Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Feliĉa kaj bela virino (I)
2010-05-10

de WANG ZHE

 

 
Mary Ma akceptas intervujon.

 


Mary Ma sur la Granda Muro

 

Mary Ma vizitas malriĉan familion en Gansu, okcidenta Ĉinio.

 

    35-jara Mary Ma havas altecon de 1.78m. En sia 16-jara aĝo ŝi elektiĝis kiel remkonkursistino kaj komencis sian sportistinan karieron. Kiam ŝi estis 20-jara, ŝi per sia beleco kaj eleganteco fariĝis profesia manekeno de la Ŝanhaja Vesta Kompanio. En 1995 ŝi gajnis la unuan lokon en la Unua Internacia Konkurso de Manekenoj en Ŝanhajo, kaj en 1998 kaj 1999 ŝi dufoje gajnis premion en la Ĉina Moda Konkurso kaj estis honorita kiel unu el la 10 Famaj Modelinoj de Ĉinio. En sia 25-jariĝo, malsuprenirinte de T-forma scenejo ŝi eklernis desegnon de vestoj. Post du jaroj ŝi fondis Vestan Centron nomatan “Maryma Haute Couture” kaj iniciatis markon Maryma, en kiu ŝi kunfandis sian profundan komprenon pri ĉina kulturo kaj vivo kaj emfazis delikatecon pri tajlado kaj kudrado, kaj pro tio vestoj faritaj de ŝia kompanio estas ŝatataj de klientoj ĉinaj kaj eskterlandaj, eĉ brita piedpilka stelo David Robert Joseph Beckham, filma stelo el Hollywood Chris Tucker kaj reĝaj familioj de mez-orientaj landoj estas ŝiaj klientoj. Lastajn jarojn ŝi sin dediĉas al “Plano de Feliĉo” por helpi malriĉajn patrinojn kaj sin okupas en kultura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Afriko, kaj tia enhavoplena vivo igis ŝin pli bela kaj feliĉa.

 

 

 

    Kultura ambasadoro inter Ĉinio kaj Afriko

 

    Mary Ma 3-foje vizitis Afrikon. “Mi havas bonan impreson pri Afriko, kiu altiris min per sia vereco, kaj kun la sama vereco mi konceptis ĝojon donitan de ĝi.”

 


Mary Ma en Egiptio

 

    En 1998 Mary Ma unuafoje vizitis Afrikon, kie ŝi estis forte kor-skuita de Suna Urbo, kiu per sia beleco kaj pureco tute frakasis ŝian kutiman imagon pri ĝia malriĉeco kaj postiĝinteco. “La Suna Urbo, bela kaj pura, estas bona loko por loĝado”, tio vekis ŝian fortan deziron refoje viziti Afrikon. En 2002, ŝi duafoje surpaŝis sur la kontinenton. Ŝi venis al Egiptio kaj profunde altiriĝis de ĝia originaleco. “Ĝia muziko, danco kaj la amo de ĝia popolo al la vivo... En ĝia sino oni facile infektiĝis de ĝia temperamento kaj fandiĝis en ĝi. Ĉiam kaj ĉie ni povis senti ĝian fortan originalan kulturon kaj religion: en laboro, en parolado, dum vizito al konstruaĵoj, ĉie, kie ni estis…” diris Mary Ma. 

 


Mary Ma en urbeto Bluo-blanko, Tunizio

 

    En julio de 2008, invitite de la Turisma Buroo de Tunizio Mary Ma ekveturis al la lando kaj komencis sian 12-tagan vojaĝon tie.

 


Mary Ma en vesta prezento titolita per “Inspiro el Tunizio” 

 

    Ŝiaj amikoj ne komprenas ŝian viziton al la lando, ĉar en ilia impreso Tunizio estas ne tiel influa en fason-vesta desegnado kiel Francio, Italio k.s. “Tamen dum mia vojaĝo mi rikoltis multajn neatenditajn ĝojojn: arabaj konstruaĵoj, delikate manlaboritaj kostumoj, harmonia kunesto de homoj kaj la naturo, ĉio ĉi tio inspiris min en la desegnado kaj ebligis al mi plenumi miajn vojaĝnotojn kaj okazigi en norda Afriko prezenton de modaj vestoj.”

 


En kunveno por publikigi la libron Moda vojaĝo -- Tunizio: Kora Toriterio inter Verda Maro kaj Flava Sablo

 

    Tunizio: Kora Toriterio inter Verda Maro kaj Flava Sablo estas titolo de la vojaĝnotoj de Ma kaj eldoniĝis 2 monatojn post ŝia hejmreveno. Por gajni inspiron en kreado vestaj desegnistoj senescepte vojaĝas tra la mondo. Sed malmultaj el ili notis sian vojaĝon. La libro de Mary Ma ne nur registris ŝian spuron, sed ankaŭ havigis al legantoj ŝancon koni veran Afrikon.

 


Bela urbeto Bluo-blanko en Tunizio

 

    Pro malgranda afero en Tunizio Ma ekhavis deziron fariĝi kultura ambasadoro inter Ĉinio kaj Afriko. “En Tunizio sin trovas malmultaj ĉinoj. Kiam lokanoj renkontis nin, ili salutis nin ofte per la japana lingvo, kaj ekkoninte, ke ni venis el Ĉinio, ili tre ĝojis kaj infanoj petis, ke ni skribu sur iliaj vestoj per la ĉina lingvo “Pekino bonvenigas vin!”. Kiel rekompenco ili skribis en nia mano sian nomon aŭ ion alian per la araba lingvo. Ili kun forta scivolemo deziras koni Ĉinion. En tiu vojaĝo mi ekkonis la ĉarmecon de Tunizio, nur post kiam mi persone vivis en ĝia sino: ludi golfon en plaĝo, trajne veturi tra dezerto, ĝui plezuron en la ĉemara urbeto Bluo-blanko... Post tio venis al mi demandoj: Kiel mi konigos ĉinojn pri la vera Afriko, ĝiaj kulturo, arto, socio kaj historio, kaj kiel mi nuligos ilian miskomprenon, kiun ili havas post legado de unuflankaj raportoj de amaskonunikiloj? Kiel per mia klopodo kaj influo montros al Afriko ĉinajn historion, kulturon kaj modernecon? Pro tio mi deziras fariĝi kultura ambasadoro inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    Pri la estonta vojaĝoplano Mary Ma diris: “Nun Maroko estas la lando, al kiu mi plej deziras vojaĝi, kaj mi esperas, ke en estonteco mi ĉiujare vizitos unu afrikan landon.”

 

(el Pekina Semajno)

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Chen Ji

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio