Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Tri tibetanoj en Gannan (I)
2010-05-07

de LI KAINAN

 

 

     Angge, Gazangji kaj Yang Xiong estas tri ordinaraj tibetanoj loĝantaj sur stepo en la Gannan-a Tibeta Aǔtonoma Subprovinco, Gansu-provinco. Ili aǔ riĉiĝis per komercado, aǔ disvolvis kulturan aferon, aǔ fariĝis kadro naciminoritata.

 

    Establi hotelon

 

    Angge havas brunan vizaĝon kun larĝa frunto kaj brilaj, penetremaj okuloj.

 

    Li havas temperamenton naskiĝintan de paŝistoj: braveco, diligenteco kaj persistemo. La stepo dotis lin per revo sekvi riĉaĵojn.

 

    Lia vivo estas legenda. Kiam Angge estis juna, li sin direktis al Lhasa, kaj komencis sian vojaĝon por riĉiĝo. Ĉe la landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo li kaj lia pliaĝa frato riĉiĝis per pogranda vendo de tolo. Poste Angge revenis al sia hejmoloko, kaj establis sian entreprenon en urbo Hezuo, Gannan.

 

    Angge, ĝenerala direktoro de la plej luksa tri-stela hotelo Xiangbala sur la stepo Gannan kaj vicestro de la kompania grupo Xiangbala, parolis al mi pri sia travivaĵo.

 

    Angge naskiĝis en distrikto Kajiamen, urbo Hezuo. Tie oni agrokulturas kaj paŝtas, tamen ĝi ne havas fekundan kampon, nek vastan paŝtejon. La montaro estas profunda kaj neoportuna por trafiko. Angge de infanaĝo konis la primitivan vivmanieron "eklabori ĉe sunleviĝo kaj ekripozi ĉe sunsubiro" hereditan de siaj propatroj.

 

    Pro kreskado en aĝo kaj scio, Angge ekhavis decidon ŝanĝi sin mem. En la jaro 1986 li kaj lia pliaĝa frato venis al Lhasa por serĉi ŝancon entrepreni. Kelkajn jarojn poste dank' al kuraĝo kaj talento, li estis nomumita asistanto de ĝenerala direktoro kaj ĝenerala direktoro de Nacia Komerca Kompanio de Lhasa.

 

    Rememorante la malfacilajn kaj rikoltajn jarojn, lia vizaĝo eklumis. "Ni trajne transportigis tolon de Qingdao al Xining, Golmud, kaj poste aǔte veturigis ĝin al Lhasa, kaj fine al la landlimo inter Ĉinio kaj Nepalo. Pli ol 30 aǔtoj zigzagis en montaro en sudokcidenta Ĉinio." Angge diris al mi, "tiuj tagoj estis tre malfacile, tamen la profito ankaǔ estis dika."

 

    Komercado ĉe la landlimo akumulis al ili la unuan riĉon, kaj multe kreskis ilia volo entrepreni en sia hejmloko. Li konsciis, ke la entrepreno disvolviĝos, se ĝi havos bonan medion kaj merkaton, kaj norman administradon. En Gangnan kondiĉo favoras al entreprenado.

 

    En la jaro 1992 Angge revenis al Gannan. Post sufiĉa enketo kaj kompleta pruvo, kelkajn jarojn poste, Angge kaj lia frato investis 50 milionojn da juanoj, kaj fondis hotelon Xiangbala kun konstru-areo de 12 mil kvadrataj metroj.

 

    Kiel la unua tristela hotelo en Gannan, Xiangbala jam fariĝis modelon por puŝi modernan entreprenon en Gannan.

 

    Li dungis 159 senlaborulojn kaj 18 junulojn el malriĉaj paŝtistaj familioj, kaj mondonacis 380 mil juanojn al la lokaj edukadaj kaj bonstatigaj establoj.

 

    Nun Xiangbala fariĝis unuaklasa entrepreno por disvastigi kulturon tibetan kaj disvolvi turismon en Gannan. "Mia celo estas fari la hotelon unuaklasa neŝtata en la regiono naciminoritata, kaj disvastigi la markon Xiangbala al la tuta lando, eĉ al la tuta mondo. Forigi malriĉecon en turisma disvolvo," diris Angge kun plena konfido.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Liu Zijia)

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio