Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chai Zemin: batalanto kaj amiko de Esperanto (II) -- Adiaŭi nian bonan prezidanton
2010-07-26

de HOU ZHIPING

 

    Adiaŭi Esperanton por batali kontraŭ Japanio

 

    En 1937, post eksplodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito, Chai Zemin venis kun la 42-a divizio al la batalejo en la norda Ĉinio. Venkite en Niangziguan-pasejo la trupoj retiriĝis al la suda Shanxi, hejmloko de Chai Zemin. Tie li serĉis sian organizon, servis kiel estro de la organiza departemento de la kompartio de Wenxi-a gubernio kaj fondis kontraŭjapanan gerilan taĉmenton por batali kontraŭ Japanio. Pro la milito Chai Zemin estis devigita adiaŭi amatan Esperanton kaj sin dediĉis al liberiga afero de la ĉina nacio.

 

    En plej malfacila periodo de la Kontraŭjapana Rezistmilito ĝis liberiĝo de la regiono en la fino de 1947 Chai Zemin sinsekve laboris kiel sekretario de gubernia partikomitato kaj tiu de subprovinca partikomitato, komandanto de la kontraŭjapana unuigita armeo en Zhongtiaoshan kaj politika komisaro de la 5-a filio de la milita regiono en Taiyue. En tre danĝera situacio li gvidis taĉmenton Kangjie de la Oka-voja Armeo sole batali en regiono okupita de malamikoj. Spite al granda risko li kondukis armeon trarompi sieĝadon de 200 mil malamikoj kaj revenis al la komandejo de la Oka-voja Armeo sur Taihang-monto. De 1948 post triumfo de la Liberiga Milito kaj fondiĝo de la nova Ĉinio Chai Zemin havis novajn postenojn. Li sinsekve laboris kiel direktoro de la sud-regiona filio de la Pekina Komisiono pri Milita Regado, sekretario de la Komisiono pri Kampara Laboro sub la Pekina Komitato de Partio, vicĝenerala kaj ĝenerala sekretario de la pekina registaro. De 1952 li servis kiel direktoro de la Pekina Gvida Komisiono pri Internaciaj Agadoj, tiu de la Pekina Komitato de Sporto, membro de la Pekina Komitato de Partio. Krome li kumulis oficojn de estro de trafika departemento kaj tiu de loka industria departemento.

 

    Rekomendi Esperanton por internacia komunikado

 

    En decembro de 1960 Chai Zemin estis asignita al posteno en la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj komencis sian diplomatan karieron. Li sinsekve laboris kiel ĉina ambasadoro en Hungario, Gvineo kaj Egiptio. En 1975 post stariĝo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajlando li estis la unua ĉina ambasadoro en Tajlando kaj starigis amikan ponton inter registaroj kaj popoloj de Ĉinio kaj Tajlando. Pro lia kontribuo tajlanda reĝo donis al li ordenon de Blanka Elefanto.

 

    Somere de 1978 Ĉinio kaj Usono komencis traktadon pri starigo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj. La traktadon ĉeestis Chai Zemin kiel tiama direktoro de ĉina interliga oficejo en Usono. Post duonjara klopodado la du landoj atingis interkonsenton pri starigo de diplomatiaj rilatoj la 15-an de decembro 1978. Laŭ la interkonsento la du landoj oficiale starigis diplomatiajn rilatojn en la 1-a de januaro 1979, kaj Chai Zemin fariĝis la unua ĉina ambasadoro en Usono. Dum lia oficperiodo en Usono li metis bonan fundamenton por longa kaj stabila disvolviĝo de la dulandaj rilatoj kaj bone plenumis sian taskon sur diplomatia scenejo.

 

    En 1982 post finiĝo de sia oficperiodo Chai Zemin revenis al Ĉinio kaj funkciis kiel vicprezidanto de la Ĉina Popola Diplomatia Asocio. De 1978 li estis membro de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) en sinsekvaj tri servoperiodoj kaj tiu de la Komisiono pri Eksteraj Aferoj. Li multfoje gvidis delegaciojn de ĈPPIK kaj tiujn de la asocio viziti landojn de Eŭropo, Azio kaj Ameriko, kaj faris novajn kontribuojn por akceli amikecon inter la ĉina kaj alilandaj popoloj.

 

    Kiel veterana diplomato Chai Zemin profunde konis gravecon de lingvoj en internacia komunikado kaj pro tio li pensis pri Esperanto. Foje li diris al junuloj: "Nun en la mondo ne estas unuigita lingvo, tio alportis grandan malfacilon al internacia komunikado, precipe al laboro de diplomatoj. Mi laboris en Hungario, Gvineo, Egiptio, Tajlando, Usono kiel ambasadoro. Estus malfacile eĉ por lingva talentulo lerni lingvojn de ĉiuj landoj, kiujn oni vizitus. Tial Esperanto estas tre bezonata. Nun multaj homoj ne konas Esperanton kaj prenas la anglan lingvon kiel la internacian por lerni. Sed la angla lingvo estas malfacile lernebla, dum Esperanto estas ellernebla en relative mallonga tempo. Se ĉiuj homoj lernos kaj uzos Esperanton, tio certe faciligos internacian komunikadon."

 

    En la 4-a Ĉina Kongreso de Esperanto en 1999 Chai Zemin refoje alvokis, ke la tuta socio devas atenti Esperanton. Li diris: "Mi longtempe okupiĝis pri diplomatia laboro kaj profunde sentis seriozecon de lingva baro en internacia komunikado kaj damaĝon de lingva malegaleco al nacia sento. Mi kredas, ke sekve de progreso de la homaro Esperanto kiel neŭtrala helpa lingvo estos konata de pli kaj pli multaj homoj kaj agnoskita de pli kaj pli multaj registaroj. Ĝi finfine fariĝos lingvo vaste uzata en la mondo."

 


Gvidantoj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj la Ĉina Esperanto-Ligo vizitas Chai Zemin (la 3-a de maldekstre) en lia hejmo. 


 

Chai Zemin (la 2-a de dekstre) kaj lokaj esperantistoj en lia hejmo 




 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio