Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Nia feliĉa vivo en la vilaĝo “Tibeta Familio”
2010-07-20

de CHEN JIANBIN

 


 Televida satelit-anteno kaj sun-energia akvovarmigilo vaste uzataj en la vilaĝo “Tibeta Familio”

 
 
Aersekigitaj viandaĵoj pendantaj en la korto de “Tibeta Familio”

 

    Dank’ al subtenado de la registaro en la lastaj jaroj, la Ganzi-a Tibet-nacia Aŭtonoma Subregiono en la plej okcidenta parto de Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio multe plibonigis la vivon de la tieaj kamparanoj kaj paŝtistoj pere de disvolvado de turismo al loĝejoj en la tibeta stilo kaj al kamparanaj familioj.

 

    Frumatene ellitiĝis la 4 membroj de la familio de Deng Zhu, mastro de la Kangba-a Unua Vilaĝo de Tibeta Familio en Yingguan-vilaĝo de la subgubernio Waze de Kangding-gubernio de la Ganzi-a subregiono, por prepari matenmanĝon al la turistoj.

 

    Mi demandis turistinon el Hongkong, kiu tranoktis en la familio: “Kiel vi sentas vin, loĝante en ordinara familio de tibeta paŝtisto?” Tio estis la dua vizito de ŝi kaj ŝia turisma grupo al la subgubernio en la lastaj 5 jaroj, ŝi respondis kun ĝojo: “Ege kontenta! Kaj la loko plena de propraj trajtoj!”

 

    Deng Zhu donis sian vizitkarton al iu hongkong-a turisto, kiu estas preta por foriro. Li, en eŭropa vesto kaj kun flua komuna lingvo, diris al la lasta: “Amiko, bonan vojaĝon, kaj vi estas ĉiam bonvena al la familio!”

 

    Deng Zhu diris: “La plej granda nombro de turistoj por unu tago superis cent kaj la plej malgranda -- malpli ol dek. Inter turistoj iuj venis el la sama provinco, iuj el aliaj lokoj de Ĉinio, kaj eĉ iuj el Japanio, Singapuro, Germanio, Usono aŭ aliaj landoj. La Kangding-a Flughaveno distancas de mia loĝejo nur je 40 kilometroj, kaj espereble, la komercado fariĝos pli bona ĉi-jare post finkonstruo de la ŝtata ŝoseo n-ro 318.”

 

    Antaŭe, la familio Deng Zhu okupiĝis nur pri kulturado de alteja hordeo kun maksimuma rikolto de mil kilogramoj jare, tio sufiĉis nur por vivtenado. Dank’ al subtenado kaj helpado de la registaro, li pere de kredito administras turisman akceptadon. Li plurfoje ĉeestis senpagan trejnan kurson pri turisma akceptado, kaj ellernis paroli en la komuna lingvo kaj viziti retpaĝojn.

 

    “Mi konstruis du tibet-stilajn domojn kun 108 litoj. Kaj iuj ĉambroj estas ekipitaj per retkablo”, Deng Zhu diris kun ĝojo. Lia familio aĉetis trakampan aŭton, kaj la jara enspezo de la familio atingis ĉ. 100 mil juanojn. “La vilaĝo ‘Tibeta Familio’ faliĉigas nin.”

 

    En la Ganzi-a Subprovinco estas multaj familioj kiel tiu de Deng Zhu. Laŭ nekompleta statistiko funkcias pli ol 300 kamparanaj turismaj akceptantoj-familioj en diversaj formoj, kaj por tio laboras pli ol mil homoj.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio