Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia feliĉa vivo en maljuneco (III)
2010-03-29

de HOU ZHIPING

 

 

 Favorkarto por maljunuloj   Renkontiĝo de kolegoj 
    En ordinaraj tagoj mi ofte promenas en pekinaj parkoj, kiaj la Somera Palaco, Xiangshan-monto, Ĉiela Altaro, Beihai-parko, la ĝardeno Yuanmingyuan, Jingshan-parko, Pekina Botanika Ĝardeno kaj Pekina Zoologia Ĝardeno. Mi ankaŭ vizitis pekinajn muzeojn, ekspoziciejojn kaj kinejojn. En la pasinta jaro la pekina registaro lanĉis politikojn favorajn al pli-ol-65-jaraj maljunuloj. Laŭ la politikoj la maljunuloj povas senpage viziti 152 parkojn kaj vidindejojn, 45 muzeojn, kaj senpage veturi per aŭtobusoj de 969 linioj. Ankaŭ la ŝtataj vidindejoj en diversaj lokoj de Ĉinio senpage malfermiĝas al pli-ol-70-jaraj maljunuloj. Tio enkorpigas prizorgon de la ŝtato al maljunuloj kaj varmigas nian koron.

 

 Renkontiĝo de kunlernantoj
    En la sezonoj, kiam floras persikarboj, tulipoj, peonioj kaj krizantemoj, mi kaj mia edzino invitas emeritajn amikojn al parkoj por spekti florojn. Ĝenerale ni restas tie la tutan tagon. Ni piknikas, babilas pri ŝtataj aferoj kaj familiaj bagateloj kaj intersanĝas diversajn informojn.

 

 
 En domo por maljunuloj
    Menciinde estas, ke la Ĉina Internacia Eldona Grupo, en kiu ni laboris, konstruis domon por maljunuloj, kie ni povas legi librojn kaj gazetojn, fari korpoekzercadon, ludi bilardon, maĝangon, ĉinan ŝakon ktp.

 

    Jen mia feliĉa vivo en maljuneco.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio