Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Chai Zemin: batalanto kaj amiko de Esperanto (I) -- Adiaŭi nian bonan prezidanton
2010-07-14

 

 
Gvidantoj de la Ĉina Esperanto-Ligo konsolas edzinon de Chai Zemin (la tria de dekstre) en lia hejmo. 


 



Florkorbo de ĈEL (dekstre) al portreto de Chai Zemin 


 

de HOU ZHIPING

    

    Posttagmeze de la 8-a de junio iu amiko telefone diris al mi, ke nia respektinda Chai Zemin forpasis frumatene de la 7-a de junio en la aĝo de 93 jaroj. Tio estas nekredebla por mi, ĉar li estis tre sana, kiam ni vizitis lin en lia hejmo pasintjare. Li ĉiam estis tre fervora al Esperanto-movado kaj ofte partoprenis en Esperantaj agadoj okazigitaj en Pekino kaj eĉ en aliaj lokoj de Ĉinio. En mia memoro li estis sana, mensovigla kaj eĉ apetitobona, tial estas malfacile kredebla por mi lia subita forpaso. Ni perdis bonan instruiston kaj amikon, kaj ĉina Esperanto-movado perdis grandan arbon.

    Matene de la 9-a de junio estraranoj de la Ĉina Esperanto-Ligo, tiuj de la redakcio de El Popola Ĉinio kaj mi venis al hejmo de s-ro Chai. En la nomo de ĉinaj esperantistoj ni prezentis florkorbon al lia portreto en funebra ĉambro. Poste ni eniris en gastoĉambron kaj esprimis nian kondolencon al Li Youfeng, edzino de sinjoro Chai, esperante, ke ŝi moderigos sian doloron kaj bone zorgos pri si mem. Ni aŭskultis ŝian rakonton pri sinjoro Chai antaŭ la forpaso, kaj en la koro ni deziras al li bonan vojaĝon al la ĉielo.

    En tiu ĉi bone konata gastoĉambro ni multfoje raportis al sinjoro Chai laborojn pri Esperanto kaj aŭskultis lian instruojn. Tie ni aŭskultis ankaŭ lian historion pri lernado de Esperanto en lia juneco. Ŝajne ankoraŭ sonas en la ĉambro lia malalta kaj forta voĉo kun Shanxi-a akcento…

 

Lerni Esperanton por revolucia afero

 

    Chai Zemin aliĝis al la Komunista Partio de Ĉinio en 1933, kiam li havis nur 17 jarojn. En 1936, pro perfido de perfidulo kaj por eviti persekuton de malamikoj, li estis devigita forlasi sian hejmlokon Wenxi-gubernio en Shanxi-provinco kaj venis al Xi'an. Tiam varbis studentojn milit-medicina sekcio de la Nord-Okcidenta Armeo gvidita de la patriota generalo Yang Hucheng. Pro sia posedo de iom da scioj pri fiziologio kaj anatomio li sukcese trapasis ekzamenon kaj fariĝis studento de la milit-medicina sekcio de la Nord-Okcidenta Armeo en Xi'an.

    En Xi'an loĝis multaj samlokanoj de s-ro Chai, inkluzive de Jing Meijiu, fama talentulo kaj veterano de la Revoluciula Ligo de Ĉinio fondita de Sun Yatsen. S-ro Jing scipovis 6 lingvojn kaj havis apartan amon al Esperanto. Li aktive diskonigis Esperanton en Taiyuan de Shanxi kaj en Xi'an, kaj fondis Xi'an-an Esperanto-Ligon. Iu kunlernanto de s-ro Chai helpe laboris en sidejo de la ligo, kie Chai unuafoje aŭdis pri Esperanto.

    Sekve de siaj pli kaj pli multaj konoj pri Esperanto s-ro Chai opiniis, ke Esperanto estas lerninda lingvo, ĉar ĝi proponas pacon kaj grandan harmonion de la mondo, krome ĝi estas facile lernebla. Tial li sin anoncis al Esperanto-kurso. Post lernado de iom da tempo li ekprovis traduki mallongajn artikolojn. Por plue altigi sian Esperantan nivelon li abonis organon de la Ŝanhaja Esperantista Ligo La Mondo, en kiu li legis multajn informojn pri Esperanta movado kaj pri ĉinaj kaj alilandaj bataloj kontraŭ faŝismo. Sub lia influo ankaŭ liaj kelkaj kolegoj eklernis Esperanton.

    Post kiam Chai Zemin eklernis Esperanton, li ofte cerbumis kiel preni Esperanton kiel ilon por fari kontribuon por revolucia afero kaj diskonigi partiajn politikojn. Li ne nur persistis en lernado de Esperanto ĉiuvespere, sed ankaŭ malfermis rubrikon "Nia lingvo" en la tagĵurnalo pri industrio kaj komerco, kaj verkis artikolojn por disvastigi Esperanton kaj latinigitan novan skriban lingvon. Li ankaŭ publikigis du artikolojn pri batalo kontraŭ Japanio en la revuo "Reviviĝo", pro tio ĝia redakcio estis fermita de spiona organizo de Kuomintango kaj ĝiaj direktoro, ĉefredaktoro, raportistoj kaj li estis arestitaj.

    Post klopodoj s-ro Chai revenis al la milit-medicina sekcio. Tiujare estis 50-jara datreveno de naskiĝo de Esperanto. Antaŭ sia arestiĝo, s-ro Chai jam komencis preparon por fari specialan rubrikon en la ĵurnalo memore al la datreveno. Li faris ligno- gravuron pri portreto de Zamenhof imitante tiun en La Mondo. Li ankaŭ petis Jing Meijiu verki du memorajn artikolojn, tiamaniere li batalis kontraŭ malamikoj por daŭre diskonigi Esperanton. Monhelpe de amiko li funkciigis Esperantan librejon. Dank' al lia klopodado Xi'an-a Esperanta movado, anstataŭ esti nuligita pro subpremo de la malamikoj, fariĝis pli kaj pli vigla.

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio