Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (II)
2010-08-02

de LI JIANHUA

 

    En ne-evoluinta kamparo

 

    En la vilaĝoj de Matian kun facila trafikado kaj plibonaj agrikulturaj kondiĉoj iagrade bone disvolviĝas ekonomio kompare kun foraj kaj izolitaj vilaĝoj, kie multaj vilaĝanoj restas ankoraŭ en malriĉeco. Lokaj registaroj ellaboris politikojn por kuraĝigi la tieajn vilaĝanojn elmontiĝi kaj transloĝiĝi al vilaĝoj kun bonaj kulturaj kaj vivaj kondiĉoj, ĉar starigi tie bazajn instalaĵojn, kiaj voj-konstruo, telefono-instalado kaj starigo de signal-turo por poŝtelefonado tre multe kostas, kaj oni devas transiri montojn. Sub la gvido de la registaro multaj vilaĝanoj jam transloĝiĝis el la granda monto, sed iuj lokanoj ankoraŭ ne volas forlasi sian malnovan hejmlokon. Inter malmultaj vilaĝanoj ankoraŭ restantaj hejme, la junaj tutjare laboras en urboj ektere kaj nur tre malmultaj maljunuloj restas en la vilaĝo.

 


La vilaĝo Nanliubei 

 

    Decembre de 2009 antaŭ ol alveno de la Novjara Tago, koncerna departemento de la gubernio postulis, ke respondeculoj de la urbetaj registaroj vizitu malriĉajn familiojn, kiujn ili gvidas. Mi kune kun gvidantoj de la urbeta registaro venis al la vilaĝo Nanliubei, la plej malriĉa montvilaĝo de Matian.

 


Zigzaga kaj malglata montvojo al la vilaĝo Nanliubei 

 

    Antaŭe, tiu montvilaĝo havis nur pli ol 50 membrojn. Multaj junaj vilaĝanoj forlasis la lokon kaj transloĝiĝis aliloken. Nur malpli ol 20 vilaĝanoj persiste vivas en ĝi. La tieaj vivkondiĉoj estas ege malbonaj: oni devis preni akvon el la vilaĝo fore de kvin kilometroj, en la vilaĝeto funkcias neniu telefono kaj ne servas signalo por poŝtelefono, inter la vilaĝanoj, kiuj laboris aliloke, iuj havas poŝtelefonon, sed la lasta ne funkcias en la vilaĝo. Unu nura vojo al la ekstera mondo zigzagas ĉe montpiedo kaj larĝas apenaŭ du metrojn. Sur ĝi aŭto ne povas kuri. Tiutage, ni veturis per ordinara ĵipo kaj foje devigite ĝin antaŭenpuŝis pro mallarĝeco de la vojo.

 


Respondeculo de la urbeta registaro (dekstre) donacas monon al maljuna kadro. 

 

    Post peniga veturado ni finfine atingis la malgrandan montvilaĝon en pli alta tereno ĉe montpiedo. Ĉirkaŭe disŝutiĝas pecetoj da kampoj ekspluatitaj de vilaĝanoj. Ni unue venis al la hejmo de maljuna kadro. Li loĝas en terdomo, kie vivas nur li kaj lia nepino. Liaj filo kaj bofilino laboras aliloke. En lia hejmo troviĝas neniu moderna ekipaĵo, sen telefono kaj televidilo, ne diru pri komputilo kaj interreto. Aminda estas lia nepino en vatita jako, tamen malpurega. Domaĝante akvon, kiu mankas al la loko, la tieaj vilaĝanoj ne povas ofte lavi vestojn.

 


Vilaĝanoj nin adiaŭas. 

 

    Dum babilado kun vilaĝanoj, mi sentis, ke ili estas kontentaj pri la nuna vivo malgraŭ ke la lasta estas malfacila, ĉar ili gajnas jare kelkmil juanojn pere de vendado de juglandoj. La enspezo sufiĉas por ilia vivo en tiu kompare izolita montvilaĝeto. Respondeculoj de la urbeta registaro kuraĝigis ilin transloĝiĝi al la loko kun pli bonaj produkt- kaj viv-kondiĉoj, sed la maljuna kadro diris: “Mi ne povas fari la decidon tutsole, mi devas diskuti pri tio kun aliaj vilaĝanoj.” Respondeculoj de la urbeta registaro konigis ilin: “Se vi volas transloĝiĝi el la montvalo, ni faru akordiĝon kun la vilaĝoj, en kiuj vi enloĝiĝos, kaj ni certigas, ke vi vivos pli bone ol nun, krome, vi ĉiuj ĝuos subvencion je tri mil juanoj.”

 

    Sur la revena vojo mi informiĝis, ke la konservativaj ideoj de vilaĝanoj pri la hejmloko estas ŝlosila kialo de neforlaso de la profunda montaro. Por multaj okcidentanoj oftas ŝanĝiĝo de lokoj por la vivo kaj laboro, sed malsame statas por ĉinoj, precipe por maljunaj ĉinoj, la konservativaj ideoj igis ilin ne voli forlasi la hejmlandon, kie ili vivas. Krome, en la montvilaĝo oni havas sian propran grundon kaj florantajn juglandarbojn, dank’ al ili, oni povas sate manĝi, varme sin vesti kaj libere vivi sen ajna premo. Se oni forlasos la hejmvilaĝon, oni certe vizaĝos al premo el la nova vivo, ekz., denove ekspluati la enspezan kanalon ktp, kvankam la vivmedio estos pli bona.

 

    Kvankam tieaj vilaĝanoj ne volas forlasi la grandan montaron, tamen mi kredas, ke kun socia progreso ili liberigos siajn pensojn, elmontiĝos frue-malfrue kaj vivos modernan vivon.

 

Redaktoro: Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio