Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Yamada Tomiyo forte inklinas al la Monda Ekspozicio
2010-05-21


Yamada Tomiyo kaj Japana eksĉefministro Yasuo Fukuda kun la de
tiu skribitaj vortoj “Subteno al ŜME”.
 

 


Vic-urbestro de Ŝanhajo donacis al Yamada Tomiyo la Unuan ŜME-bileton de la japana merkato.

 

    Yamada Tomiyo, emerita japana oficisto, kreis en 2005 rekordon de vizitado al la Monda Ekspozicio en Aichi. Ŝi entutevizitis la ekspozicion 243 fojojn. Kaj pro tio oni ŝerce nomis ŝin supera maniulo de la Monda Ekspozicio. En 2010 ŝi antaŭtempe luis loĝejon proksiman al la ĝardeno de ŜME. Pro kio tiu 61-jarulino tiel forte inklinas al la Monda Ekspozicio?

 

    Origine, ŝi intimiĝis kun la Monda Ekspozicio en Aichi por ekzerci sian malsanan korpon. Loĝante nemalproksime de la ĝardeno de la Monda Ekspozicio en Aichi, ŝia edzo aĉetis bileton por la ĝardeno kaj proponis al ŝi ĝin viziti kaj fari sporton pli multe. En la tago de la inaŭguro de la ekspozicio, ŝi iradis kvankam penege, tamen ŝi sukcesis. De tiam, ĉiutage ŝi vizitis malsamajn pavilonojn en la ĝardeno. Dank’ al tio, ŝi ne nur resaniĝis iom post iom je la korpo, sed ankaŭ konis belecon de la ekspozicio.

 

    Ŝi diris, ke la Monda Ekspozicio estas granda klasĉambro kvankam sen lernolibroj, tamen kun multaj scioj nefinlerneblaj; ĝi, kiel koncentrita mondo, permesas fari vizitadon tra la mondo sen longe vojaĝi, difinas la vivan historion, por ke homoj ĝin spektadu, kaj funkcias kiel ponto al la resuma civilizacio de la mondo.

 

    Kiel unu el la 22.5 milionoj da vizitantoj/fojoj de la Monda Ekspozicio en Aichi, Yamada Tomiyo per sia propra maniero esplori kaj ĝuis la belecon de la Monda Ekspozicio. Ŝi diris, ke en la ĝardeno de la Monda Ekspozicio ŝi povis koni la paŝojn de la mondo en disvolvado kaj vidi lineo-desegnon de la homaro en progresado. Ŝia sento ja estas unu el la motivoj por regula okazigo de la ekspozicio ekde la meza epoko de la 19-a jarcento. Estas malfacile kalkuli precizan nombron de la vizitantoj al la pli ol 40 mondaj ekspozicioj en la pasinteco, sed evidente, ĉiu Monda Ekspozicio, kiel poŝtostacio de la monda civilizacia procezo, funkciis por partoprenantoj kiel internacia karnavalo de la homa civilizacio.

 

    En Ŝanhajo okazas la sekvanta brila karnavalo, kiun ĝuas multaj homoj, inkl. de Yamada Tomiyo. En la pasintaj kelkaj jaroj ŝi pli-ol-10-foje ir-reiris inter Japanio kaj Ŝanhajo, atente kolektis informojn pri ŜME, kaj eĉ iuj lokaj vehikloj petis de ŝi koncernajn materialojn. Ŝi lernas la ĉinan lingvon kun espero pli profunde kunfandiĝi kun ŜME. Ŝi diris: “Mi amas Ŝanhajon.”

 

    Indas penado de Yamada Tomiyo. Kompare kun la Monda Ekspozicio en Aichi okazinta antaŭ 5 jaroj, ŜME havas novajn kaj gigantajn ŝanĝiĝojn. La lasta, en kiu partoprenis pli da landoj kaj organizoj, distingiĝas per pliforta mondeco, ĉeftemo pliintima al la epoko, pligranda ekspona zono, pliriĉaj eksponaĵoj, plirigora kaj plidetala postulado pri mediprotektado. En ĝi plenplene manifestiĝas komprenado kaj fantazio de la homaro pri la vivo. Krome, tio estas la unua gastigo de la ekspozicio en evoluanta lando. ŜME funkcias kiel fenestro por montri vivipovan disvolviĝon de ekonomio, scienco kaj teknologio de Ĉinio, ŝanco kaj ejo por interŝanĝo de diversaj landoj pri disvolva ideologio kaj avangardaj spertoj cele akceli kunan progresadon.

 

    ŜME ja solene inaŭguriĝis en la unua de majo. Yamada Tomiyo diris, ke ankaŭ ŝiaj gefiloj venis al Ŝanhajo por viziti ŜME. Ŝi diris, ke por la gepatroj, estas pli valora lasi al la gefiloj la belan memoron pri la Monda Ekspozicio ol monon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio