Ĉefpaĝo | E-novaĵoj | Aktuala temo | Socia Vivo | Ekonomio | Naturo kaj Mediprotekto | Kulturo,Scienco kaj Sporto | Vojaĝo tra Ĉinio
Li ensuĉis Esperanton kun la patrina lakto
2010-02-05

Peter Weide denaske lernis Esperanton kaj daŭre batalas por krei pli da atento pri tiu lingvo,
kiu laŭ li estas la plej konvena kiel mondlingvo. (Foto de David Abildgaard)

 

    En Melby loĝas la iama instruisto Peter Weide. Li estas unu el la malmultaj mil homoj en la mondo, kiuj havas Esperanton kiel gepatran lingvon. Vivanta en Germanujo de sia frua infanaĝo, li de sia patro denaske lernis paroli flue Esperanton, kiu inter siaj adeptoj jam delonge estas elektita fariĝi mondlingvo, kiu helpus forigi lingvajn barojn kaj krei pli da komuneco en "la mondvasta vilaĝo".

 

    Tiu celo ankoraŭ longe ne estos atingita. Tutmonde estas nur kelkaj milionoj, kiuj regas la lingvon, kaj tio ĉagrenigas Peter Weide, kiu mem instruas ĝin. En 1998 li translokiĝis al Melby de Hamburgo, li instruis Esperanton dum 40 jaroj kaj en Danlando estas inter la spertuloj.

 

    --Kiam homoj diras, ke Esperanto ne estas mondvaste parolata, tiam tio estas eraro. Mi povas trovi Esperanto-parolantojn en la tuta mondo, konstatas Peter Weide, tamen cedante, ke oni devas serĉi ilin.

 

    Li mem parolas la lingvon flue kaj malfacile eltenas la ofte iom kaŝite aperantan ridindigon, kiam oni komencas paroli pri la neceso de mondlingvo, kia estas ekzemple Esperanto.

 

    -- Tion mi speciale rimarkas en Danlando. Ĉi tie ĉiuj opinias, ke se nur oni regas la anglan, oni nenie renkontos lingvajn problemojn. Granda miskompreno! Li asertas kun rideto kaj atentigas, ke multaj kaj germanoj kaj francoj kaj hispanoj kaj ĉinoj konsentas kun li. Li cedas, ke por Esperanto hodiaŭ ankoraŭ estas longa vojo al la dekomenca celo esti la mondlingvo.

 

    -- La hodiaŭa mondo bedaŭrinde ne vidas la bezonon je Esperanto, sed ni ĉi tie en Danlando damaĝas al ni mem koncentriĝante tiom pri la angla, li diras kaj montras esploron, kiu evidentigas, ke la angla estas tiom malfacile lernebla, ke ĝi certe estas ĉio alia ol la optimuma kiel ebla mondlingvo.

 

    -- Se la angla ne estas via gepatra lingvo, vi aŭtomate staras en malavantaĝa pozicio. Tial Esperanto estas multe pli bona. Ĝi estas nekredeble facile lernebla, se oni uzas nur kelkajn horojn semajne, oni povas lerni ĝin en la daŭro de duonjaro, li certigas.

 

    Unu el la grandaj avantaĝoj de Esperanto laŭ Peter Weide estas la fakto, ke la lingvo estas demokrateca.

 

    -- Esperanto strebas konservi la nunajn lingvojn, dum la angla estas la plej granda lingvo-mortiganto, kiu ekzistas, ĉar ekonomiaj interesoj kaŭzas, ke la grandaj angleparolantaj ŝtatoj povas trudi al la aliaj devi lerni la anglan kaj per tio malfortigi la naciajn lingvojn. Esperanto ne havas komercajn interesojn.

 

    Li ankaŭ substrekas, ke Esperanto donas bonajn eblecojn por sperti kulturajn travivaĵojn, kaj ke oni helpe de gvidlibroj povas trovi esperantistojn mondvaste.

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio

Kaj Esperantigita de Peter Weide)

Redaktoro: Wang Lihua

 

(C) China Internet Information Center (Ĉina Interreta Informa Centro)
Retpoŝto: elpc@china.com    Telefono: +86-10-68995930, 68327167    Adr.: P.O.Kesto 77, Beijing CN-100037, Ĉinio