Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri tibetanoj en Gannan (III)
2010-05-14

de LI KAINAN

 

    De filo de paŝtisto al urbestro

 

    Hezuo signifas "lokon kie antilopoj aktivadas" en la tibeta lingvo. La 1-an de januaro 1998 ĝi fariĝis urbo.

 

Yang Xiong 

 

    Iu tagmeze je la fino de marto la sunlumo brilis sur la stepo. Trapasinte larĝajn kaj ebenajn stratojn, mi venis al la oficejo de Yang Xiong, urbestro de Hezuo. Okupita Yang ĵus revenis de konferenco pri ekonomio.

 

    Yang ja ne volis multe paroli pri sia historio. Li diris: "Mi, filo de tibeta kamparano, fariĝis ŝtatoficisto. Kaj ĉiu paŝo de mia kresko ne disigeblas kun edukado de la kompartio kaj prizorgo kaj subteno de la popolamasoj."

 

    La hejmloko de Yang situis en la vilaĝo de gubernio Jone, Gannan. Kiam Yang estis malgranda, lia familio estis malriĉa, kaj manĝproblemo ĝenis la tutan familion. Li finis studon de elementa lernejo vilaĝa, tamen antaǔ liberiĝo de Ĉinio en 1949 la fora vilaĝo ne havis elementan lernejon. Yang diris: "Estas la kompartia registaro kiu donis scion kaj modernan edukon al nia vilaĝo."

 

    Yang Xiong vizitis mezlernejon en urbeto kaj lernis brutobredadon en Hezuo. La lernejo nuligis lian kotizon, kaj monate stipendiis lin. En la jaro 1983 li fariĝis ŝtatoficisto en brutobred-stacio en Jone.

 

    Ĉe malsamaj postenoj Yang iom post iom maturiĝis. Li sinsekve servis kiel kompartia vicsekretario de gubernioj Jone kaj Zhugqu, kaj solvis multajn tiklajn problemojn. Kaj li ankaǔ laboris en la kompartia lernejo en Gannan kaj la organiza departemento de la kompartio de subprovinco. En la fino de decembro 2008 li enoficiĝis kiel urbestro de Hezuo.

 

Kukumo-kolektado 

 

    Li bone sciis pri disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de la urbo, kvankam li prenis la oficon antaǔ ne longe, opiniante, ke en la pasintaj dek jaroj la urbo kaptis bonan ŝancon plenumi disvolv-strategion de la okcidenta Ĉinio kaj subteni naciminoritatajn regionojn, kaj multe ŝanĝis.

 

    Yang montris al mi la ŝanĝiĝojn en la pasintaj dek jaroj: agrikulturo kaj paŝtado kreskis ĉiujare je 6.21% kaj en la fino de 2008 kreskis je 48.53 milionoj da juanoj kompare kun tiu en 1998. En dek jaroj estis asignitaj 3.73 milionoj da juanoj por forigi malriĉecon, kaj estis plenumitaj projektoj kiaj trinkakvo por homoj kaj dombestoj, plibonigo de vilaĝa elektro-reto.

 

    Yang fidoplene diris: "En la venontaj kelkaj jaroj Hezuo multe ŝanĝiĝos, kaj aperos ekologi-turisma kaj komerca urbo sur la altebenaĵo."

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 
(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio