Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Junio
2010-06-01

    01-05: Postkongreso en Rusio (post REK-26) en Moskvo. Vi ĝuos antikvan kaj modernan Rusion, vizitos muzeojn, teatrojn, belegajn apudmoskvajn bienojn, renkontiĝos kun rusiaj esperantistoj. Rusio de interne vere estas alloga! adr.: Svetlana Smetanina, ul. Budajskaja 13-35, RU-129128 Moskva, Rusio. retpoŝto: svsmetanina@yandex.ru.

 

    04-06: 20-a Esperantista Krea Renkontiĝo "ABRITUS" en Razgrad, Bulgario. Anoncotaj rezultoj de Esperanta literatura konkurso kaj humuraĵoj. Ekskursoj, festado, dancoj kaj kantoj. Verkojn oni sendu al adr. "D-ro Iv. Kirchev", ul. Sveti Kliment 36, ap 1, BG-7200 Razgrad, Bulgario. poŝtel.: 359896 384 789. retpoŝto: esperanto_razgrad@mail.bg.

 

    04-07: 105-a Skota kaj Internacia Kongreso de Esperanto en Berwick-upon-Tweed, Skotlando/Anglio. Festu kun la skota movado la 105-an kongreson (jes, tio ne estas preseraro) en la bela apudmara urbeto Berwick-upon-Tweed sur la skota-angla landlimo. adr.: Ed Robertson, 52 Easter Drylaw View, Edinburgh, EH4 2QP, Skotlando. tel.: +44 (0)131 332 9803. TTT-paĝo: http://www.skotlando.org, retpoŝto: ed-robertson@teleosvet.co.uk.

 

    04-08: 24-a Kongreso de Italia Katolika Unuiĝo Esperantista en Borgo Tossignano, Italio. Giovanni Daminelli, TTT-paĝo: www.ueci.it/kongresoj/kng_2010/kng_2010.htm, retpoŝto: katolika.sento@ueci.it.

 

    05-19: Esperanto-Karavano per la Trans-Siberia Trajno tra Rusio, komuna vojaĝado en la ekzotika trajno-linio survoje al la 6-a Azia Esperanto-Kongreso en Mongolio. adr.: Tatjana Loskutova, ul. Gen. Hlebnikova 48-71, RU-153048 Ivanovo, Rusio. TTT-paĝoj: http://mongolio.info/?page_id=539, www.ipernity.com/blog/32119/198290, retpoŝto: lota49@mail.ru. Vidu ilustran filmeton: www.youtube.com/watch?v=j4WivLm4S1U.

 

    15-23: 32-a Ĉebalta Esperantista Printempo en Mielno apud Koszalin, Pollando. Riĉa kaj varia E-programo. adr.: Czesław Baranowski, Esperanto, PL-75-017 Koszalin, Pollando. tel.: +48 (0) 503-417-825. TTT-paĝo: www.esperanto.koszalin.pl, retpoŝto: barslavo@wp.pl.

 

    19-21: Verda Domo de Arizona. Internacia Montara Tendumo proksime al la Granda Kanjono. Dume okazos Indiĝena Indiana festivalo.

 

    19-23: La 6-a Azia Esperanto-Kongreso en Ulanbatoro, Mongolio. Komisiono de UEA pri Azia Movado, Lee Jung-kee, TTT-paĝo: http://mongolio.info, retpoŝto: esperanto@saluton.net.

 

    20: Tradicia renkontiĝo de ĉeĥaj, polaj kaj slovakaj esperantistoj sur la pinto de la monto Ĉantorio. retpoŝto: suchanekj@seznam.cz.

 

    24-27: Internaciaj lingvaj kaj turismaj tagoj en Studeny, Ĉeĥio. Lingva trejnado, prelegoj, ekskursoj busaj kaj piedaj, amuzaj vesperoj. E-Asocio-Saksa Svisujo, retpoŝto: nokosaksio@gmail.com.

 

    25-27: Jubilea Kunveno de politikaj diskutoj kaj EDE en Alsoors, Hungario. 10-jariĝas la politikaj diskutoj pri lingvaj rajtoj, kiuj preparis la terenon por EDE. Samtempe okazos la 3-a internacia federacia konferenco de politikaj asocioj kaj partioj, Eŭropo-Demokratio-Esperanto. Eugen Macko, TTT-paĝo: www.e-d-e.org/Politikadiskuto-cxe-Balatono-en, retpoŝto: eumacko@aol.com.

 

    26 jun - 04 jul: 46-a Baltiaj Esperanto-Tagoj, BET-46. Tradicia ĉiujara somera internacia aranĝo de baltiaj esperantistoj, okazanta ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio. adr.: Litova E-Asocio, p.k. 167, LT-44287 Kaunas, Litovio. tel.: +370-37-228616. TTT-paĝo: www.esperanto.lt/board/zboard.php?id=BET46, retpoŝto: litova.ea@mail.lt.

 

    27 jun - 02 jul: Esperanto-kurso en ĉiuj niveloj en Heinavesi, Finnlando. La 11-an fojon en Popola Instituto de Valamo, Heinavesi. Ĉiuj kursoniveloj, kursanoj el la tuta mondo. Eblas ankaŭ vizito en la areo. Instruistoj Atilio Orellana Rojas, Patrik Austin kaj Tiina Oittinen. adr.: Tiina Oittinen, sekretario de EAF, Esperanto-Asocio de Finnlando, Siltasaarenkatu 15 C 65, FI-00530 Helsinki, Finnlando. TTT-paĝo: www.esperanto.fi, retpoŝto: eafsekretario@esperanto.fi.

 

    27 jun-03 jul: 63-a Kongreso de IKUE en Parizo, Francio. Antaŭ 100 jaroj por la unua fojo niaj pioniroj kongresis en Parizo por la starigo de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista. Tial ĉijare oni revenas al Parizo ne nur por omaĝi al niaj karaj pioniroj kaj inde soleni gravan datrevenon, trarigardi tiun jarcenton da esperantista katolikeco, por poste restarti per nova elano. adr.: Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, c/o Marija Belošević, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. TTT-paĝo: www.ikue.org/kong2010/index.htm, retpoŝto: parizo2010@gmail.com.

 

    27 jun-05 jul: Internacia E-Laborbrigado dum la Roskilde-rokfestivalo en Roskilde apud Kopenhago, Danio. Dank' al 3-taga laboro la restado estos senpaga. DEJO, TTT-paĝo: http://roskilde.festoklubo.dk, retpoŝto: blindulo@gmail.com.

 

(el Esperanto)

Redaktoro: Liu Zijia

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio