中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
La ĉi-jaraj TPK kaj ĈPPIK en la okuloj de amaskomunikiloj ekster la ĉeftero de Ĉinio

de LIAN GUO (raportisto de la Xinhua-a Novaĵ-agentejo)

 

    La sesioj de TPK kaj ĈPPIK de 2009 estas nur regulaj jarkunvenoj de Ĉinio, sed pro la monda financa krizo, la ĉi-jaraj du sesioj estas multe atentataj de amaskomunikiloj ekster la ĉeftero de Ĉinio.

 

    Intervjuante amaskomunikilojn ekster la ĉeftero de Ĉinio, mi trovis, ke ili atentas serion da problemoj pri la ekonomio kaj la popola vivo, inkluzive de la nuna situacio kaj tendenco de la ĉina ekonomio, la rimedoj alprenotaj de Ĉinio kontraŭ la financa krizo, stabiligo de laborigo kaj garantio de sekureco de manĝaĵoj kaj medikamentoj.

 

    Stanislav Klangs, estro de la pekina filio de la Rusa Informa Agentejo, diris, ke la ĉi-jaraj du sesioj estas gravaj kunvenoj post celebrado de la 30-jariĝo de la reformado kaj pordo-malfermo kaj antaŭ la 60-a datreveno de la naskiĝo de la nova Ĉinio. En la pasintaj 30 jaroj, Ĉinio malfermis sian pordon al la mondo. Oni povas antaŭvidi, ke estonte Ĉinio estos pli kaj pli larĝe malfermita.

 

   "Estas multe atentataj de rusaj gazetaroj la rimedoj por pordo-malfermo alprenotaj de Ĉinio kaj la politikoj de ĝiaj eksteraj aferoj, precipe ĝiaj rilatoj kun Rusio kaj Usono," diris Stanislav. Krome, ankaŭ la influa grado de la monda financa krizo kaj la kontraŭrimedoj de Ĉinio estas en la intervjua plano de la agentejo. Li diris ankaŭ: "TPK kaj ĈPPIK estas grandaj kunvenoj de ĉiuj rondoj de Ĉinio. En la du sesioj, oni ne nur resumas la laboron de la lasta jaro, sed ankaŭ planas por la soci-ekonomia disvolvo de la venonta jaro. Do alilandaj amaskomunikiloj povas informiĝi multe pri ĉiuj kampoj de Ĉinio, kaj koni opiniojn pri la ĝenerale atentataj problemoj de ĉinaj ŝtatoficistoj, specialistoj kaj ordinaraj popolanoj."

 

    Estas la 5-a fojo por Evgeni Solovjov, estro de la pekina filio de la ĵurnalo Rusio, ĵurnalo de la rusa registaro, fari raporton pri TPK kaj ĈPPIK en la kuranta jaro. Li diris: "La rimedoj pri laborigo estas grava punkto atentataj de mia ĵurnalo. Mi volas scii la rimedojn alprenotajn de la ĉina registaro por garantii la vivon de senlaboruloj kaj por helpi ilin en akiro de nova laboro. Krome, mi zorgas ankaŭ pri la ekonomia situacio de Ĉinio sub la monda financa krizo. En kia stato estas la ĉina eksportado? Kion oni faros por garantii la daŭran kaj stabilan kreskon de la komerca kunlaboro de Rusio kaj Ĉinio? Kia estos la perspektivo de la kunlaboro inter la du landoj sur la energia kampo? Mi deziras havi respondojn de la du sesioj."

 

   Estro de la pekina filio de la brita novaĵ-agentejo Reuters diris, ke Reuters atentas antaŭ ĉio la financan krizon kaj tibetan problemon. "Nin interesas ankaŭ la raporto de la registaro, gazetaraj konferencoj, diskutado en grupoj kaj aliaj aktivadoj."

 

   La usona "Voice of America" sendis 5 raportistojn por la du sesioj (3 al Pekino kaj 2 al Hongkong). "Ni prizorgas antaŭ ĉio la financan krizon, popolan vivon, sekurecon de manĝaĵoj kaj medikamentoj kaj tibetan problemon." Iu el ili diris: "Mi mem prizorgas ankaŭ socian justecon, ĉar justeco povas redukti socian tumulton kaj grupajn akcidentojn." Tiu ĉi raportisto opinias ankaŭ, ke pli kaj pli larĝiĝis malfermiteco de la ĉina registaro al fremdlandaj gazetaroj, ne nur pri la du sesioj, sed ankaŭ pri la tibeta problemo. "Mi estas certa pri tio."

 

   Intervjuate de ĉina raportisto, estro de la ĉina filio de la Japana Brodkasta Kompanio diris: "Garantii kreskon de la ekonomio, pliigi la enlandan konsumon, solvi problemojn pri la agrikulturo, kamparanoj kaj kamparo kaj teni la sociajn stabilecon kaj sekurecon estas ĉefaj vortoj de la du sesioj de la kuranta jaro."

 

    Ankaŭ amaskomunikiloj de Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco estas rimarkindaj. La fokusaj temoj de iu makaa televizio estas pri ekonomio kaj la problemoj rilataj al Makao. Ĝia raportistino opinias, ke financo, laborigo, loĝejo kaj enlanda kosumo estos multe atentataj de la amaskomunikiloj.

 

   "Marte de ĉiu jaro personoj el ĉiuj rondoj de Ĉinio kolektiĝas en la Popola Halo de Pekino kaj prezentas la problemojn kuŝantajn en la rilataj kampoj por kune diskuti kaj serĉi rimedojn por ilin solvi. Tiuj kunvenoj ĝojigas ĉinojn per la printempa espero."





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688