Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia feliĉa vivo en maljuneco (II)
2010-03-04

de HOU ZHIPING

 

    Ĝui vivon

 

    Post emeritiĝo mi havas tempon por plene ĝui vivon.

 

    En 1980-aj jaroj mi tre enviis fremdlandanojn vojaĝantajn al Ĉinio kaj pensis, kia plezuro estos por mi se mi havus ŝancon vojaĝi eksterlanden.

 

 Miaj kunlernantoj kunfondintaj neŝtatan universitaton
    Post kiam Ĉinio praktikis la politikon pri reformado kaj pordomalfermo, ĉina ekonomio rapide disvolviĝis. Mia enspezo, same kiel tiu de multaj homoj, senĉese multiĝis. Maje de 1985 mi kaj miaj kunlernantoj en la universitato laborantaj en Pekino kune fondis neŝtatan korespondan universitaton pri medicino. Ĝi akceptis kiel siajn lernantojn ĉefe kuracistojn de hospitaloj kaj kuracejoj en gubernioj kaj kamparo. Plej parto de ili havis pli ol 35 jarojn. Pro la Granda Kultura Revolucio de Ĉinio (1966-1976) ili perdis ŝancon viziti altlernejon. Diplomiĝinte el supera mezlernejo ili eklaboris en hospitalo post mallonga trejnado. Ili havis multe da praktika sperto, tamen mankis al ili teoria scio pri medicino. Ni invitis specialistojn kaj erudiciulojn en pekinaj grandaj hospitaloj kompili lernolibron por la studentoj kaj sendis eminentulojn el ili fari senpagan praktikon en hospitalo. La nombro de studentoj superis 100 mil. Per tio ni kaj faris kontribuon por la socio kaj gajnis rekompencon, kiu liveris kondiĉon por mia vojaĝo post emeritiĝo.

 

 

 Ĉe la rivero Neva en Rusio
    En la lastaj jaroj mi vojaĝis kune kun miaj kolegoj, kunlernantoj kaj samlokanoj al Rusio kaj aliaj 10 eŭropaj landoj, al Filipinoj kaj ĉinaj Taiwan, Hongkong, Xinjiang, Hainan, Yunnan kaj aliaj 15 provincoj. Ni povis renkonti ĉinojn ĉu ĉe Ejfelturo en Parizo, ĉu ĉe la rivero Rhine en Germanio; ĉu en Romo de Italio, ĉu en Viena Ŝtata Operejo; ĉu sur la rivero Neva, ĉu ĉe Alpoj kaj aliaj lokoj. Dum vojaĝado ni ĉiuj aĉetis multajn memoraĵojn por donaci al parencoj kaj amikoj. 

 

 
 Mi kaj mia edzino en Taibei, Taiwan de Ĉinio
    En Ĉinio mi vizitis multajn naturajn pejzaĝojn kaj historiajn vidindaĵojn, kiaj pitoreskejoj Zhangjiajie, Jiuzhaigou kaj Shangri-La, Lijiang-rivero, Kavernaro Mogao en Dunhuang. Dum la turismo mi estis ravita ne nur de la naturaj belaĵoj de la patrolando, sed ankaŭ de ĝia kvinmil-jara civilizacio elmontrata en tiuj historiaj restaĵoj.

 

 Fotado donas al mi ĝojon.
    Pasintece mi volis, tamen ne povis lerni fotadon pro manko de mono por aĉeti fotilon. Post emeritiĝo mi aĉetis tri fotilojn, necesajn akcesoraĵojn de cifereca fotilo kaj moveblajn malmolajn diskojn. Popularigo de cifereca fotilo ne nur liveris al ni oportunecon en foto-lernado, sed ankaŭ ŝparis multe da mono por riveli filmon. Ĝuste pro tio fotado fariĝis parto de mia vivo post emeritiĝo. Prilaboro de fotoj per komputilo donis al mi misteran ĝuon. En la lastaj kelkaj jaroj mi starigis fotaron en la retejo www.163.com/ kaj surretigis pli ol 13 mil fotojn. En 2008 mi publikigis 170 seriojn da fotoj en la retejo http://www.china.com.cn, kies klakantoj atingis 230 mil homfojojn. Tio signifas, ke mi okazigis retan fotoekspozicion kun almenaŭ kelkdek mil vizitantoj kaj tio havigis al mi plezuron pro sukceso. Mi ja sentas, ke mia vivo post emeritiĝo estas enhavoriĉa kaj feliĉa.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio