lingvon, ĉar ili ankoraŭ ne fariĝis membro de Esperantujo kaj neniam ĝuis plezuron de esperantistoj (Esperanto-parolantoj). Mi kredas, ke multaj el ili amos Esperanton, se ili konos ĝian idealon -- egaleco kaj solidareco de la homaro, kaj la celon de Esperanto-kreinto -- pere de Esperanto nuligi lingvan baron en internacia komunikado kaj akceli interkomprenadon kaj amikecon inter diverslandaj popolanoj. Mi trovis, ke esperantistoj sur la tuta terglobo estas tiel karaj kiel familianoj. En Zuoquan mi ja ĝuis tian intimecon inter esperantistoj.

 


Samideano Zhao Yunfeng 

 

    La 25-an de majo 2009, t.e. mia 17-a tago en Zuoquan, samideano Zhao Yunfeng el la urbo Jinzhong de Shanxi-provinco, kiun mi neniam vidis antaŭe, speciale venis al Matian por min viziti.

 

 
La aŭtoro (la dua de maldekstre) servas kiel volontulo en la 89-a UK.

 

    Ni ĝoje interparolis, kvankam tio estis nia unua vidiĝo unu kun la alia. Antaŭ tio, ni nur telefone parolis dufoje, tamen, je la unua renkontiĝo ni ŝajne estis malnovaj amikoj. Fakte, ni ambaŭ servis kiel volontuloj por la 89-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Pekino de la 24-a ĝis la 31-a de julio 2004. Dum la kongresa semajno ŝi laboris en la infanvartejo Song Qingling kaj mi -- en akceptejo, intertempe ni ne havis ŝancon interkonatiĝis unu kun la alia.

 

 
Antaŭ la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo

 

    Matian, kie mi laboris, estas revolucia sanktejo de Ĉinio, kaj okupas gravan pozicion en la revolucia historio de Ĉinio. De novembro 1940 ĝis aŭgusto 1945 troviĝis en la loko multaj ĉefaj establoj, inkl. de la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo. En tiuj 5 jaroj la Kontraŭjapana Rezistmilito de Ĉinio estis en la periodo plej peniga kaj plej ŝlosila. Pro tio, oni nepre devas viziti la antaŭan ĉefstabejon de la Oka-voja Armeo, veninte al Matian. Do, ĝin vizitis kun granda intereso samideano Zhao Yunfeng kaj ŝiaj kolegoj, akompanate de mi kaj Niu Yanrui, vicestro de la urbeto Matian.

 

    Dum la vizitado al la ĉefstabejo de la Oka-voja Armeo, samideano Zhao Yunfeng informis min pri la Esperanto-movado en Shanxi-provinco. En la lastaj jaroj la Esperanto-movado multe progresis en Shanxi-provinco, la tieaj esperantistoj ne nur okazigis Esperanto-aktivadojn, sed ankaŭ partoprenis kongresojn de Esperanto alilokajn. Ekde 2008 funkciis Esperanto-kurso en elementlernejo de la urbo Taiyuan, ĉefurbo de la provinco. Aŭguste de 2010 lokaj esperantistoj gastigis konferencon de esperantistoj-instruistoj. Shanxi-provinco proksimas al Pekino, kaj shanxi-aj samideanoj ĉiujare ĉeestis la seminarion kaj forumon okazigitajn de la Pekina Esperanto-Asocio. Oni povas diri, ke la Shanxi-a Esperanto-movado vigle disvolviĝis en la lastaj du jaroj, tio estas ĝojiga afero por esperantistoj.

 


En la loĝ-oficejo de la aŭtoro

 

    Samideano Zhao Yunfeng alportis al mi kelkajn donacojn, kaj mi reciprokis ŝin per nove eldonita papera “Espero.com.cn”. Jen nia unuafoja renkontiĝo. Dank’ al Esperanto ŝi kaj mi fariĝis bonaj amikoj spite de granda diferenco de la aĝo.

 

    Forlasinte Matian, samideano Zhao Yunfeng adresis al mi kelkajn mesaĝojn plenajn de kuraĝigo kaj espero al mi, ŝi esprimis al mi, ke ŝi volonte helpos min, kiam mi renkontos malfacilon. Post tio, ŝi plurfoje invitis min al renkontiĝo okazinta en la urbo Taiyuan kaj viziti la tiean Esperanto-elementlernejon, sed bedaŭrinde, mi ne povis tion fari pro okupiteco de la laboro en Matian. Sed mi ege ĝojis pro vigleco de la Shanxi-a Esperanto-movado.

 

    Tra interkonato kaj kontaktado kun samideano Zhao Yunfeng mi ĝuis ne nur afablecon kaj gastamon de esperantistoj, sed ankaŭ reciprokan prizorgon inter membroj de Esperantujo.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio