Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Okazos la 2-a Ĉina Ningxia-a Internacia Foiro de Kulturo, Arto kaj Turismo
2010-05-18


Gazetara konferenco de la foiro 

 


Respondas demandon Wang Zhengwei, prezidanto de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono.

 

    La 17-an de majo la registaro de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono de Ĉinio okazigis en Pekino gazetaran konferencon pri la 2-a Ĉina Ningxia-a Internacia Foiro de Kulturo, Arto kaj Turismo. La foiro kune organizita de la Ĉina Kultura Ministerio, la Ĉina Turisma Administracio kaj la registaro de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono okazos en Yinchuan, ĉefurbo de Ningxia de la 18-a ĝis la 24-a de julio 2010. Nun ĝia prepara laboro iras glate.

 

    La foiro enhavos inaŭguran kaj ferman ceremoniojn, grandan prezentadon "Gaja vojaĝo en Ĉinio", la 8-an konkurson de popolkantoj de okcidenta Ĉinio kaj aliajn 6 grandajn aktivadojn.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio