中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Hu Jintao: Energie laboru por la ekonomia kresko, popola vivo, stabileco kaj sekureco
2009-03-19

    Matene de la 5-a de marto en Pekino inaǔguriĝis la dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK). Posttagmeze de tiu tago ĉina prezidanto Hu Jintao kun reprezentantoj de Jiangsu-provinco kune diskutis kaj ekzamenis la raporton de ĉefministro Wen Jiabao pri la registara laboro. Aǔskultinte parolojn de la ĉeestantoj, Hu diris, ke li plene konsentas kun la raporto. 

 

    Resumante la internacian kaj enlandan situaciojn, Hu diris, ke la mondo frontas al kaj defioj kaj ŝancoj. Li diris: “Fronte al la nuna situacio kun defioj kaj ŝancoj ni devas intensigi nian konscion pri la probablaj krizoj, firmigi memfidon pri venko, kapti la ŝancojn, respondi al la defioj, iri renkonte al malfaciloj por pluaj esplorado kaj disvolvado. Laǔ aranĝo de la rilataj decidoj de la centra registaro oni devas preni stabilan kaj relative rapidan kreskigon de ekonomio kiel la ĉefan taskon kaj energie fari ĉiujn laborojn por ekonomia kresko, popola vivo, socia stabileco kaj sekureco.”

 

    Hu emfazis, ke oni devas efektivigi politikojn kaj rimedojn de la centra registaro pri makroskopa reguligo, bone fari ĉiujn laborojn por pliigi la enlandan konsumon kaj garantii la ekonomian kreskon, krei novan situacion alfronte al la defio kaj realigi novan disvolviĝon en la batalo kontraŭ malfaciloj.

 

    Influate de la financa krizo, la problemo pri la popola vivo serioze provas Ĉinion. Hu diris, ke oni devas fari ĉion eblan por la popola vivo.

 

    Hu diris: “La popola vivo strikte rilatas kun ĝia volo, kie kaŝiĝas ĝia forto. Kiam la ekonomio disvolviĝas malfacile, oni devas doni pli da atento al la popola vivo kaj preni efektivajn kaj efikajn rimedojn por solvi la problemojn koncernajn al la interesoj de la popolo kaj maksimume malpliigi la malfavoran influon al la popola vivo kaŭzita de la monda financa krizo.”

 

    Hu diris, ke oni devas ĉiamaniere pliigi la laborŝancojn, akceli perfektiĝon de la soci-garantia sistemo, efektive altigi la nivelon de edukado kaj medicina servo, intensigi sekuran produktadon, rigore kontroli sekurecon de la manĝaĵoj kaj medikamentoj, kaj plenforte protekti la harmonion kaj stabilecon de la socio.

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688