Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri tibetanoj en Gannan (II)
2010-05-11

de LI KAINAN

 

 

Metilaborejo de antaǔtukoj 

 

    De senlaborulo al mastro

 

    En junio 1965 s-ino Gazangji naskiĝis en malriĉa paŝtista familio sur stepo en distrikto Qingshui, gubernio Xiahe, Gannan-a tibeta aǔtonoma subprovinco. Pro malriĉeco, fininte studadon en mezlernejo, por helpi siajn gepatrojn Gazangji rezignis sian revon studi en universitato, kaj eklaboris en lan-leda fabriko en Gannan.

 

    En 1994 la fabriko bankrotis, kaj Gazangji fariĝis senlabora. Por sia vivtenado post longa cerbumado ŝi funkciigis servejon fabriki kaj ripari ledvestojn. Krome ŝi turnis sin al nova investo.

 

    La lokaj produktoj havas vastan merkaton. Post analizo kaj pruvo ŝi kolektis kapitalon, aĉetis maŝinojn, kaj selektis situon por fabriko. En junio 1998 estis starigita ŝia kompanio "Pengcao-a Limigita Kompanio de Lokaj Produktoj en Gannan".

 

    Ŝi estis bone pagita. Dek jarojn poste ŝia kompanio fariĝis potenca neŝtatentrepreno en Gannan, kaj estis honorita de loka registaro kiel modelo de spirita civilizacio.

 

    La produktoj en ŝia kompanio, kiel tibetaj incenso, vestoj kaj kovriloj, iris en enlandan merkaton. Senfuma incenso esplorita de ŝi plenigis la blankon en la specoj de la tibeta incenso de Gannan, kaj estis necesa en religiaj aferoj.

 

    Tibetstilaj vestoj, ŝuoj kaj ĉapoj estas konsistiga parto de la tibeta kulturo. Gazangji diris al mi: "Ni desegne plibonigis kaj renovigis tibetstilajn vestojn kaj ornamaĵojn, kaj kreis neoficialajn tibetajn robojn."

 

    Artefaritaj tibetaj tapiŝoj estas unu el ŝiaj gravaj produktoj. Gazangji diris: "La tapiŝoj kontinuas en tradiciaj desegno kaj plektado kaj ankaǔ renoviĝis, tial ili aspektas primitive kaj nature."

 

    Kiel virina entreprenisto, Gazangji estis elektita kiel TPK-reprezento el Gannan, TPK-reprezentanto el Hezuo. Ŝi elmetis 6 proponojn por disvolvi la ekonomion en Gannan.

 

    Ĉijare ŝia plej granda plano estas funkciigi produktoĉenon. Baldaǔ moderna laborejo aperos en la urbo Hezuo.

 

    En ŝia perspektivo ŝiaj produktoj estos popularaj ne nur enlande, sed ankaŭ eksterlande. Gazangji diris: "Miaj produktoj devas elstarigi nacian trajton kaj modernecon."

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio