Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia vivo en Zuoquan (I)
2010-08-02

de LI JIANHUA

 

    Ĉinio estas lando kun vasta teritorio, kie troviĝas ne nur evoluintaj urboj, belaj vilaĝoj, sed ankaŭ malriĉaj montregionoj kun malfacila trafikado. Nuntempe, en Ĉinio estas ĉ. 600 ŝtatklase malriĉaj gubernioj. Laŭ koncerna decido de la ĉina registaro, diversaj ministerioj kaj departementoj de la centra registaro devas kunligiĝi kun malriĉa gubernio por helpi ĝin en sinliberigo el malriĉeco kaj rapida bonhaviĝo.

 


La aŭtoro en Matian 

 

    En 2002, la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, supra instanco de nia redakcio El Popola Ĉinio, ekhavis la supre diritan rilaton kun la gubernio Zuoquan de Shanxi-provinco. Laŭ unueca aranĝo de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo nia redaktoro Li Jianhua estis sendita, maje de 2009, al la urbeto Matian de la gubernio Zuoquan, tie li laboris kiel vicestro de la urbeta komitato por unu jaro. Intertempe, li notis siajn travivaĵojn kaj verkis artikolojn, kiujn ni sinsekve surretigos por ke niaj legantoj ilin ĝui.

La red.

 

    Mi venis al Matian

 


Montŝoseo al Matian 

 

    La 8-an de majo 2009 mi iris sur la vojon al Matian. Post 400-kilometra veturado de Pekino al sudo laŭ ekspresa ŝoseo, nia veturilo sin turnis al la provinca ŝoseo al Zuoquan. Post tio la veturado evidente malrapidis, ĉar la provinca ŝoseo estas mallarĝa ol la ekspresa kaj ambaŭflanke de ĝi multis pasantoj. La elspezo de 100-kilometra veturado superis du horojn. Kaj nia veturado de Pekino al la guberni-urbo de Zuoquan daŭris 6 horojn. La gubernio Zuoquan situas meze de Taihang-montaro. La gubernia urbo kuŝas en baseno. Matian, unu el la dek urbetoj de Zuoquan, troviĝas sude de la gubernio kaj distancas de la gubernia urbo je 45 kilometroj. 

 

    De la gubernia urbo al la urbeto Matian estas nur du ŝoseoj, ambaŭflanke de kiuj altas montoj. En majo jam verdiĝis vegetaĵoj sur la montoj kaj belegas tieaj pejzaĝoj, pro tio la ŝoseo estas nomata ankaŭ “Centkilometra Galerio de Taihang-montaro”. Denove unuhoran veturadon malfacilan poste, mi finfine atingis la urbeton Matian, kie mi laboros por unu jaro.

 


Loĝ-oficejo de la aŭtoro en Matian 

 

    Kiam mi atingis Matian, gvidantoj kaj laborantoj de la urbeto min atendis en la kunvenejo. Post mallonga bonvena ceremonio, vilaĝa studento-oficisto akompanis min al mia nova loĝejo kaj diris al mi: “Jen via loĝ-oficejo.” Pri tio mi unuafoje aŭdis, origine, en malriĉa gubernio, kia Matian, gvidantoj kaj laborantoj de la loka registaro ne havas specialan oficejon, ili ĉiuj loĝas kaj laboras en la sama domo kun skribotablo kaj vivnecesaj ekipaĵoj. Komence, mi opiniis, ke nur la urbeta registaro tiel aranĝis. Post vizito al la memorhalo de la ĝenerala sidejo de la Oka-voja Armeo, mi sciis, ke ankaŭ revoluciaj antaŭuloj faris tiamaniere. Dum la Kontraŭjapana Rezistmilito generalo Peng Dehuai komandis la armeon en sia loĝ-oficejo el du malgrandaj ĉambroj batali en la nordĉinia regiono. La ekstera ĉambro servis kiel oficejo por li kaj aliaj, dum la interna kiel lia dormejo. Antaŭ mia alveno, kolegoj de la urbeta registaro speciale ekipis por mi la loĝ-oficejon, garantiis, ke mi povos surretumi kaj rigardi televidon, kaj provizis min per novaj vivnecesaĵoj. Tio multe min kortuŝis. Mi venis al la urbeto por min hardi kaj por helpi al lokanoj sin riĉigi, sed ili donis al mi multe da apartaj prizorgoj, tio sentigis min, ke mi estos kulpa antaŭ ili, se mi ne faros efektivajn aferojn por ili.

 


Mon-donaco 

 

    Kvankam Matian distancas de Pekino nur 500 kilometrojn, tamen la lokanoj parolas kun densa akĉento. Por ke mi povu ilin kompreni, lokanoj laŭeble parolis kun mi en la komuna lingvo putonghua, se mi ankoraŭ ne atingis ilin kompreni, ili plurfoje ripetis kaj kelkfoje eĉ skribis la vortojn diritajn. Je la unua kontakto kun ili, mi trovis ilin honestaj. En Matian mi respondecis pri propagantado. Kiel revolucia sanktejo, troviĝas en Matian multaj valoraj revoluciaj historiaj restaĵoj. Pro tio Matian estas ideala loko por patriotisma edukado al studentoj kaj multe atentata en la socio. Kaj samtempe la loko estas postrestinta ekonomie. Pri disvolviĝo de la malnova revolucia regiono zorgas multaj homoj, inkl. de entreprenistoj kaj neregistaraj organizoj, kiuj malavare oferis sian forton kaj faris kontribuon al prosperiĝo de la malnova revolucia regiono. Krom propagada laboro, mi min okupis ankaŭ pri la aferoj infana, junulara kaj maljunula.

 


Antaŭa ĝenerala komandejo de la Oka-voja Armeo 

 

    La urbeta registaro sidas en Matian-vilaĝo en malgranda baseno ĉirkaŭita de altaj montoj. Ĝuste pro ĝia strategia pozicio, la Oka-voja Armeo translokis sian komandejon ĉi tien en novembro de 1940 kaj ĝin forlasis post la Kontraŭjapana Rezistmilito en aŭgusto de 1945. Tiuperiode, sidis en Matian la ĝenerala sidejo de la Oka-voja Armeo, la redakcio de Remin Ribao kaj pli ol 150 ĉefaj establoj de la kompartio, politika potenco kaj armeo. Tie vivis kaj batalis malnovgeneraciaj revoluciuloj Zhu De, vicprezidanto de la kompartio kaj ŝtato kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso post fondiĝo de la nova Ĉinio, Liu Shaoqi, ŝtata prezidanto post fondiĝo de la nova Ĉinio, Peng Dehuai, vicĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj ministro de la Nacidefenda Ministerio post fondiĝo de la nova Ĉinio, Deng Xiaoping, duageneracia ŝtatgvidanto de Ĉinio, kaj aliaj gravaj personoj.

 

    La urbeto Matian konsistas el 61 grandaj kaj malgrandaj vilaĝoj kun 24 mil loĝantoj kaj la totala areo de 226 kvadrataj kilometroj, el kiuj 9.22 kvadrataj kilometroj estas kultivaj kampoj.

 


Peceto da kultiva kampo

 

    Ĝi estas cent-po-centa agrikultura urbeto, sed ĝia averaĝa kultiva kampo ne atingis duonan muon pokape, kaj ĝiaj ŝtonaj montoj ne taŭgas por agrikultura ekspluatado. Sur la tieaj montoj kreskas juglandarboj, zantoksiloj, persimonoj ktp, en la tiea baseno kaj sur tieaj montdeklivoj lokanoj eksplutis malgrandajn pecetojn da kampoj por kulturi grenajn plantojn. “Sen fabriko surtere kaj sen resurso subtere” estas trajtoj de Matian. La loko ne taŭgas ankaŭ por industrio, ĉar al ĝi mankas ne nur spaco por eksplatado de industrio, sed ankaŭ fueloj kaj krudaj materialoj por tio.

 

    Neniu provinca ŝoseo trapasas la urbeton Matian, kie troviĝas nur kelkaj vojoj al la ekstera mondo, kaj ili ĉiuj estas guberniklasaj en malbona stato. Lokanoj veturas ĉefe laŭ la kompare pli bona provinca ŝoseo pasanta tra najbara urbeto de Matian.

 


Akvo-prenado el alia vilaĝo 

 

    Pro malbonaj naturaj kondiĉoj kaj manko de subtera akvo, iuj vilaĝoj de Matian suferas malfacilon de akvo, kaj la vilaĝanoj devige alprenas akvon de aliaj vilaĝoj.

 


Bela naturo 

 

    La impona montaro Taihang alportas al Matian-anoj ankaŭ belajn naturajn pejzaĝojn, plie, Qingzhang-rivero fluas tie. La natura ŝanĝiĝo estigis tie kuriozajn montpintojn kaj ĉarmajn pejzaĝojn similajn al tiuj en la regiono sude de Yangzi-rivero.

 


Prosperaj juglandarboj 

 

    La aparta klimato de Matian prospere florigas juglandarbojn. Vendado de juglandoj estas ĉefa enspeza kanalo de plejparto da tieaj familioj. Ĉiu familio de Matian gajnas jare kelkmil juanojn pere de vendado de juglandoj. De tiu enspezo dependas iliaj ĉiutaga vivo, lernopago por infanoj, konsultado de kuracistoj ktp, pro tio la lokanoj nomas juglandarbojn per “monodona arbo”.

 


Instrua domo de la urbeta mezlernejo 

 

    En la urbeto Matian bonajn kondiĉojn posedas la centraj elementlernejo kaj mezlernejo en la loko, kie sidas la urbeta registaro. Ili havas modernajn instruajn etaĝdomojn kaj sportejojn kun kurejoj el plasta cemento.

 


En klasĉambro de kampara elementlernejo 

 

    Sed tiuj ekster la loko havas tute malsamajn situaciojn, pro tio, ke malmultas aĝotaŭgaj infanoj kaj ke multaj infanoj vizitas lernejojn en urboj, multaj elementlernejoj en kompare malbonaj kondiĉoj havas nur pli ol 20 lernantojn.

 

    En la lastaj jaroj grandpaŝe progresis la urbeto Matian. En ĉiuj ĝiaj vilaĝoj estas vojoj, kvankam iuj en nebona stato. Tamen finiĝis la senvoja historio de la loko. Nuntempe, funkcias ankaŭ tele-eduka platformo en ĉiuj vilaĝoj de Matian. La vilaĝanoj povas lerni pere de interreto sciojn kaj teknikon, kiujn ili deziras.

 

    Komence de 2010, la trupo de la provinco Shanxi por helpi malriĉajn regionojn venis al la urbeto Matian. Ĝi alportis al Matian ne nur subtenon de la provinca registaro, sed ankaŭ programojn por plibonigi la popolan vivon. Sekve de efektivigo de tiuj programoj, la vivo de Matian-anoj kredeble havos pligrandan ŝanĝiĝon en nemalproksima estonteco.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio