Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Feliĉa kaj bela virino (II)
2010-05-25

de WANG ZHE

 


Mary Ma ( maldekstre) kun sia monhelpata virino Zhao Xia 

 


Mary Ma kun Zhang Wenwen, filino adoptita en iu helpa aktivado en 2007 

 

    Figuro-ambasadoro de la "Plano de Feliĉo"

 

    En la Novjaro de 2009 Mary Ma ricevis leteron de iu malriĉa patrino, en kiu ŝi skribis: "Vi per via amikeco kaj varmaj manoj alportis al mi kuraĝon..."

 

    Zhao Xia estas malriĉa patrino de Mapo-subgubernio de Gansu, okcidenta Ĉinio. En 2007 Mary Ma kiel laboranto de la "Plano de Feliĉo" vizitis ŝin. Sur muroj de ŝia kabano, anstataŭ dekoraciaĵoj pendis nur paketoj kaj paketoj da drogherboj por ŝia denaske hidrocefalo-suferanta filo. Kvankam kuracisto jam diris, ke la bebo estas nekuracebla, tamen Zhao neniam forlasis kuracadon al li dum la 12 jaroj. Ŝia edzo laboris en alia loko. Por ŝpari monon li malofte revenis hejmen. Kaj Zhao devas mem porti la tutan laboron surkampan kaj hejman. Zhao Xia estis diplomito de mezlernejo, kaj ŝia edukiteco estas plej alta en la vilaĝo. Ŝi tie lernigas al infanoj la anglan lingvon, kaj al la samvilaĝanoj kokbredadon. Ĉio ĉi tio profunde kortuŝis Mary Ma. Ŝi diris: "Estas lerninde por mi, ke ŝi tiel optimisme vivis en tia malfacila kondiĉo. Dum kunesto kun tiuj malriĉaj patrinoj, mi vidis ilian amon al la vivo kaj konceptis ilian simplecon, bonkorecon kaj honestecon, mi hontas je miaj iamaj vantemo kaj plendemo, kaj mi konsciis, ke iasence por homoj bonkoreco kaj persisteco estas pli gravaj ol famiĝo kaj riĉeco. "

 

    La "Plano de Feliĉo" estas programo iniciatita en 1995. Ĝi subvencias malriĉajn patrinojn per malgranda monsumo por helpi ilin liberiĝi de malliĉeco per laboro. Nun en 29 provincoj, municipoj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio stariĝis 389 servopunktoj kaj la plano subvenciis per totale 300 milionoj da juanoj 154 mil malriĉajn patrinojn profitigante entute 7 miliardojn da personoj.

 


Mary Ma inter leŭkemio-suferantaj infanoj en iu pekina hospitalo 

 
    La "Plano de Feliĉo" helpas la malriĉajn patrinojn ĉefe per livero de mono por entreprenado, esperante ke ili liberiĝos de malriĉeco per siaj propraj fortoj. Tiusence tia helpo estas pli signifa," diris Mary Ma.

 

    Mary Ma zorgas pri malriĉaj patrinoj kaj por ili laŭeble kolektas monoferon. Samtempe ŝi estas antaŭiranto en desegnado kaj farado de laŭmodaj vestoj en Ĉinio, servante al riĉaj homoj.

 

 

 Mary Ma en aktivado de helpo al malriĉaj patrinoj

 

    Al la demando "ĉu vi sentas embarason frontante al tiuj tute malsamaj homgrupoj" Mary Ma diris: "Desegno de vestoj estas mia kariero, kiu enkorpigas mian socian valoron, kaj helpo al malriĉaj patrinoj estas mia deziro, mi esperas, ke estontece mi min dediĉos al filantropio. En 2005 mi fariĝis patrino, kaj eble pro tio mi povas bone kompreni la malfacilon de malriĉaj patrinoj. Mi iris al gvidantoj de la 'Plano de Feliĉo', esperante fari ion por la plano. Post tio mi fariĝis laboranto de la plano."

 

    Kaj la alia kialo, ke ŝi volas labori por la plano, estas rilata al ŝia travivaĵo. Antaŭ sia 16-jariĝo Mary Ma vivis malriĉan vivon en komparo. Somere la patrino kaj rikoltis tritikojn kaj prizorgis ŝin kaj ŝiajn fratojn. Ŝia patro estis instruisto. Ĉiujare kiam venis la nova semestro, li ĉagreniĝis, ĉar li devis pruti monon por pagi lernokotizon de siaj kvar infanoj. Ĝuste pro tia vivo Mary Ma bone komprenas la ĉagrenon de malriĉaj familioj.

 

    Por helpi pli da malriĉaj patrinoj Mary Ma kiel figuro-ambasadoro de la plano kiel eble plej energie laboras por disvastigado de la plano. Por filantropiaj aktivadoj ŝi ofte forgesis ripozon kaj eĉ malsaniĝis pro laciĝo. En 2007 kun la deziro, ke pli da personoj konu la “Planon de Feliĉo” kaj monhelpu la malriĉajn patrinojn, ŝi organizis filantropiajn bankedojn kaj aŭkciojn de fotoj, kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj, kaj per tio ŝi kolektis monon de 2 milionoj da juanoj.

 

    Ge Zhenjiang, direktoro de oficejo de la "Feliĉa Plano" diris: "En Ĉinio kiam oni parolis pri Mary Ma, ili tuj ekpensis tiun manekeno-stelon, sed post nia kuna vizito al malriĉaj familioj en Gansu-provinco, precipe kiam mi vidis ŝian lertan rikoltadon de tritiko, mi sentis, ke ŝi estas ne nur manekeno-stelo, sed ankaŭ virino bonkora, sincera kaj dankema."

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio