Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chai Zemin: batalanto kaj amiko de Esperanto (III) -- Adiaŭi nian bonan prezidanton
2010-07-28

de HOU ZHIPING

 


Chai Zemin (la 5-a de maldekstre) en la inaŭguro de la monumento por Esperanto-bosko  


 

Chai Zemin (la dua de maldekstre en la unua vico) fotiĝas kun ĉinaj gvidantoj kaj
estraranoj de UEA dum la 89-a UK en Pekino
 




 

    En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento nia respektinda Chai Zemin informiĝis kun granda ĝojo el ĵurnalo pri Esperanto-agado en Pekino. En 1988 li unuafoje ĉeestis la kunsidon de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto” kaj diris kun humureco: “Mi informiĝis pri Esperanto-agado el ĵurnalo, kaj tuj telefonis al la Pekina EsperantoAsocio, kun demando, kial oni forgesis min, maljunan esperantiston, por Esperanto-agado?” De tiam li aliĝis al la ĉina societo “Amikoj de Esperanto” kaj revenis al nia Esperantujo. Poste, li estis elektita kiel vicprezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”. En la komenco de la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento Chai Zemin speciale vizitis Chu Tunan, tiaman prezidanton de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”. Menciinte Esperanton, la du maljunaj samideanoj havis multajn temojn por paroli. Dum interparolado Chu Tunan multe aplaŭdis Chai Zemin pro lia fervoro al Esperanto-movado, dirante, ke Chai Zemin estas ankoraŭ juna, bone fartas kaj havas altan prestiĝon en la diplomatia rondo, li esperis, ke Chai Zemin profitigos sian influon por antaŭenpuŝi Esperantan laboron, kaj anstataŭos lin por esti prezidanto de la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”. En 1994 Chu Tunan testamentis antaŭ sia forpaso: “Daŭre bone administru la ĉinan societon “Amikoj de Esperanto”, kaj mi petas, ke samideano Chai Zemin estu mia daŭriganto!” Kiam la ĉina societo “Amikoj de Esperanto” elektis sian novan estraron en 1996, Chai Zemin estis elektita kiel ĝia dua prezidanto. Li diris ĉiam: “Kun profunda kaj konstanta amo al Esperanto mi volas pli multe fari por Esperanto en mia vivo.”

 

    Post emeritiĝo Chai Zemin portis sur sin multajn sociajn laborojn. Kvankam li estis tre okupita, tamen li ĉiam donis grandan atenton al Esperanto-agado. La 29-an de aŭgusto 2003 inaŭgurĝis en Pekino la Unua Nordĉinia Kongreso de Esperanto. Antaŭ tio la Pekina Esperanto-Asocio telefone invitis lin al la kongreso, li tuj jesis kun ĝojo, forgesinte ke en la sama tago li devis ĉeesti akcepton de Henry Alfred Kissinger, tiama usona ŝtata sekretario, kiu lin invitis antaŭ 6 tagoj. Nur kiam oni telefonis al li dum la malferma ceremonio de la kongreso, li ekmemoris tion kaj devige forlasis kun bedaŭro la inaŭguron antaŭtempe.

 

    Dum 22 jaroj antaŭ sia forpaso Chai Zemin ne nur persone ĉeestis diversajn Esperanto-aktivadojn, sed ankaŭ servis sinsekve en gravaj postenoj de la prepara organizo de Esperanto-kongresoj internaciaj kaj ĉinaj, kaj ludis gravan rolon en gajno de subtenado de diversnivelaj registaroj por sukcesigi la kongresojn. La 15-an de decembro 1989 la Ĉina Esperanto-Ligo, la ĉina societo “Amikoj de Esperanto”, la Pekina Esperanto-Asocio kaj aliaj 13 unitoj kune okazigis en la Internacia Klubo de Pekino kunvenon memore al la 130-a datreveno de la naskiĝo de d-ro L. L. Zamenhof. Inter la 13 unitoj la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, la Ŝtata Komisiono de la Ĉina Popola Respubliko por Unesko, UN-Asocio de la Ĉina Popola Respubliko, la Ĉina Popola Asocio por Paco kaj Malamado, la Ĉina Popola Instituto por Eksteraj Aferoj k .a. estis invititaj de Chai Zemin. Ilia partopreno en la kunveno multe altigis ĝian normon, kaj pri ĝi raportis la Ĉina Centra Televido kaj la Pekina Televido vespere de la sama tago.

 

    En aŭgusto 1999 inaŭguriĝis en Guilin la 4-a Ĉina Kongreso de Esperanto, al ĝia malferma ceremonio s-ron Chai Zemin speciale invitis la Ĉina Esperanto-Ligo. Tiam li havis alian aranĝon por kunveno, sed 83-jara Chai Zemin ankoraŭ decidis ĉeesti la inaŭguron de la kongreso de Esperanto. Vespere de la 16-a li flugis al Guilin kaj la 17-an revenis al Pekino tuj post la malferma ceremonio de la kongreso okazinta matene por partopreni alian kunvenon en posttagmezo de la sama tago.

 

    En preparado de la 89-a UK okazinta en Pekino en 2004 Chai Zemin ludis gravan rolon kaj plenenergie klopodis por inviti ŝtatan gvidanton kiel altan protektanton de la kongreso, inviti prezidanton de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Kongreso kiel honoran prezidanton de LKK al la inaŭgura ceremonio de la kongreso kaj inviti gvidantojn de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio al intervidiĝo kun prezidanto kaj vicprezidanto de UEA. Li mem partoprenis en la malfermo kaj fermo de la kongreso, inaŭguro de la monumento por Esperanto-bosko kaj aliaj gravaj agadoj de la kongreso.

 

    Kelkdekojn da jaroj Chai Zemin senlace agadis kaj silente kontribuis por disvastigo de Esperanto, paca kaj amikeca lingvo. Ni memoru liajn vortojn: “Malfacilas fari iternacian interkomunikadon sen internacia lingvo, pro tio ni devas aktive disvastigi Esperanton.”

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Wang Lihua

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio