Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Ŝanhajaj virinoj
2010-02-23

de WEN GUANGHE

 

    En Ĉinio oni ofte komparas ŝanhajajn virinojn kun belaj vidaĵoj aŭ libro enhavoriĉa kaj multkolora. Pri iliaj trajtoj mi faris resumon jene: koketeco, ŝajnigeco, inteligenteco kaj progresemo.

 

   Koketeco

 

    Koketeco aludas virinajn ĉarmigitajn voĉon kaj pozon, dolĉecon, tenerecon, belecon, temperamenton kaj intereson, kaj stilon de konversacio.

 

    Viroj estas ofte eksciitaj de koketeco de ŝanhajaj virinoj kaj senkonscie fariĝis iliaj “kaptitoj”.

 

    La koketeco de ŝanhajaj virinoj estas denaska kaj nelernebla por alilokaj virinoj. Per sia koketeco ŝanhajaj virinoj rikoltas multon.

 

   Ŝajnigeco

 

    Kompare kun koketeco “ŝajnigeco” havas pli multajn enhavojn. Ĉiu ŝanhaja virino havas sian propran manieron por sin ŝajnigi.

 

    Antaŭe “ŝajnigeco” estis por aludi infanojn neobeemajn, petemajn kaj ploremajn.

 

    Rilate al ŝanhajaj virinoj “ŝajnigeco” havas etendajn signifojn, kaj oni ofte priskribas per ĝi ĉarmecon de virinoj.

 

    Iu-tagmeze, iu ŝanhaja fraŭlino vizitis vermiĉelan restoracion. Sidante ĉe tablo, ŝi elprenis paperajn buŝtukojn kaj purigis la tablon per ili. Poste ŝi levis sian fingron kaj kokete diris: “Mastro, mi volas bovlon da maldikaj vermiĉeloj kun malmultaj bovaĵoj, varma buljono kaj multaj ŝenoprazoj, sed sen koriandro.” La mastro kun rideto kapjesis.

 

    Post prezento de la vermiĉeloj ŝi faris serĉadon en la bovlo per manĝbastonetoj kaj trovis koriandreton. Montrante ĝin, ŝi ĵetis amdeziran rigardon kun plendo al la mastro kaj diris: “Kie estas papriko?” La mastro tuj alprenis ambaŭmane bovleton da paprik-oleo. La fraŭlino prenis iom da oleo per kulereto, rigardis al ĝi longan momenton, kaj finfine decidis ne meti ĝin inter la vermiĉeloj. La mastro forprenis la oleon kaj sin direktis al aliaj klientoj, kaj la faŭlino komencis manĝi.

 

    Kiam la fraŭlino pretis foriri post manĝado, ŝi kokete diris: “Se vi enmetus iom pli da koriandroj, mi plu ne vizitos vian restoracion.” La mastro ne kuraĝas neglekti tian klienton kaj povis nur plialtigi la servan kvaliton, ĉar li sciis, nur se li bone servus al ŝanhajaj fraŭlinoj, li povos resti en Ŝanhajo.

 

   Inteligenteco

 

    La inteligenteco de ŝanhajaj virinoj enkorpiĝas ne nur en ekonomia problemo, sed ankaŭ en atento de politiko, interkomunikiĝo, laborado kaj familio.

 

    Ili kapablas simpligi kompleksaĵojn kaj estas ordema en farado. Kiam oni ne reagis al iu afero, ili jam havis bonan planon, kaj eĉ povas plenumi per gesto aŭ rigardo.

 

    Manĝante kun fremduloj, ŝanhajaj fraŭlinoj povas scii en malpli ol 10 minutoj, ke inter ili kiu estas mastro kaj kiuj estas dungitoj.

 

   Progresemo

 

    Ŝanhajaj fraŭlinoj estas progresemaj. Multaj el ili ne nur ricevis supran edukadon, sed ankaŭ estas kapablaj je kelkaj profesiaj lertecoj, ekz. fremdlingvoj, komputilo, aŭtoveturigo…

 

    Post diplomitiĝo el lernejoj ŝanhajaj knabinoj tuj ĵetis sian rigardon al grandaj kompanioj, precipe 500 monde potencaj entreprenoj. Kun ambicio kaj aroganteco ili neniam estas kontentaj je sia postiĝinteco.

 

    Ankaŭ laborantaj ŝanhajaj virinoj senĉese lernadas. Oni povas vidi vizaĝojn de ŝanhajaj knabinoj en vesperaj lernejoj, kompletigaj kursoj pri IELTS, TOEFL, MBA, ACCA, CEAC…

 

    Ŝanhajaj knabinoj ĉiam marŝas kun la epoko kaj senĉese progresas.

 

   Ŝanhajaj virinoj en oficdomoj

 

    En unuaklasaj oficdomoj de Ŝanhajo oni povas renkonti profesiajn ŝanhajajn knabinojn. Ili kun rideto kaj en profesiaj vestoj flue parolas en la angla lingvo kaj estas ĝentilaj en ĉiuj detaloj. Se iliaj okuloj kaj hararo ne estas nigraj, kaj la staturoj ne estas tiel malgrandaj, oni certe sentas sin en Nov-Jorko, Londono aŭ Parizo.

 

    Antaŭ dekkelkaj jaroj en Ŝanhajo troviĝis nur kelkaj unuaklasaj oficdomegoj. Sed rapide, ŝajne en unu nokto, amaso da grandaj korporacioj el diversaj lokoj de la mondo aperis en Ŝanhajo, kaj tie stariĝis multaj luksaj oficdomegoj. Dank’ al tio ŝanhajaj virinoj komencis eniri en la oficdomegojn kaj fariĝis profesiaj virinoj. Kun perfekta lerteco ili disponas pri ĉiutagaj aferoj, ellaboras projektojn kaj aranĝas kunvenojn.

 

    Laborante, ili en konvenaj kostumoj kaj kun malfortaj kosmetikaĵoj sur la vizaĝo aspektas delikataj sed ne trivialaj. Post praktikado en dekkelkaj jaroj ili jam fariĝis profesiulinoj kun perfekta lerteco.

 

 

 

 

 Nova profesiulino en Ŝanhajo    Faŭlinoj sur strato de Ŝanhajo    Ŝanhajaj virinoj    Fraŭlinoj en vintraj vestoj
             

 

 

 

 

 Ŝanhajaj virinoj en F1-konkursejo  

 Fraŭlino en kafejo

 

Gejunuloj en parko 

   Ŝanhajaj profesiulinoj

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio