Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Mia feliĉa vivo en maljuneco (I)
2010-03-01

 

de HOU ZHIPING*

 

   

 
La aŭtoro  

    La tempo pasis rapide. Mi emeritiĝis de 11 jaroj kaj estas nun pli-ol-70-jara maljunulo. En la pasintaj pli ol 10 jaroj diversaj konstruadoj de mia lando antaŭenmarŝis per gigantaj paŝoj kaj vivnivelo de la popolo staris sur la nova ŝtupo. Ankaŭ mia vivo estas enhavoriĉa kaj gustoplena, kio estis neimagebla por mi en la pasinteco.

 

    Fari aferojn nefaritajn dum oficperiodo

 

    En kelkdekoj da jaroj, laborante en la redakcio de El Popola Ĉinio mi ne povis koncentri mian energion sur laboroj, pri kiuj mi interesiĝas, pro kio mi tre bedaŭris. Mi povis nur esperi, ke mi plenumos tion post mia emeritiĝo. Kio estas mia neplenumita afero?

 

   

 
Parto de libroj kompilitaj de la aŭtoro 

    Komence de la 1980-aj jaroj mi ekokupiĝis pri studo de historio de la ĉina Esperanto-movado kaj ofte vizitis bibliotekojn en Pekino por konsulti ĵurnalojn kaj gazetojn eldonitajn antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko kaj kolekti materialojn pri ĉinaj fame konataj personoj rilataj al Esperanto, kiaj Lusin, Guo Moruo, Bakin, Mao Dun, Chu Tunan kaj Hu Qiaomu. Mi ordigis Esperantajn artikolojn, tradukaĵojn kaj fotojn de Hujucz, fondinto de la ĉina Esperanto-movado, kaj famaj ĉinaj esperantistoj Chen Yuan, Tikos kaj Venlo Fon kaj esploris iliajn Esperantajn aktivadojn. Tio multe helpis min en esploro pri enkonduko de Esperanto en Ĉinion, trajtoj de la ĉina Esperanto-movado kaj rilatoj inter ĉina Esperanto-movado kaj la internacia. En pli ol 10 jaroj plejparto de miaj libertempoj estis pasigita en bibliotekoj. Portante du manto-ojn kaj unu paketon da peklaĵoj kiel tagmanĝaĵon mi ofte restis en biblioteko tuttage. Pro mia diligenteco mi kolektis multe da gravaj materialoj. Sed bedaǔrinde pro manko de tempo kaj energio mi ne sukcesis kompili el la materialoj librojn. Post emeritiĝo mi kompilis kaj verkis la librojn “Hujucz kaj Esperanto”, “Eminentuloj en la Ĉina Esperanto-Movado” kaj “Ĉinaj kaj Eksterlandaj Famuloj Parolis pri Esperanto”. Krome mi ĉefredaktis “100 Jarojn de Esperanto en Ĉinio”, “Koncizan Historion de Ĉina Esperanto-Movado”, kiuj ricevis pozitivan taskon de ĉinaj kaj alilandaj esperantistoj.

 

   

 
Parto de gazetoj, en kiuj aperis artikoloj de la aŭtoro 

    Post emeritiĝo mi publikigis multajn artikolojn pri historio de ĉina Esperanto-movado kaj pri esperantistoj en tutlandaj revuoj kaj organo de la Ĉina Esperanto-Ligo. En la lastaj kelkaj jaroj mi ankaŭ partoprenis en akademia forumo ĉiujare okazigita de la Pekina Soci-scienca Federacio, kaj miaj verkoj, kiaj “Mao Zedong kaj Lia Subskribo por Esperanto en Yan’an”, “Ĉina Komunista Partio kaj Ĉina Esperanto-Movado”, “El Popola Ĉinio kaj Reformado kaj Pordomalfermo”, aperis en la verkaro de la forumo. Per tio mi faris iom da kontribuo por disvastigi Esperanton en Ĉinio.

 

    Krome mi surdiskigis milon da fotoj pri ĉina Esperanto-movado por eldoni albumon “Esperanta Movado en Ĉinio” en estonteco. Pro tio mi lernis skanadon, diskoenskribadon kaj aliajn teknologiojn pri uzo de komputilo, tio ĉi ne nur utilas al ekspluato de mia intelekto, sed ankaŭ donis al mi ĝojon.

 

(Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin)

 

    * La aŭtoro estis vicdirektoro de la redakcio de El Popola Ĉinio.

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio